13-a de aprilo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de aprilo estas la 103-a tago de la jaro (la 104-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 262 tagoj restas.
Je la 13-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 989: En batalo en Abidoso armeo de Basileios la 2-a Bulgaroktonos venkis armeon de sia uzurpista militestro al bizanca trono
- 1055: Viktoro la 2-a iĝis papo
- 1059: Papo Nikolao la 2-a en sinodo de Laterano finanoncis dekreton In Nomine Domini, en kiu li rajtigis la kardinalan kolegion elekti papon
- 1111: Papo Paskalo la 2-a kronis germanan reĝon Henriko la 5-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1204: Meze de la kvara krucmilito, la krucmilitistoj rabis kaj detruis Konstantinopolon; ili provizore abolis la Bizancan Imperion establante Latinan Imperion
- 1438: Centjara milito: franca armeo komandata de Arturo la 3-a konkeris okupatan de Anglio Parizon
- 1598: Franca reĝo Henriko la 4-a proklamis Nantan edikton donante religian liberecon al hugenotoj
- 1603: Livonio: pola militisto Jan Karol Chodkiewicz forprenis de svedoj fortikaĵon Dorpat (nun Tartu en Estonio)
- 1734: Pollando: armeo fidela al Stanislao la 1-a venkis saksojn en batalo de Miechów
- 1742: En Dublino okazis premiero de la oratorio Mesio, la plej fama verko de Georg Friedrich Händel
- 1794: Franca politikisto Pierre-Gaspard Chaumette estis gilotinita
- 1796: Al Novjorko estis alveturigita de Barato la unua elefanto
- 1796: Napoleonaj Militoj: batalo de Millesimo komenciĝis
- 1823: Tampico en Meksiko akiris urborajtojn
- 1824: Persona unio inter Okcidenta Prusio kaj Orienta Prusio
- 1829: En Britio kaj Irlando katolikoj ricevis voĉdonrajtojn
- 1841: Inaŭguro de la Semper-Operejo en Dresdeno
- 1865: Usona Enlanda Milito: armeo de Unio konkeris ĉefurbon de Norda Karolino - Raleigh
- 1870: Inaŭguro de la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Jorko
- 1883: Pollando: profesoroj de Jagelona Universitato, Zygmunt Wróblewski kaj Karol Olszewski, kiel unuaj en la mondo ricevis likvan azoton
- 1895: Rusa Muzeo fondiĝis en Sankt-Peterburgo
- 1903: Botanika Ĝardeno de Berlino ekfunkciis
- 1904: Papo Pio la 10-a agnoskis feston al Virgulino de Ĉenstoĥovo
- Unua mondmilito
- 1918: Germanaj trupoj de generalo Rüdiger von der Goltz, aliancitaj kun finna Blanka Gvardio, konkeris Helsinkon en la Finna Enlanda Milito post du tagoj de stratbatalado
- 1919: Dum Germana Revolucio en Munkeno oni proklamis Bavaran Sovetan Respublikon
- 1919: En Brita Hindio okazis la masakro de Amritsar: britaj soldatoj pafmortigis 379 personojn, pli ol 1100 vundiĝis
- 1923: Franca marŝalo Ferdinand Foch estis nomumita marŝalo de Pollando
- 1927: Unuaj sciencistoj atingis lokon de la evento de Tungusko
- 1936: Ioanis Metaxas iĝis ĉefministro de Grekio
- 1939: Premiero de filmo Sovaĝaj altaĵoj, surbaze de klasikaĵo de la angla literaturo, verkita de Emily Brontë
- 1941: Sovetunio: oficiala malfermo de la Ribinska Rezervujo — dum malalta akvostato oni vidas kupolojn de ortodoksaj kristanaj preĝejoj
- 1943: Novklasika monumento de Jefferson en Vaŝingtono ekstaris en la 200-a datreveno de la naskiĝo de Thomas Jefferson, unu el Patroj-fondintoj de Usono (pro la milito oni provizore uzis gipsoŝtonon imitantan bronzon)
- Dua mondmilito
- 1940: nokte al la 13 de aprilo sovetaj regopovoj komencis la duan etapon de amasa deportado de poloj; Operaco Weserübung: brita venko en la bataloj je Narviko - liniŝipo "Warspite" kaj 9 destrojeroj de vicadmiralo William Whitworth sinkigis apud Narvik 8 germanajn destrojerojn; konvojo de Aliancanoj naviganta de Scapa Flow estis disdividita: pola ŝipo "Chrobry" kaj "Empress of Australia" navigis al Namsos, kie la 15-an de aprilo elŝipiĝis brita 146-a brigado de infanterio, la ceteraj al Harstad kun brita 24-a Gvardia Infanteria Brigado
- 1941: Japanio kaj Sovetunio subskribis pakton pri neagreso; Balkana kampanjo: en Grekio generalo Henry Maitland Wilson decidis retiriĝi al defendpozicio en Termopiloj, germanaj atakantaj unuoj eniris Beogradon el 3 direktoj kaj postkuris retiriĝantan al Bosnio jugoslavian armeon; Sieĝo de Tobruko: komencita germana sturmo estis reĵetita sekvan tagon
- 1942: nokte de al la 13-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1943: ukrainoj vivbruligis en Huta Majdańska (nun en Rivna provinco) 175 polojn kaj murdis samdistrikte en Balarnia 23 polojn, apud Lucko ukrainaj naciistoj per bajonetoj murdis 10 personojn; dum gazetara konferenco en Berlino oni informis pri polaj militkaptitoj pafmortigitaj de sovetoj printempe 1940 kaj la radio komunikis pri malkovro en arbaro de Katin de 12 000 kadavroj de polaj oficiroj; nokte de la 13-a/14-a de aprilo RAF atakis La Spezia
- 1944: Germana polico pafekzekutis en Varsovio 115 personojn; atako de usona 8-a Armeo al unusola en Tria Regno fabriko de rullagroj en Schweinfurt; en Krimeo trupoj de la 4-a Ukraina Fronto liberigis Eŭpatorion, Simferopolon kaj Karasubazar, kie ili ligiĝis kun Memstara Apudmara Armeo dislokiĝanta en Teodozio; usona 9-a Aviada armeo kaj brita la 2-a komencis ataki germanajn subtaĉmentojn de apudmara artilerio en Normandio; Nov-Gvineo: kadre de usona operaco al Jayapura-regiono el 104 japanaj aviadiloj oni pafalterigis 59 kaj detruis surtere 34 - usonaj perdoj: 26 pafalterigitaj aviadiloj kaj 9 detruitaj en akcidentoj; Usono postulis de ĉiuj neŭtralaj ŝtatoj haltigon de varliverado
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Vienon; Gardelegena masakro: SS-anoj, soldatoj de Luftwaffe kaj Hitlera junularo murdis en ekbruligita garbejo en Isenschnibbe 1016 malliberulojn, evakuitajn pere de marŝoj de morto el koncentrejoj en Mittelbau-Dora; Orienta Fronto: en Orienta Prusio trupoj de la 3-a Belorusa Fronto atakis germanan grupiĝon en Sambio; en Ĉeĥoslovakio trupoj de la 4-a Ukraina Fronto okupis Hodonin, kaj de la 3-a finis purigon de Vieno; Okcidenta Fronto: trupoj de usona 9-a Armeo konkeris Tangermünde; 30-a Armea Korpuso de brita 2-a Armeo direkte al Bremeno atingis Cloppenburgregionon kaj Goldenstedt; Provizora Nacia Kabineto de Béla Miklós Dálnoki translokiĝis de Debrecen al Budapeŝto; nokte de la 13-a/14-a de prilo Bomba Korpuso de RAF atakis Kilon (1905 tunoj da bomboj)
- 1946: Nakam, juda organizaĵo serĉanta venĝon pro holokaŭsto, sensukcese provis veneni SS-anojn, kaptitojn en internigejo Langwasser (norda Bavario)
- 1946: En Francio oni eksterleĝigis prostituon
- 1947: Stalinismo: ministro pri industrio kaj komerco Hilary Minc anoncis likvidon de privata komerco por eviti kapitalismon en Pollando - rezulte ekmankis varoj de ĉiutaga uzo (ĝis 1949 nombro de privataj vendejoj malkreskis de pli ol 134 mil ĝis ĉirkaŭ 78 mil)
- 1948: Enlanda Milito dum la Mandato Palestino: araboj frakasis judan medicinan karavanon veturantan al Monto Skopus en Jerusalemo, mortigante 79 personojn - venĝe pro la masakro de Deir Jassin
- 1953: CIA komencis sekretan esplorprogramon Project MKUltra pri ebleco kontroli laboron de la homa cerbo
- 1957: Mariapreĝejo regajnis retablon de Krakovo de Wit Stwosz, rabita de germanoj dum la dua mondmilito, kiu revenis post 10-jara konservado
- 1960: Lanĉo de usona satelito Transit 1B, kiu testis navigadon por usonaj submarŝipoj - antaŭulo de la hodiaŭa tutmonda loktrova sistemo
- 1961: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en rezolucio n-ro 1598 kondamnis politikon de apartismo en Sud-Afriko
- 1962: Ahti Karjalainen iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1964: Sidney Poitier kiel unua nigra aktoro, bahama kaj afrik-usona, ricevis Oskar-premion kiel la plej bona aktoro
- 1967: Pál Losonczi iĝis prezidento de Hungario
- 1967: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco okazis du koncertoj de The Rolling Stones, kio eblis danke al nepinoj de Władysław Gomułka
- 1970: Eksplodo en servo-modulo de Apollo 13 dum flugo al la Luno kaŭzis rezignon pri la misio kaj revenon de kosmonaŭtoj al la Tero en necertaj kondiĉoj
- 1975: Libana Interna Milito komenciĝis
- 1975: Prezidento de Ĉado François Tombalbaye estis murdita dum armea puĉo
- 1979: Kosmosondilo Voyager 1 finis sian observadon de Jupitero
- 1984: La Barataj Armitaj Fortoj komencis preventan atakon en Siaĉen - komenco de la konflikto pri Kaŝmiro kun Pakistano
- 1986: Papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua en la historio posteulo de Sankta Petro vizitis la Grandan sinagogon de Romo, kie li renkontiĝis kun ties ĉefrabeno Elio Toaff
- 1987: Oni subskribis portugalan-ĉinan interkonsenton pri redono de Makao en 1999
- 1990: Sovetunio oficiale konfirmis ke la masakro de Katin okazis laŭ ordono de Stalin
- 1993: Ĉeĥio malpermesis al eksterlandanoj tie abortigi
- 1995: En Finnlando ekfunkciis la unua registaro de Paavo Lipponen
- 1997: En golfo, 21-aĝa Tiger Woods iĝis la plej juna ludanto venkinta la usonajn majstrojn, fiksante rekordon de la turniro
- 2001: En Egiptio arkeologoj trovis 22 orumitajn mumiojn
- 2005: Al Vatikanaj Grotoj sub la Baziliko Sankta Petro alvenis unuaj pilgrimantoj, kiuj povis trairi apud la tombo de Johano Paŭlo la 2-a
- 2008: En Varsovio komenciĝis ĉiujara Katina Ombro-Marŝo kadre de la Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin
- 2008: Italio: dum antaŭtempa parlamenta balotado gajnis partio de Silvio Berlusconi - La Popolo de Libereco
- 2009: Prezidento de Pakistano Asif Ali Zardari konfirmis interkonsenton kun talibanoj por refunkciigi ŝarion en Valo de rivero Swat
- 2014: Ukraina kontraŭterorisma operaco koncerne separistojn en orienta parto de la lando komenciĝis
- 2015: Prokopis Pavlopoulos iĝis prezidento de Grekio
- 2020: Premiero de dokumenta filmo Katina mensogo en YouTube de la Muzeo de Pola Historio en Varsovio, kun angla kaj rusa versioj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- ŝtatestroj de Baltaj Landoj (Alar Karis, Egils Levits, Gitanas Nausėda) kaj de Pollando (Andrzej Duda) vizitis en Kievo prezidenton de Ukrainio Volodimir Zelenskij; raketa krozŝipo Moskva estis detruita de du kontraŭŝipaj raketoj Neptuno - post trafoj okazis incendioj kaj eksplodo de municio; Prezidento de Usono informis la prezidenton de Ukrainio pri transdono de 800 mln da usonaj dolaroj ligitaj kun livero de 18 haŭbizoj, kirasitaj transportiloj, 11 helikopteroj, 300 senpilotaj aviadiloj-kamikazoj kaj alia peza armilaro; Francio frostigis aktivojn de Rusio (23,7 mld da eŭroj)
- 2023: datrevene de la detruo de rusa militŝipo "Moskvo" Volodimir Zelenskij fiksis feston por laborantoj de armea industrio; Norvegio forigas 15 rusajn diplomatojn; Germanio konsentis, ke Pollando transdonu al Ukrainio MiG-29 el rezervo de estinta GDR
- Asteroida zono:
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1458: Johano la 2-a, duko de la duklando Kleve (m. 1521)
- 1506: Pierre Favre, franca teologo kaj la unua jezuito (m. 1546)
- 1519: Katerino de Mediĉo, reĝino de Francio, edzino de Henriko la 2-a (m. 1589)
- 1570: Guy Fawkes, angla komplotisto kontraŭ Jakobo la 1-a (m. 1606)
- 1648: Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon, franca mistikulino (m. 1717)
- 1743: Thomas Jefferson, tria prezidento de Usono, filozofo, inventisto, arkitekturisto (m. 1826)
- 1746: Franz Michael Leuchsenring, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1827)
- 1769: Thomas Lawrence, angla pentristo de portretoj (m. 1830)
- 1771: Richard Trevithick, angla mininĝeniero, inventisto de fiksa vapormotoro (m. 1833)
- 1779: Carl Christian Friedrich Glenck, germana entreprenisto, ministo kaj salfareja direktoro (m. 1845)
- 1779: Friedrich von Müller, germana politikisto (m. 1849)
- 1808: Antonio Meucci, usona inventinto de telefona konekto (m. 1889)
- 1810: Félicien David, franca komponisto (m. 1876)
- 1825: Ferdinando Lasalo, germana politikisto, socialista verkisto (m. 1864)
- 1830: György Molnár, hungara aktoro, reĝisoro, teatroorganizinto kaj verkisto (m. 1891)
- 1830: Ferdinand Pauwels, germana verkisto
- 1832: Farkas Deák, hungara verkisto kaj historiisto (m. 1888)
- 1843: Rudolf Goethe, germana ĝardenisto kaj faklernejestro, pomologo (m. 1911)
- 1851: Daniel Ozro Smith Lowell, usona edukisto, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1928)
- 1866: Butch Cassidy, usona banka rabisto (m. 1908)
- 1867: Leon Petrażycki, pola juristo, filozofo, sociologo, etikisto kaj logikisto, propagandisto de virinaj rajtoj en Rusio (m. 1931)
- 1870: Rudolf Kaftan, aŭstra-germana instruisto, prezidanto de Esperanto Grupo "Danubio" kaj "Viena Unio" (m. nekonata)
- 1871: Jerzy Matulewicz, pola katolika kleriko, ĉefepiskopo de Vilno, esperantisto konata de pollingva artikolo Esperanto serve al katolikismo, beatigita (m. 1927)
- 1872: Alexander Roda Roda, aŭstra verkisto kaj publicisto (m. 1945)
- 1880: Gizella Kántor Ürmösi Károlyné, rumania hungara poetino (m. 1938)
- 1881: Viktor Papp, hungara primuzika verkisto (m. 1954)
- 1885: György Lukács, hungara hegelisma kaj marksisma filozofo, historiisto pri literaturo kaj estetiko (m. 1971)
- 1889: Alfred Butts, usona arkitekto, elpensinto de la tabulludo skrablo (m. 1993)
- 1889: Tibor Fáskerti, hungara ĵurnalisto, filozofo, redaktoro (m. 1964)
- 1889: György Feszt, rumania hungara kuracisto (m. 1952)
- 1891: Danielius Dolskis, litova intermilita kantisto de popularaj kanzonoj, koncertisto (m. 1931)
- 1893: Paweł Szyfter, pola soldato, partoprenanto de la ribelo de Grandpolujo, ambaŭ mondmilitoj kaj la pola-bolŝevika milito, viktimo de la masakro de Katin (m. 1940)
- 1894: Gyula Derkovits, hungara pentristo, grafikisto, postmorta Kossuth-premiito (m. 1934)
- 1899: Elek Bakk, rumania hungara kuracisto (m. 1972)
- 1899: Theo Kellner, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1969)
- 1901: Jacques Lacan, franca psikoanaliziisto (m. 1981)
- 1906: Samuel Beckett, irlanda Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de Absurda Teatro, aŭtoro de la teatraĵo Atendante Godot (m. 1989)
- 1906: Endre Koréh, hungara operkantisto (m. 1960)
- 1906: István Szirmai, hungara politikisto, redaktoro (m. 1969)
- 1907: Paulo Rónai, hungara lingvisto, romanistikisto kaj interlingvistikisto (m. 1992)
- 1909: Stanisław Ulam, pola matematikisto kontribuinta al algebra topologio, aroteorio, mezurteorio kaj cifereca analitiko, kunkreinto de hidrogena bombo, partoprenanto de la Skota Kafejo en Lvovo kaj projekto Manhattan en Usono (m. 1984)
- 1917: József Kis, hungara reĝisoro, scenaristo (m. 1990)
- 1919: Howard Keel, usona aktoro rolinta en muzikaloj (m. 2004)
- 1920: Karel Otčenášek, ĉeĥa episkopo (m. 2011)
- 1920: Claude Cheysson, franca politikisto, ano de Eŭropa Komisiono kaj membro de Eŭropa Parlamento (m. 2012)
- 1922: Julius Nyerere, unua prezidento de Tanzanio (m. 1999)
- 1923: György Erdélyi, hungara ĵurnalisto de la gazeto Popolvoĉo (m. 1983)
- 1929: Antal Kapusy, rumania hungara kuracisto, scienca publicisto, tradukisto (m. 1978)
- 1931: Éva Györffy, hungara pentristino, scenejdekoraciistino
- 1932: Orlando Letelier, ĉilia ministro kaj diplomato, murdita (m. 1976)
- 1939: Seamus Heaney, irlanda Nobelpremiita poeto, dramaturgo, tradukisto i.a. de la malnova epopeo Beowulf, preleganto (m. 2013)
- 1940: Jean-Marie Gustave Le Clézio, franc-maŭricia Nobelpremiita verkisto, eseisto, laŭreato de la Premio Renaudot, aŭtoro de 30 libroj
- 1945: István Incze, rumania hungara fotisto
- 1949: Christopher Hitchens, brit-usona verkisto, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto (m. 2011)
- 1954: Walter Bauer-Wabnegg, germana komunikil-sciencisto, rektoro de la Universitato de Erfurto
- 1953: Dany Laferrière, haitia-kanada ĵurnalisto kaj franclingva verkisto, laŭreato de Premio Médicis
- 1955: Irina Ĥakamada, rusia politikistino, socia aktivulino
- 1963: Garri Kasparov, sovetia, rusia ŝakisto, mondĉampiono, politikisto, fondinto kaj gvidanto de la Unuigita Civitana Fronto
- 1964: Doku Umarov, lasta prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio kaj emiro de la Kaŭkaza Emirlando, teroristo internacie serĉita, mortigita dum speciala operaco (m. 2014)
- 1967: Olga Tañón, portorika kantistino de merengo kaj popmuziko
- 1975: Lou Bega, germana kantisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 799: Paŭlo Diakono, longobarda monaĥo, historiisto, poeto (n. ĉirkaŭ 720)
- 814: Krum, bulgara ĥano, fondinto de dinastio
- 862: Donaldo la 1-a, reĝo de piktoj kaj skotoj (n. 812)
- 1084: Hoel la 2-a, duko de Bretonio, grafo de Kornvalo (n. ĉirkaŭ 1030)
- 1113: Ida de Loreno, princino de Loreno, beatigita (n. ĉirkaŭ 1040)
- 1213: Guy de Thouars, edzo de Konstanca (Dukino de Bretonio) (n. nekonata)
- 1377: Guillaume de Machaut, franca komponisto kaj poeto, ĉefa reprezentanto de mezepoka muziko Ars nova (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1570: Daniele Barbaro, itala kardinalo kaj humanisto, tradukisto de la romia arkitekto Vitruvio (n. 1514)
- 1605: Boris Godunov, caro de Rusio, konsilanto de Ivano la Terura (n. ĉirkaŭ 1551)
- 1695: Jean de La Fontaine, franca poeto, aŭtoro de 250 fabloj, esperantigataj de pluraj tradukistoj kaj rete legebla en Esperanto (n. 1621)
- 1772: Károly József Batthyány, hungara oficiro, magnato, banuso (n. 1698)
- 1794: Pierre-Gaspard Chaumette, franca revoluciulo (n. 1763)
- 1826: Franz Danzi, germana dirigento kaj komponisto (n. 1763)
- 1853: Leopold Gmelin, germana kemiisto, mineralogo, kuracisto kaj profesoro de la Universitato de Hajdelbergo (n. 1788)
- 1875: Peter Christian Skovgaard, dana pentristo de la Ora epoko (n. 1817)
- 1882: Bruno Bauer, germana filozofo kaj teologo, biblikritikisto (n. 1809)
- 1894: Philipp Spitta, germana muzikologo, biografiisto de Johann Sebastian Bach (n. 1841)
- 1904: Vasilij Vereŝĉagin, rusa pentristo de bataloj kaj verkisto, vojaĝanta tra Azio (n. 1842)
- 1918: Lavr Kornilov, rusa generalo, komandanto de la Volontula Armeo de la Blanka movado (n. 1870)
- 1919: Zoltán Jakab, hungara pentristo studinta ĉe Károly Ferenczy (n. 1883)
- 1929:Gotoo Shinpei, japana kuracisto kaj politikisto, guberniestro de Tajvano, rekonstruisto post Granda tertremo de Kantō (n. 1857)
- 1929: Emilia Wojtyła, pola tajloristino, patrino de Johano Paŭlo la 2-a (n. 1884)
- 1937: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, rusa verkisto, kunlaborinta kun Eŭgeno Petroviĉ Petrov (n. 1937)
- 1941: Annie Jump Cannon, usona astronomino malkovrinta multe da variantaj steloj kaj 5 novaoj (n. 1863)
- 1956: Emil Nolde, dana-germana pentristo (n. 1867)
- 1964: Veit Harlan, germana reĝisoro, aŭtoro de propagandaj filmoj (n. 1899)
- 1966: Carlo Carrà, itala pentristo, kunestro de futurismo kune kun Filippo Tommaso Marinetti (n. 1881)
- 1975: François Tombalbaye, unua prezidento de Ĉado, kies politiko favoriganta kristanisman-animisman sudon kaŭzis enlandan militon, murdita (n. 1918)
- 1977: Aleksandr Rodimcev, soveta generalo, Heroo de Sovetunio (n. 1905)
- 1983: Mercè Rodoreda, kataluna verkistino (n. 1908)
- 1986: Srdjan Flego, kroata reĝisoro kaj Esperanto-aktoro, gvidanto de Internacia Arta Teatro kun sia edzino Jana Flego, ĉefrolinto en Angoroj, unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto (n. 1920)
- 1994: Nikolaj Krjuĉkov, soveta filma aktoro rolinta en militaj filmoj (n. 1911)
- 1994: Kurt Aland, germana teologo kaj profesoro, esploristo de Nova Testamento kaj Historio de Kristanismo (n. 1915)
- 1999: Willi Stoph, orientgermana politikisto, longdaŭra ĉefministro de GDR (n. 1914)
- 2001: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto, literaturhistoriisto (n. 1911)
- 2006: Muriel Spark, skota verkistino, kies romanoj estis filmigataj (n. 1918)
- 2008: John Archibald Wheeler, usona fizikisto doninta nomon al la nigraj truoj (n. 1911)
- 2008: Bob Luitweiler, dana-usona pacisto, fondinto de postmilita Servas kiel paca movado, al kiu aliĝis pluraj esperantistoj (n. 1918)
- 2014: Ekkehard Böhmer, germana televida reĝisoro (n. 1929)
- 2014: Bernd Hartung, germana kuracisto kaj pentristo (n. 1942)
- 2015: Günter Grass, germana Nobelpremiita verkisto, famiĝinta per la romano La lada tambureto, esperantigita de Tomasz Chmielik (n. 1927)
- 2015: Eduardo Galeano, urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto aparte substrekanta Latin-Amerikon (n. 1940)
- 2016: Márton Balázs, rumania hungara matematikisto kaj fakverkisto (n. 1929)
- 2018: Miloš Forman, ĉeĥa-usona filmreĝisoro konata de la filmoj Flugo super la kukola nesto kaj Amadeus (n. 1932)
- 2019: Paul Greengard, usona Nobelpremiita neŭrologo (n. 1925)
- 2020: Kaŭasaki Rjo, japana ĵaza gitaristo, komponisto, soninĝeniero, programisto (n. 1947)
- 2023: Mary Quant, brita modfasonistino (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Marteno la 1-a, lasta martira papo, kristana sanktulo
- Tago de Brazila Nacia Himno
- Nova Jaro: Kamboĝo, Laoso, Srilanko, Tajlando
- Ĉado: Nacia Festo
- Tago de instruisto: Ekvadoro
- Memor-Tago pri Viktimoj de Soveta Krimo en Katin
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 13-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.