Turo de Herkulo
Turo de Herkulo | |||
---|---|---|---|
Torre de Hércules | |||
antikva lumturo fortika turo monumento lumturo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Romia arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1-a jarcento | ||
Areo | 233 m² | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Korunjo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 23′ 9″ N, 8° 24′ 23″ U (mapo)43.385833333333-8.4063888888889Koordinatoj: 43° 23′ 9″ N, 8° 24′ 23″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.torredeherculesacoruna.com | ||
Monda heredaĵo | |||
Turo de Herkulo | |||
Lando | Hispanio | ||
Tipo | Kultura | ||
Kriterioj | iii | ||
Fonto | 1312 | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Nord-Ameriko | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2009 (33-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La Turo de Herkulo (hispane Torre de Hércules) estas turo kaj lumturo kiu troviĝas en la duoninsulo de la urbo Korunjo, en Galegio. Ĝi estas 68 m alta kaj datumas de la 1-a jarcento. Ĝi havas la privilegion esti la sola romia lumturo kaj ankoraŭ funkcianta. Ĝi estas la dua plej alta en Hispanio, post la Lumturo de Chipiona. La 27-an de junio 2009 ĝi estis deklarata Monda heredaĵo de UNESKO.
La nuna fasado de la lumturo estas la rezulto de la novklasikaj reformoj en la 18-a jarcento. La 9-an de septembro 2008 ĝi ĝemeliĝis kun la Statuo de Libereco de Nov-Jorko kaj la 25-an sammonate kun la Lumturo de Morro en Havano, la plej antikva de Ameriko kaj unu el la emblemoj de Kubo.
Proksime de la lumturo troviĝas statuo al Breogano, mitologia patro de la galega popolo.
Vere temas pri ege utila kaj necesa lumturo ĉar ĝi dominas la plej nordokcidentan pinton de Hispanio, kie multaj ŝipoj trapasas kaj kie okazas multaj ŝtormoj kaj kie tre ofte okazis vrakiĝoj.
Historia monumento
[redakti | redakti fonton]Historia monumento RI-51-0000540[1]