Ordinara daturo
Ordinara daturo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara daturo Datura stramonium
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Datura stramonium L. 1753 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La ordinara daturo aŭ ordinara dornpomo (Datura stramonium) estas unujara plantospecio el familio solanacoj (Solanaceae), ordo solanaloj. Ĝi devenas el meza Ameriko, tiel ĝi aperis en Eŭropo nur en la 16-a jarcento. Ĝi disvastiĝis en la tuta mondo en la relative varmaj regionoj, ŝatas la nitrogenriĉajn grundojn. On uzas ĝin hodiaŭ eĉ kiel ornamplanto, sed pli frue ĝi estis uzata kiel kuracplanto.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La planto altas de 0,2 ĝis 1,2 metrojn, malofte eĉ 2 m. Ĝi estas larĝa, abunda planto kun ovalaj, neregulaj folioj. La floroj longas 2,5–4 cm, havas trumpetformon, kun blankaj, pintaj korolaj aloj. La plantoj floras ekde junio ĝis oktobro. La floroj malfermiĝas nokte, ĉar ilin vizitas noktopapilioj. La frukto estas kapsulo (2-4 cm granda), dividiĝanta en 4 ĉambrojn, ĝi havas fortajn dornojn supren turniĝintajn. La 300-500 semoj estas etaj (longas 3–4 mm, larĝas 2 mm), renformaj, malhelaj (nigraj aŭ malhele grizaj). La milgrajna maso estas 7 ĝis 11 g. La semoj disvastiĝas pere de bestoj.
Ĝi ne toleras la vintrajn frostojn, ĝia semo ĝermas fine de la printempo en temperaturo de 20-30 °C. La frukto maturiĝas komence de oktobro.
Pri veneneco, efikoj legu ĉe daturo.