Vilhelmo la 1-a (n. ĉ. 1027; m. 9-an de septembro1087), konata laŭvice kiel Vilhelmo la Peknaskito, Vilhelmo la 2-a, duko de Normandio, Vilhelmo la Konkerinto, kaj fine Vilhelmo la 1-a, reĝo de Anglio, estis duko de Normandio kaj reĝo de Anglujo. Li estis neleĝa filo de duko Roberto la 1-a kaj Herleva (aŭ Arlette), filino de tanisto kiu nomiĝis Fulbert. Li naskiĝis en Falaise, Normandio, nuntempe parto de Francio. Lia duka kastelo estis konstruita en Caen. Lia korpo ripozas en preĝejo Saint-Etienne de Caen, en Abatejo de Viroj.