Ostrobotnio
Ĉi tiu artikolo temas pri nuna regiono de Finnlando. Por multe pli granda samnoma historia regiono rigardu la paĝon Ostrobotnio (historia). |
Ostrobotnio | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Blazono | |||
provinco de Finnlando [+] | |||
Lando | Finnlando | ||
Ĉefurbo | Vaasa | ||
- koordinatoj | 63° N, 22° O (mapo)6322Koordinatoj: 63° N, 22° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 7 935,79 km² (793 579 ha) [+] | ||
Areo | 7 935,79 km² (793 579 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 175 821 [+] (januaro 2021) | ||
Denseco | 22,16 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | FI-12 | ||
Ostrobotnio | |||
Vikimedia Komunejo: Ostrobothnia [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ostrobotnio (svede Österbotten , finne Pohjanmaa) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Vaasa. Ostrobotnio estas dulingva regiono, kie 52% el loĝantoj parolas la svedan. En la provinco Ostrobotnio la svedparolantoj estas ankaŭ en aliaj aferoj ol la lingvo klare diversa grupo ol la finnparolantoj – en suda Finnlando esti svedlingva finnlandano signifas preskaŭ nur, ke oni apartenas al svedparolanta malplimulto, sed en la provinco Ostrobotnio ĝi estas forte ankaŭ etna kaj kultura afero. La provinco enhavas la tradicie svedlingvan parton de la provinca apudmara regiono kaj ankaŭ kelkajn finnlingvajn komunumojn enlande (numeroj 1, 8 kaj 17 sur la suba mapo), kiuj estas parolantaj de Sud-ostrobotniaj dialektoj. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 175 821 loĝantoj sur areo de 7 935,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². La svedlingvaj dialektoj de Ostrobotnio estas aparte malfacile kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Korsnäs estas laŭdire la plej svedlingva komunumo en la mondo (97% parolas la svedan tie, kaj oni asertas ke ĉie en Svedio kaj aliloke la procentaĵo estas malpli alta).
En Ostrobotnio la marbordo moviĝas rapide. Tie multaj eksaj insuloj estas nun kontinentaj areoj.
Kiam la provinco estis fondita, oni donis al ĝi nomon Vaasan rannikkoseutu (marborda regiono de Vaasa). La nuna nomo de la provinco estas multe kritikita. Multaj lokuloj ne kontentas, ke la granda provinca nomo estis donita al nova provinco, kiu inkludas nur malgrandan parton de la historia provinco Ostrobotnio.
Naturo
[redakti | redakti fonton]Ostrobotnio, same kiel pleje la alia historia Ostrobotnio, estas plejparte ebena. Riveroj, kiuj en aro de la finnaj riveroj estas grandaj, fluas inter vastaj kampoj malrapide tra Ostrobotnio al la Botnia Golfo. La tero leviĝas el maro ok milimetrojn ĉiujare kaj tio daŭre ŝanĝas la aspekton de Ostrobotnio.
Komunumoj en Ostrobotnio
[redakti | redakti fonton](urboj per dikaj literoj)
Iamaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Provinca portalo de Ostrobotnio (en la sveda, finna kaj angla lingvoj)
- Provinca konsilio de Ostrobotnio (en la sveda, finna kaj angla lingvoj)