Varnsdorf (germaneWarnsdorf) estas industria urbo de Ĉeĥio situanta 6 km de urbo Rumburk (Rumburg) kaj 32 km de urbo Děčín. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 14 716 loĝantoj sur areo de 26,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 561 loĝantoj/km².
Dum iompostioma mezepoka loĝigado elflanke de Luzacio ĉi tie estiĝadis vilaĝoj. El la jaro 1352 ekzistas la unua latina mencio pri vilaĝo Wernardi villa. La regiono estis okazejo de oftaj konfliktoj kaj interkvereloj inter bohemaj posedantoj kaj urboj de Luzacio, trairadis tra ĝi ankaŭ husanaj taĉmentoj. Ekde la jaro 1485 Varnsdorf apartenis al la saksa familio von Schleinitz. Submontara hejma prilaborado de lino ŝanĝiĝis en la 17-a jarcento en manufakturan produktadon kaj pli poste en teksindustrion (lino, lano, kotono). Per kuniĝo de kelkaj lokaj bienoj kaj vilaĝoj estiĝis en la jaro 1849 komuna vilaĝo Varnsdorf, kiu estis en la jaro 1868 proklamita post evoluo de industrio kiel urbo. Al la teksproduktado pli malfrue ankaŭ aliĝis industriaj uzinoj kaj al tiuj ĉi tradicioj ĝis nun ligas ekz. entreprenoj Elite (porvirinaj ŝtrumpoj), TOS (prilabormaŝinoj) kaj aliaj. La juna kaj neniam remparita urbo havas mezepokajn memorigaĵojn.