El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro de Ústí nad Labem, vido de Větruše
Ústí nad Labem ( aŭskultu ) estas regiona urbo en Ĉeĥio . Ĝi situas en norda Bohemio ĉe enbuŝiĝo de la rivero Bílina en la riveron Elbo . La nomo de la urbo fakte signifas Enbuŝiĝo super Elbo . Ĝia germana nomo estas Aussig. En 2024 ĝi havis 91 342 loĝantojn . En la urbo estas universitato Johano Evangelisto Purkinje (UJEP) kaj forta Esperanto-movado (Internacia Kultura Festivalo , Ĉeĥa-Saksa Tago ).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stebno , Libochovany , Prackovice nad Labem , Hlinná , Kamýk , Ryjice , Velké Chvojno , Chabařovice , Trmice , Libouchec , Dolní Zálezly , Malečov , Velké Březno , Chuderov , Chlumec , Povrly , Řehlovice kaj Telnice .
Vido al Ústí nad Labem kaj Mariana roko
En la 11-a jarcento tie staris doganejo kaj princa kortego, 1228 foira vilaĝo , 1249 reĝa urbo . En 1426 elbruligita fare de husanoj , en 1429 renovigita. La urbo subtenis Georgon de Poděbrady . Post 1620 konfiskitaj bienoj kaj dum la tridekjara milito plurfoje damaĝita. Ekde mezo de la 19-a jarcento industria disvolviĝo rilate al karbo minado .
Proksime de la urbo troviĝas kastelo Střekov fondita en 1316 .
Norde de Ústí nad Labem etendiĝas Elba Grejsmontaro . Tiu ĉi pitoreska pejzaĝo ambaŭflanke de Elbo kaj de la ĉeĥa-germana limo altiras multajn turistojn ne nur el la du najbaraj landoj .
La erotikistino Milena Velba venas el Ústí. Inter 1857 kaj 1919 aperis ĉi tie la germanlingva semajngazeto Aussiger Anzeiger .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 10 933 1880 16 524 1890 40 796 1900 57 330 1910 68 313 1921 71 659
Jaro Loĝantoj 1930 43 793 1950 56 920 1961 65 058 1970 72 876 1980 88 447 1991 100 002
Jaro Loĝantoj 2001 95 436 2014 93 523 2016 93 248 2017 92 984 2018 93 040 2019 92 952
Jaro Loĝantoj 2020 92 716 2021 89 713 2022 90 378 2023 91 963 2024 91 342
La plej fama naskiĝinto el Ústí nad Labem - Anton Raphael Mengs