Vilmos Szirmai
Aspekto
Vilmos Szirmai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Süssmann Vilmos |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1890 en Csobaj |
Morto | 30-an de novembro 1943 (53-jaraĝa) en nekonata valoro |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Vilmos Szirmai [vilmoŝ sirmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirmai Vilmos estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Süssmann, lia prenita familia nomvarianto estis Szirmay [sirmai].
Vilmos Süssmann[1][2] naskiĝis la 24-an de septembro 1890 en Csobaj, li mortis pro la holokaŭsto, la datenoj ne konatas.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Szirmai devenis el juda familio. Li komencis sian aktoran karieron en malgrandaj kabaredoj, ekde 1914 jam en signifa kabaredo, fine en 1920 jam en teatro de Újpest. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis Teatro de Miskolc (1923), Teatro Renaissance, Teatro Városi (1924, 1934, 1938), Operetoteatro (Budapeŝto) (1926, 1932), Szeged, Debrecen. Ekde 1940 li estis videbla en juda teatrejo pro la kontraŭjudaj leĝoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Hamleto - Polonius
- Ede Szigligeti:
- Cigány - titolrolo
- Mravcsák – Tolonc
- Henrik Ibsen: A vadkacsa – Ekdal
- Carl Zeller: A madarász – barono Csörsz
- Ede Tóth: A falu rossza – Pista Gonosz
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros – Szörényi
- Gergely Csiky: Nagymama – barono Örkényi
Liaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Lavina (1921) – Bilek (ĉeĥa oficisto)
- Az aranyember (1936) – servisto de Brazovics