Rinovirusoj
Rinovirusoj estas ekscitiloj de facilaj malsanoj de spiraj vojoj, nomiĝas infektan nazkataron, kiu prasas sen temperaturo. Ili povas kaŭzi malsanojn nur ĉe homoj kaj ĉimpanzoj.
Proprecoj de rinovirusoj
[redakti | redakti fonton]La diametro de viriono estas 20-30 nm, fundamentalaj proprecoj de viruso similas proprecojn de enterovirusoj. Karaktera indico kiu distingas ilin de homaj enterovirusoj estas perdo de infekta aktiveco en acida medio (pH 3.0 - 5.0). Oni povas konservi virusojn dum multe jaroj ĉe temperaturo -70°C, kaj ĉe temperaturo +4°C mallonge. Oni reproduktas virusojn en kulturo de homaj fibroblastoj kaj en organaj kulturoj de trakea epitelio de homoj kaj putoroj. Optimumaj kondiĉoj estas inkubacio ĉe temperaturo 33°C. Estas ebla adaptado al kulturo de bovetaj ĉeloj.
Variaĵoj
[redakti | redakti fonton]Oni scias 113 serotipojn de rinovirusoj. Transmisio de homo al homo efektiviĝas per aero-guta vojo. Infektita persono ekskrecias viruson ankoraŭ antaŭ apero de malsanaj simptomoj kaj precipe dum unuaj tagoj de malsano. Inkubacio daŭras 2-4 tagojn, malsano ĉirkaŭ 6 tagojn. Ĝin karakterizas nazkataro, tuso, kapdoloro kaj ĝenerala malforteco. Precipe infanoj malsanas.
Eblaj komplikaĵoj:
Malsano lasas mallongan imunecon, oni povas reinfektiĝi per tiu serotipo. Imuna protektado efektiviĝas per specialaj antikorpoj (IgA) de nazofaringo. Oni ne konas specialajn metodojn de kuracado.