Liberio
Liberio aŭ Liberia (signifas "libera lando"; Liberia Respubliko) estas lando en Okcidentafriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.
Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post Etiopio.
Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la cent-dua plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas senlaborecon de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.
- Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.
- Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
- Organizoj: UNO (1945)
- Landa kodo: LR, LBR
- Nombro de loĝantoj: 3.786.764 loĝantoj (2011)
- Registaro: Respubliko
- Plej alta punkto: 1.440 m (Wuteve)
- Fluga tempo el Eŭropo al Manrovio: ĉirkaŭ 7 horoj
Historio
[redakti | redakti fonton]La lando estas lando fondita de ekssklavoj el Usono. En 1822 la Usona Societo pri Koloniigado aranĝis teritorion en Afriko por revenigi liberigitajn usondevenajn sklavojn. Fakte tiuj eks-sklavoj neniam integriĝis en la afrikajn teritoriojn kaj sociojn: ili estis konataj de la najbaraj popoloj kiel “la amerikanoj”. En 1847 tiuj usonaj kolonoj sendependiĝis kaj kreis novan ŝtaton, nome: Liberio. La nomo mem jam memorigas pri la origino de la lando. La politika sistemo kaj multaj aliaj karakteroj de Liberio estis tute similaj al tiuj de Usono, ekzemple, la ĉefurbo de Liberio ricevis la nomon Monrovio, omaĝe al usona prezidento James Monroe (1758-1831). Same, rilate la flagon de la nova afrika ŝtato, tie aperis dek unu alternaj ruĝaj kaj blankaj strioj kaj sola blanka stelo sur blua fono, je la sama pozicio ol la usona flago. Sur la liberia flago aperas dek unu strioj anstataŭ dek tri pro la fakto, ke dek unu estis la subskribintoj de la Liberia Deklaracio de Sendependenco.[1]
Marcus Garvey engaĝiĝis en la Movadon Reen al Afriko, argumentante, ke parto de la diasporo migru tien. En 1919, li iĝis Prezidanto de la kompanio Black Star Line (Nigra Stelo) por navigado kaj pasaĝeroj, planita por forĝi ligilon inter Nordameriko kaj Afriko kaj faciligi afrik-usonan migradon al Liberio.
Puĉo de Samuel Doe kaj interna milito
[redakti | redakti fonton]Post milita puĉo la 12-an de aprilo 1980 Samuel K. Doe ekregis inter 1980 kaj 1989. Ĉi tio markis la komencon de 20-jara fazo de politika malstabileco. Doe estis senpovigita, torturita kaj mortigita en 1990. Sekvis ekstreme kruela interna milito, kiu daŭris 14 jarojn. Post kiam la batalhalto inter la civitmilitaj partioj estis sigelita en 2003, prezidanto Charles Taylor, kiu regis ekde 1997, forlasis la landon. Samjare (1997) estis subskribita packontrakto kaj okazis baloto por la Respublika prezidenteco, kiun gajnis Charles Taylor. Tamen la internacia komunumo elektis ignori la balotan fraŭdon kaj amasan perforton kontraŭ la opozicio.
Post la elektoj kontraŭuloj de Charles Taylor organizis etskalan ribelan militon, plurfoje invadis la teritorion de Liberio el najbaraj landoj. En 2002, kun la aktiva helpo kaj subteno de gvinea prezidanto Lansana Conte, kreiĝis granda opozicia movado (LURD), kiu post tutlanda kampanjo sukcesis eksigi Taylor. Dum tiu interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.
Prezidenteco de Ellen Johnson Sirleaf
[redakti | redakti fonton]En la prezidenta elekto de 2005, Ellen Johnson Sirleaf gajnis.
Taylor antaŭ la Speciala Kortumo por Sieraleono
[redakti | redakti fonton]Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al Fritaŭno, la ĉefurbo, kaj poste al Hago, kie antaŭ la Speciala Kortumo por Sieraleono li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de homaj rajtoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Urboj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj grandaj urboj en Liberio estas:
- Monrovio (1.010.970 loĝantoj)
- Gbarnga (45.835 loĝantoj)
- Ganta (41.106 loĝantoj)
- Buchanan (Liberio) (34.270 loĝantoj)
- Zwedru (23.903 loĝantoj)
- Harper (17.837 loĝantoj)[2]
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato en Liberio estas tropika. Vintroj estas sekaj kun varmaj tagoj kaj pli malvarmetaj noktoj. De decembro ĝis marto, la seka kaj sabloplena harmatana vento povas blovi el la Saharo. La someroj estas pluvemaj kaj nubemaj. Dum la periodo majo-oktobro daŭras la pluvsezono. Sur la marborda ebenaĵo, pluveblas ĝis 5000 milimetrojn jare.
Mediprotektaj problemoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj el la mediaj problemoj de Liberio estas senarbarigo de la tropika pluvarbaro kun rilata grunderozio kaj reduktita biodiverseco, same kiel poluado de la akvo per naftoverŝadoj kaj elfluoj de netraktitaj kloakaĵoj. Liberio subskribis, sed ne ratifis, plurajn internaciajn mediprotektajn interkonsentojn. Elektro estas ankoraŭ grandskale produktita el fosiliaj brulaĵoj.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Liberio estas dividita en 15 regionojn (distriktoj): Bomi, Bong, Gbarpolu, Grand Bassa, Grand Cape Cape Mount, Grand Gedeh, Grand Kru, Lofa, Margibi, Marilando, Montserrado, Nimba , River Cess, River Gee kaj Sinoe.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Nombro: 5,1 milionoj (takso por julio 2020).
Etnoj
[redakti | redakti fonton]Posteuloj de liberigitaj usonaj kaj karibiaj sklavoj 5%, la resto de la loĝantaro apartenas al diversaj afrikaj triboj (inkluzive de kisioj, mendeoj, lomaoj, bandioj, gola (popolo), bella (popolo), vajoj, dei (popolo), kpeleoj, mano, jakuboj (gio, dan), bassa, kranoj, kruoj, grebo, malinkeoj (mandingoj, maningoj).
La 16 indiĝenaj etnoj de Liberio estas dividitaj en du malsamajn kulturajn kaj lingvajn grupojn.
La unua grupo apartenas al la mandeoj: la kpeleoj, kiuj tradicie loĝas kiel hakistoj en la centro de la lando, konsistigas 20,3% de la loĝantaro. En la nordo loĝas la jakuboj (gio, dan) kun 8% kaj la popolo mano kun 7.9%. Aliaj gravaj mandeoj estas la lomaoj kun 5,1% kaj la vaoj kun 3% de la loĝantaro.
La dua grupo konsistas el homoj, kiuj parolas la kvaajn lingvojn: la plej grandaj estas la basaj ĉirkaŭ la urbo Buchanan, kiuj konsistigas 13,4% de la landa loĝantaro kaj ofte laboras en la mineja industrio kaj kiel hejmaj servistoj. Je la marbordo oriente de Greenville, la kruoj, kun loĝantaro de 6%, ludas gravan rolon en naŭtikaj kaj teknikaj profesioj; Dum pli ol 400 jaroj ili estis taksataj kiel maristoj sur la okcidentafrika itinero. Aliaj Kwa-popoloj estas la grebo kun 10% kaj la kranoj kun 5%. Krome estas la etnoj de gola (popolo) kun 4.4%, la kisioj, malinkeoj (mandingoj, maningoj) kaj bella (popolo) [3].
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La angla estas parolata de 20% de la loĝantaro. La plimulto parolas unu el la ĉirkaŭ 20 aliaj lokaj lingvoj i.a.tiuj apartenantaj al la mandinga lingvaro (malinkea lingvaro parolata de la malinkeoj) [4].
Analfabeteco
[redakti | redakti fonton]En 2015 oni kalkulis ke 52,4% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj.
- Analfabeteco en viroj: 37,6% (2015)
- Analfabeteco en virinoj: 67,2% (2015)[4]
Sano
[redakti | redakti fonton]En 2015, 1,17% de la plenkreska loĝantaro vivis kun HIV aŭ aidoso[4]. Seksperforto ne fariĝis kontraŭleĝa en la lando ĝis 2006.
- Mediana aĝo de la loĝantaro: 18,1 jaroj (2015)[4]
- Infana morteco: 6,75% (2015)
- Meza vivdaŭro de loĝantaro: 58,6 jaroj (2015).
- Meza vivdaŭro estas 55 jaroj por viroj, 58 jaroj por virinoj.
Religio
[redakti | redakti fonton]Kristanoj konsistigas 85,5% de la loĝantaro. La cetera parto konsistas el islamanoj 12,2%, indiĝenaj religioj 0,5%, nealiĝintaj 2,5% kaj Aliaj religioj 0,1%.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Interna politiko
[redakti | redakti fonton]Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l'enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj.
Je Aprilo 1980, armea serĝento Samuel Doe prenis potencon murde de tiama ŝtatestro William Tolbert. Multe de la popolo esperis ke sub Doe la potenco iomete pli bone disdividiĝus inter la malsamaj gentoj de la lando, sed Doe rapide montriĝis kiel kruela diktatoro.
Je Decembro 1989, Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, komencis sanga revolto kontraŭ Doe. Tiu milito daŭris pli malsimple ĝis 1997, kiam Charles Taylor elektiĝis kiel prezidento. Taylor estis la plej potenca militestro dum la milito, kaj ŝtelis multe de la naturajn rimedojn de la lando.
Tamen perforto daŭras ĝis 2003, kiam Taylor, kulpiĝita per UN-tribunalo de Sieraleono kaj Usono, fuĝis al Niĝerio, de kie li baldaŭ provaĵiĝos per speciala juĝejo en Hago, Nederlando.
Sub la UN, Ellen Johnson-Sirleaf elektiĝis je novembro 2005, kaj kune kun la UN ŝia registaro laboras por rekonstrui la administradon de la lando, kaj en la lastaj jaroj la politika klimato signife pliboniĝis. Oni hodiaŭ taksas la landon bone survoje al pli bone funkcianta demokratio. Ellen Johnson-Sirleaf estis reelektita en 2011.
La nuna prezidento estas George Weah.
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Liberio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
La 28-an de januaro 2016, la Eŭropa Komisiono prezentis pakaĵon da rimedoj por kontraŭbatali impostfraŭdon, en kiu interalie Liberio aperas en la nigra listo de impostaj rifuĝejoj[5].
Internacia rangotabelo
[redakti | redakti fonton]Organizo | Esploro | Takso | Rangotabelo |
---|---|---|---|
Heritage Foundation / The Wall Street Journal | Indekso de Ekonomia Libereco 2019 | 52.2 ( Subpremita ) | 160 el 180 |
Raportistoj sen limoj | Monda Gazetara Libereca Indekso 2019 | 31.49 (0 estas plej bona) | 93 el 180 |
Internacia Travidebleco | Korupta Indekso 2018 | 32 (0 estas tre korupta, 100 tre pura) | 120 el 180 |
Programo pri Disvolvo de UN | Indekso pri homa disvolviĝo 2018 | 0.465 - Malalta homa disvolviĝo | 176 el 189 |
La Ekonomikisto | Indekso de Demokratio 2018 | 5.35 - Hibrida reĝimo (10 plej bonas) | 93 el 167 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La interna milito kaj malbona enlanda politiko detruis grandan parton de la ekonomio de Liberio, precipe la infrastrukturon en kaj ĉirkaŭ Monrovio. Multaj komercistoj fuĝis la landon, kunportante kapitalon kaj teknikan kompetentecon. Iuj revenis, sed multaj ne. La liberianoj, kiuj revenis post la interna milito, revenas al lando al kiu mankas infrastrukturo, sanservo, akvo, ŝancoj por edukado kaj laboro. Aernaŭtika programo sponsorita de Usono aperis en la 1990-aj jaroj kaj celis krei novajn laborpostenojn, sed baldaŭ ĉesis kiam Usono citis civilajn agitadojn kiel la kaŭzon. Alie, Liberio estas bonega loko, geografie kaj meteologie, por havi aernaŭtikajn bazojn.
Antaŭe Liberio produktis kaj eksportis lignon, kaŭĉukon, ferercon kaj diamantojn kaj estis lando kun granda komerca floto, kiam eblis tie registri ŝipojn je malalta prezo kiuj navigas sub tiel nomataj oportunaj flagoj.
Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la 2010-aj jaroj la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Ankoraŭ multaj ribelantoj aktivas en la lando kaj tial ne ekzistas turismo en la lando. Liberio havas ampleksan flaŭron kaj faŭnon. Liberio havas multajn sablajn plaĝojn, montregionojn, marĉojn kaj pluvarbarojn (44% de la lando),elefantojn, hipopotamojn, ĉimpanzojn, arbarajn bubalojn kaj antilopojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.
- ↑ (en) Finaj rezultoj de popolcenso el la jaro 2008 NPHC 2008 Report Final. (PDF; 676 kB) En: Liberian Institut of Statistics and Geo-Information-Systems (LISGIS).
- ↑ (en) Liberia – Population and Tribal Groups. En: Mapokolekto de la Universitato de Teksaso.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 ”Liberia Arkivigite je 2020-08-31 per la retarkivo Wayback Machine”. The World Factbook. CIA. la 11-an de februaro 2016
- ↑ (de) Trend: EU will neue schwarze Liste von Steueroasen Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Joseph Jenkins Roberts (1809-1876), la unua prezidento en la historio de la lando
- William Tubman (1895–1971), la plej longdaŭra prezidento en la historio de la lando
- Vamba Sherif (1973), verkisto
- Leymah Gbowee (1972), verkisto
- Edward Wilmot Blyden (1832–1912), verkisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.worldpress.org/Africa/685.cfm
- http://havenworks.com/world/liberia Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.travel-images.com/liberia.html
- http://www.liberiaseabreeze.com Arkivigite je 2009-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
|