Theo Kellner
Theo Kellner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1899 en Erfurto |
Morto | 26-an de februaro 1969 (69-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto pentristo |
Theo KELLNER (naskiĝinta en la 13-a de aprilo 1899 en Erfurto, mortinta la 26-a de februaro 1969 en Frankfurt am Main) estis germana pentristo kaj arkitekto.
VIvo
[redakti | redakti fonton]Kellner estis disĉiplo de Lyonel Feininger kaj Hans Poelzig, ekde 1926 li estis amiko de la pentristo Charles Crodel. De 1926 ĝis 1931 li laboris en Berlino kaj Erfurto en la t.n. Atelier für Architektur kune kun Felix H. Hinssen kaj Gustav Wirth. Ekde 1932 li havis atelieron kun Fritz Spahr en Erfurto.
Ekde 1933 li membriĝis al Asocio de Germanaj Arkitektoj (germane: Bund Deutscher Architekten, mallongigite: BDA). Ekde 1935 li ĉefe laboris kiel restaŭristo, de post 1945 en kunlaboro kun Karl Tetzner. En 1945 li ankaŭ laboris en Frankfurto ĉe la rekonstruado de la detruita urbo; tien li transloĝiĝis en 1951 kaj eklaboris kun Wilhelm Massing.
Konstruaĵoj kaj planoj
[redakti | redakti fonton]- 1930: Konstruaĵo de Asekurkompanio AOK (Erfurt)
- 1931: Alikonstruo de domo de la entreprentisto Arthur Wolff en Erfurt, Regierungsstraße 43
- 1933/1934: du planoj or monumento en Erfurt okaze de konkuro, kune kun Spahr
- 1934–1935: Porcelana kabineto por la Anger-muzeo (Erfurt) (kun 3 vitraĵpentraĵoj de Charles Crodel; detruita post 2000)
- 1936: Ateliero por la Centralo de Gispersleben, Zittauer Straße 31, Erfurto
- 1936–1938: Restaŭradoj ĉe la Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto
- 1942: Planoj por Govia forumo sur la Petersberg (Erfurt)
- 1945/1946: Estrado kune kun Karl Tetzner dum la rekonstruo de la bombardade detruita aŭgustenana monaĥejo en Erfurt
- 1945–1950: Rekonstruo de la Preĝejo Sankta Tomaso (Erfurt)
- 1947: Rekonstruo Freies Deutsches Hochstift kaj de la Goeto-domo en Frankfurt
- 1950–1954: Rekonstruo de Frankfurter Hauptwache
- 1950–1954: Rekonstruo de la Preĝejo Sankta Katarino (Frankfurt)
- 1959–1960: Administradejo por Deutsche Treuhandgesellschaft en Frankfurt
- 1959–1965: Rekonstruo de Preĝejo Sankta Petro (Frankfurt)
- 1961–1963: Rekonstruo de la Urba kirko en Friedberg (Hessen)
- 1962–1963: Rekonstruo de la Preĝejo Sankta Valpurgo én Alsfeld
- 1965: Loĝdomo en Kronberg im Taunus
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Martin Richard Möbius: Theo Kellner, Felix H. Hinssen. Aus dem gemeinsamen Schaffen. Friedrich Ernst Hübsch Verlag, Berlin / Leipzig / Wien 1930.