Pranab Mukherjee
Pranab Kumar Mukherjee (bengale प्रनाब कुमार मुखोपड़्याय, la 11an de decembro 1935, la 31-an de aŭgusto 2020) estis la Prezidento de Barato de 2012 ĝis 2017.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Mukherjee estis naskita en bengala familio en Brita Hindio. Lia patro estis aktiva en la movado por hinda sendependiĝo kaj membro de la Leĝdona Konsilio en Okcidenta Bengalio inter 1952 kaj 1964 kiel reprezentanto de la partio Barata Nacia Kongreso. En 1969 li eniris nacian politikon kun la subteno de la Ĉefministro de Barato Indira Gandhi, kiel membro de la Barata Nacia Kongreso partio. Ekde tiam li tenis multajn poziciojn en la barata politika sistemo. Mukherjee funkciis, inter aliaj postenoj, kiel parolanto de la Malsupra ĉambro (Lok Sabha) kaj parolanto de la Supera ĉambro (Rajya Sabha (Konsilio de Ŝtatoj)) de la Barata Parlamento, kaj funkciis alterne kiel Financministro, Defendministro kaj Ministro por eksteraj aferoj en la registaroj de Barato. En julio 2012 li estis elektita Prezidanto de Barato.
En januaro 2017 li sciigis ke li ne kandidatiĝos por alia oficperiodo en la prezidanta baloto en 2017 pro sia sano. La 25-an de julio 2017, la mandato de Mukherjee kiel Prezidanto finiĝis.
Mortis la 31-an de aŭgusto 2020 post komplikaĵoj pro la koronavirus-malsano dum la koronavirus-epidemio en Barato [1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pranab Mukherjee: Former president of India dies after Covid diagnosis (angle) (2020-08-31). Alirita 2020-10-22 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pranab Mukherjee (oficiala retejo)
- Pranab Mukherjee Arkivigite je 2023-09-22 per la retarkivo Wayback Machine (memoria retejo)
- POI13 Pranab Mukherjee ĉe Twitter
- Pranab Mukherjee ĉe Interreta filma datumbazo (angle)