Portalo:Birdoj
PORTALO BIRDOJ |
|
ENKONDUKO
red. Birdoj (Aves) estas dupiedaj varmsangaj vertebruloj. Sume estas konataj proksimume 9300-9800 specioj de birdoj. La birdoj laŭ la plej novaj esploroj evoluis el etaj teropodaj dinosaŭroj en la paso de ĵurasio. La hodiaŭaj birdoj estas karakterizataj per plumaro, beko sen dentoj, metado de ovoj kun malmola ŝelo, alta grado de metabolismo, koro kun kvar kameroj kaj malpeza, sed firma skeleto. Plimulto de la birdoj havas la antaŭaj ekstremaĵoj ŝanĝiĝintaj en flugiloj ebligantaj flugon, malgraŭ tio ke palaeognatedoj kaj kelkaj pluaj endemiaj insulaj subspecioj perdis tiun ĉi kapablon por flugi. >>pli ARTIKOLO DE LA MONATO
La seksa duformismo aperas ĉe tuta vico de grupoj de animaloj, al homo estas konataj precipe karakterizaj duformismoj ĉe birdoj (kokoformaj, anasoj ktp.), tamen ĝi aperas eĉ ĉe mamuloj (kaj konkrete ĉe homo, femalon de mamuloj kutime malkaŝos krom aranĝo de kopulaciaj organoj ankaŭ mampintoj, ĉe marsupiuloj ankaŭ marsupio), artropodoj (mantodeoj, migalomorfoj kaj aliaj), amfibioj ktp. SISTEMATIKO
red. Birdoj estas unu el naŭ klasoj de filumo de vertebruloj. Nuntempe la tuta taksonomio trairas tra senĉesaj ŝanĝoj. Tio estas kaŭzita ĉefe pro tio, ke difinado de reciproka parenceco de birdaj specioj, familioj kaj ordoj oni komencis uzi analizon de DNA. Tio kompreneble senvualigis kazojn, kiam la simileco de specioj aŭ grupoj estis kaŭzita per konvergenco, ne per vera parenceco. Bedaŭrinde, en filogenezo de la birdoj estas senĉese multe da neklaraĵoj, kaj do estas senĉese uzata klasika envivinta sistemo. Unu el malmulte konfirmitaj aferoj tiel estas parenceco de anseroformaj kaj kokoformaj birdoj kaj ilia posteno surbaze de neognatoj. Hodiaŭ nur malmultaj dubas, ke la birdoj evoluis fine de ĵurasia periodo el malgrandaj karnovoraj dinosaŭroj. INTERESAĴOJ
red.
Ĉu vi scias, ke... ELEKTITA SPECIO
Ĝi loĝas en pluvaj arbaroj en Nov-Gvineo kaj en norda Kvinslando en Aŭstralio. Nuntempe ĝi estas relative senĉese multnombra sur duoninsulo Cape York, sed eĉ ĉi tie ĝi estas jam karakterize endanĝerigata pro perdo de sia natura biotopo, sur Nov-Gvineo ĝi estas plie ĉasata. Por malaltigi ties populacion helpas ankaŭ tutmonda importo en kaptitecon, kie ĝi estas populara dank' al sia nekutima aspekto. BIRDOMIGRADO
La orientiĝo estas formo de sinteno, reago al la influo de la medio, en kia la birdo vivas. Tial la sinteno dependas de la aĝo de la birdo, de la matureco de sensaj organoj. Estas idoj, kiuj ne vidas tuj post la eloviĝo, aliaj malbone aŭdas. La birdeto, simile al la homido, lernas uzi siajn sensorganojn kaj per tiuj ĝi ekkonas komence sian proksiman medion, kaj poste laŭgrade la malpliproksiman kaj fine la foran mediojn. La birdeto ellernas, kiel kaŝi sin, kiel forkuri kaj forflugi de la malamikoj. En tio al ĝi helpas la gepatroj, la gefratoj kaj ofte la samspeciuloj. Ĝi ellernas distingi la signalojn de aliaj birdoj, signalojn de iliaj statoj kaj fartoj ktp. Sed la birdoj povas percepti nur tiujn signalojn por kiuj ili havas sensorganojn. BIRDUMO
Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi plie en optika ilaro kiel teleskopoj kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malplie en optika ilaro. ORNITOLOGIO
Libere vivantaj birdoj influas multe da homagadoj kaj samtempe ili estas grava fonto de ovoj, viando, plumoj kaj pluaj produktoj. Celoj de Aplikita kaj ekonomia teknologioj estas malaltigi la damaĝefikojn de la birdoj kaj plialtigi profitojn de utilaj specioj. Rolo de kelkaj specioj de la birdoj kiel damaĝintoj estas bone konata precipe en agrikulturo. La birdoj, kiuj vivtenas sin per grajno, kiel estas ruĝbeka teks-birdo en Afriko, apartenas inter la plej nombraj birdoj en la mondo en komuna serĉado de nutraĵo kaj iliaj aroj povas kaŭzi ruinigon de rikolto de greno. Precipe grandan signifon havas damaĝoj, kiujn la birdoj krimos en aviado, rilate al fatalaj sekvoj kaj kaŭzitaj ekonomiaj perdoj. Multajn specioj homo alkondukis per sia agado al rando de pereo. Batalo je konservo de la birdaro postulas specialigitajn konojn en biologio kaj ekologio. La ornitologoj kontribuas por konservi la birdaron per studado de libere vivantaj specioj kaj difinas ĉefajn minacojn kaj manierojn, kiel plialtigi la supervivon de la specio. DINOSAŬRAJ KAJ PRAHISTORIAJ BIRDOJ
Fosiliaj plumpremaĵoj estas ege raraj; pro tio oni ĝis nun identigis nur malmultajn plumhavajn dinosaŭrojn. Per filogeneza enkrampigo sciencistoj tamen povas indukti la ĉeeston de plumoj ĉe malbone konservitaj specimenoj. Ĉiuj fosiliaj plumospecimenoj montriĝis havi certajn similecojn. Pro ĉi tiuj similecoj kaj la rezultoj de evolua esplorado preskaŭ ĉiuj sciencistoj konsentas ke plumoj povis estiĝi nur unu fojon ĉe la dinosaŭroj. Plumhavado sekve transdoniĝis al postaj, plue evoluintaj specioj (kvankam eblas ke iuj plumhavado perdiĝis ĉe iuj evolulinioj). Se dinosaŭro estas en evoluarbo je punkto interne de la plumhavaj evolulinioj, sciencistoj nun supozas ke ankaŭ ĝi havis plumojn, krom se troveblas kontraŭaj indikoj. Oni ankaŭ povas uzi ĉi tiun metodon por indukti la plumspecon kiun havis certa specio, ĉar la evoluhistorio de plumoj nun estas sufiĉe bone konata. GALERIO
INFORMOJ
Enmetu {{Portalo|Birdoj}} en artikolojn pri birdoj kaj estiĝos
Komunejo
Tiu ĉi portalo serĉas iun, kiu zorgus pri ĝi. Bonvolu skribi, okaze de via intereso, vian nomon sub tiu ĉi teksto. KATEGORIOJ
|