Čierna nad Tisou
Čierna nad Tisou | ||
hungare: Tiszacsernyő | ||
urbo | ||
Preĝejo en Čierná nad Tisou
| ||
|
||
Oficiala nomo: Čierna nad Tisou | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Trebišov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Zemplín | |
Najbaras kun | Ĉop (Ukrainio) | |
Rivero | Tiso | |
Situo | Čierna nad Tisou | |
- alteco | 102 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 25′ 00″ N 22° 05′ 47″ O / 48.41667 °N, 22.09639 °O (mapo) | |
Areo | 9,370439 km² (937,0439 ha) | |
Loĝantaro | 4 162 (31.12.2007) | |
Denseco | 444,16 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1828 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 076 43 | |
Tel. prefikso | +421-56 | |
NUTS | 528293 | |
Aŭtokodoj | TV | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Čierna nad Tisou | ||
Retpaĝo: www.mestociernanadtisou.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Čierna nad Tisou (hungare Tiszacsernyő (tisaĉernjO)) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La nomo signifas nigra ĉe Tiso.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka-ukrainia-hungara triopa ŝtatlimo (la hungara limo estas nur proksima kaj ne apuda), laŭ fervojo Košice-Ĉop. La plej proksimaj urboj estas Ĉop kaj Záhony. La urbo estas fervoja limotrapasejo kune kun Čierna.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio la kampoj apartenis al Čierna. La loko disiĝis de Čierna en 1946, kiam pli frue tie estiĝis la nova ŝtatlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio. La loko iĝis tre grava fervoja limotrapasejo. La vilaĝo urbiĝis en 1969, kiu pli frue 1 jaron troviĝis en fokuso. Tie okazis lasta pritraktado inter sovetiaj kaj ĉeĥaj-slovakaj komunistoj en fervoja vagono staranta ĉe la stacidomo. Iom poste okazis invado de armeoj el Varsovia Pakto. Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis. En 2001 loĝis tie 4645 da homoj (2792 hungaroj, 1554 slovakoj, 249 ciganoj).