Trebišov
Trebišov | ||
hungare: Tőketerebes, germane: Trebischau | ||
urbo | ||
Naturscienca muzeo en Trebišov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Trebišov | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Trebišov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Zemplín | |
Memorindaĵo | Parič | |
Rivero | Trnávka | |
Situo | Trebišov | |
- alteco | 109 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 38′ 01″ N 21° 43′ 02″ O / 48.63361 °N, 21.71722 °O (mapo) | |
Areo | 70,16 km² (7 016 ha) | |
Loĝantaro | 23 152 (2005) | |
Denseco | 329,99 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1254 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 075 01 | |
Tel. prefikso | +421-56 | |
NUTS | 528099 | |
Aŭtokodoj | TV | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Trebišov | ||
Retpaĝo: www.trebisov.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Trebišov, hungare Tőketerebes, germane Trebischau estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov, kies distriktejo estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Slovenské Nové Mesto-Michalovce. Košice troviĝas 45 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio skribe okazis en 1219 en formo Terebus. Familio Terebesi konstruis fortikaĵon en la 13-a jarcento, kiun Matiaso la 1-a okupis post longa sieĝo en 1483. Baldaŭe la fortikaĵo pligrandiĝis, kiun Gabrielo Bethlen en 1619, la Habsburgoj en 1675 okupis. La lasta okupinto estis Emeriko Thököly, kiu poste faris ruina la fortikaĵon. En la komunumo kastelo konstruiĝis en 1786. Alvenis slovakoj kaj rutenoj en la 18-a jarcento. Okazis salvo en 1831, sekve finiĝis la ribelo nomata pri ĥolero. En 1910 en la urbeto loĝis 4708 da loĝantoj (2323 hungaroj, 2181 slovakoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis laŭ la Arbitracio de Vieno, kiu deklaris tion, ke tiuj komunumoj, kie hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 22 342 da homoj, precipe slovakoj. Laŭ la planoj en 2012 ekfunkcios karboelektrejo, kiun la hungaroj kritikadas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika paroĥa preĝejo, poste barokiĝis
- ortodoksa templo el 1825
- klostro el 1502, en 1876 trakonstruita
- kastelo de Andrássy (andrAŝi)
- maŭzoleo de familio Andrássy en la kasteloparko el 1893
- ruinoj de fortikaĵo nomata Pariĉ ĉe la apuda monto
Urba parko
[redakti | redakti fonton]La urba parko havas areon 62 ha. Ĝi estiĝis fine de la 18-a jarcento laŭ modelo de anglaj parkoj. Lignaĵoj plantitaj en la parko estis importitaj el la tuta mondo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis:
- en 1860 hungara magnato, politikisto, ministro grafo Gyula Andrássy (pli juna)
- hungara skermisto, oficiro Béla Zulawszky
- hungara aristokrato Ilona Andrássy