Saltu al enhavo

Pjapjako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pjapjako
Pjapjako kun termitoj en la beko
Pjapjako kun termitoj en la beko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Ptilostomus
Specio: P. afer
Ptilostomus afer
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pjapjako (Ptilostomus afer) estas birdospecio membro de la familio de Korvedoj kaj la ununura membro de la genro Ptilostomus. Laŭ ĵusaj studoj ĝi estas pli proksime rilata al la centraziaj grundogaroloj (Ericson et al., 2005).

Laŭ grandoj ĝi estas iomete pli malgranda kaj svelta ol la Eŭropa pigo (Pica pica) kvankam la beko estas relative pli dika. La ĝenerala koloro de tiu birdo estas nigra kun plumoj tre silkecaj laŭ teksturo kaj havantaj purpuran fortan brilon je bona lumo. La bazo de la vosto estas kutime iom pli bruna ol la cetero de la korpo. La nazaj plumoj estas iom suprenturnitaj sur la bekobazo sed ili tute kovras la nastruojn. La beko estas tre brilnigra ĉe la plenkreskuloj sed parte ruĝecrozkolora ĉe junuloj escepte la nigra pinto. La gamboj kaj piedoj de la birdo estas nigraj kaj la iriso estas varia, sed tendence al viola, purpura, malva aŭ lila kun blupurpura ĉirkaŭokulo.


La teritorio de tiu afrotropisa specio estas la regiono de tropiko kaj ekvatoro de centra Afriko el Senegalio en la okcidenta marbordo al la Golfo de Gvineo suden kaj orienten laŭ larĝa zono al Sudano kaj suda Etiopio. Ene de tiu teritorio ties preferata biotopo estas al pli malferma kamparo de kultivata tero kun kampoj kaj paŝtejoj kaj etaj asociaj urboj kaj vilaĝoj.

La manĝo estas akirita en aroj de dek aŭ pliaj birdoj moviĝantaj kunaj surgrunde kie prenas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn sed ankaŭ iom da kadavraĵo, eble allogitaj de multaj el la asociaj insektoj kiujn allogas la propra kadavraĵo. Ili manĝas ankaŭ iom da frukto el arboj, el kiuj la oleofrukto de la Oleopalmo Elaeis guineensis estas la preferata. Ĉar ili kapablas kuri rapide kaj lerte, ili saltetas por kapti insektojn ĝenitajn de la piedoj de la gregoj, sur kiuj ili foje rajdas por plej facile kapti la predon.

La Pjapjako ofte nestumas en palmo, sed ankaŭ en aliaj nestolokoj. Kutime ili interplektas striojn de palmofolioj kaj tigojn de herbo cementitajn per koto kaj kovrite el palmofibro por formi tason. La ino demetas 3 al 7 ovojn tre palbluajn aŭ bluverdecajn kun kelkaj brunaj makuletoj el marto al aprilo.

La voĉo estas kutime priskribita kiel strida grincado ofte kun la tonoj de la Monedo. Estas ankaŭ kraka alarmo kolera dum kapobalancigo.

Eksteraj bildoligoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]