Nzérékoré
Nzérékoré | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
setlejo Subprefektujo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 280 256 (2012) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 45′ N, 8° 49′ U (mapo)7.7522222222222-8.8216666666667Koordinatoj: 7° 45′ N, 8° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 560 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nzérékoré estas grandurbo en Gvineo. Ĝi estas provinca ĉefurbo de regiono Supra-Gvineaj arbaroj.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 07° 45′ N 08° 49′ U / 7.750 °N, 8.817 °U (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 250.791 en 2008
- Supermara alteco: 560 m
- Horzono: UTC
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nzérékoré situas sur malebenaĵo en la suda sekcio de la lando. La landlimo de Liberio estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la mezepoko agrikulturistoj vivis tie. En 1911 ribelo okazis kontraŭ la francoj. La loĝantaro kreskiĝis post la 2-a mondmilito, ĉar la urbo iĝis administra kaj komerca centroj. Multaj okupiĝis pri segilado de ligno. Oni trovis en la proksimeco ankaŭ feroercojn. En la 1990-aj jaroj internaj militoj okazis en Liberio kaj Sieraleono, sekve amase alvenis rifuĝintoj. La urbo estas konata ankaŭ pri prilaborado de arĝentoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Nzérékoré tropika klimato regas. 2 sezonoj estas: la seka inter decembro-februaro kaj la pluva inter marto-novembro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Nzérékoré havas flughavenon kaj aŭtovojon. En la urbo estas resume vojoj 95 km longaj, el ili 25 km estas asfaltitaj. Aŭtovojo funkcias al Kankan.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla kaj franca Vikipedioj