Saltu al enhavo

Striralino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striralino
Striralino (Rallina fasciata)
Striralino (Rallina fasciata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Ralino Rallina
Gray, 1846
Specio: Striralino (Rallina fasciata)
Raffles, 1822
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striralino[1]Ruĝkrura ralino (Rallina fasciata) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae.

Striralino kun ido.

Ĝi estas mezgranda ralo (longo 24 cm). Ĝiaj kapo, kolo kaj brusto estas ruĝecbrunaj, pli palaj en gorĝo. Ĝiaj supraj partoj estas grizbrunaj. Subaj partoj kaj subflugiloj estas striecaj nigrablanke, kio nomigas la specion kaj en komuna kaj en latina scienca nomo. Ĝia beko estas malhelverdeca kaj ĝiaj kruroj estas tre vivruĝaj, kio nomigas la specion per alternativa nomo, ĉar la aliaj samgenraj specioj ne havas tiom vivrguĝajn krurojn.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en malproksima nordorienta Barato, orienta Bangladeŝo,[2] Birmo, Tajlando, Malaja duoninsulo, Borneo kaj Indonezio. Ĝi estis registrita kiel vaganto en nordokcidenta Aŭstralio. Ĝi kutimas en densa vegetaĵaro proksime al permanentaj malsekregionoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Finaĵo -ino ne estas seksa markilo, sed parto de la genronomo.
  2. "Red-legged Crake (Rallina fasciata) :: Xeno-canto".