Majora Lago
Majora aŭ Verbana | ||
---|---|---|
Panoramo de Majora Lago kun Alpoj
| ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Situo | Italio kaj Svislando | |
Speco de la lago | glacia lago | |
Ĉefaj fontoj | Tiĉino | |
Ĉefaj elfluoj | Tiĉino | |
Insuloj | pluraj (vidu tekston) | |
Setlejoj | Locarno, Luino, Verbania, Stresa, Arona ktp | |
Areo de la baseno | 6 599 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 45° 57′ 0″ N, 8° 38′ 0″ O (mapo)45.958.6333333333333193Koordinatoj: 45° 57′ 0″ N, 8° 38′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 193 m | |
Surfaca areo | 212 km² | |
Maksimuma longo | 64 km | |
Akva volumeno | 37 m³ | |
Maksimuma profundo | 370 m | |
La Majora Lago (itale Lago Maggiore 'lago ma'ddʒore, signifanta "plej granda lago") estas lago en la sudaj Alpoj, dividita inter Italio kaj Svislando; ĝia germana nomo estas Langensee [lAnenze]. La romianoj donis al ĝi la nomon Lacus Verbanus (esperante do eblas ankaŭ Lago Verbano aŭ Verbana Lago).
Geologio
[redakti | redakti fonton]La valo de Tiĉino havas tektona origino, do ĝi ekzistis antaŭ la kvaternaraj glaciepokoj.
Dum la glaciepokoj Alpoj estis daŭre kovritaj de glacio, sed en la Pada Ebenaĵo la vintra neĝo ĉiun someron regule fandiĝis. Laŭ la Tiĉina Valo granda glaciaĵo atingis la nuntempan sudan finon de la lago. Ĝi kaj profundiĝis la valon (nuntempe la plej profunda parto de la lago estas sub la nivelo de la maro) kaj amasigis ŝtonojn apud sia fino, kreante gravajn morenojn.
Kiam la glacia epoko finiĝis kaj la glaciaĵo fandiĝis, la akvo trovis duan baron, la tro profundan valon kaj la montetoj de amasigitaj ŝtonoj. Tiel ekestis la lago.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La lago longas preskaŭ 60 km, sed estas kompare mallarĝa; el areo de 212 km² rezultas meza larĝo de inter 3 kaj 4 km. Ĝia surfaco estas je 193 metroj super marnivelo; ĉar ĝia pleja profundo estas 270 m, ĝia fundo konsiderinde malsuperas la marnivelon.
Malgraŭ la nomo, la Majora Lago ne estas la plej granda en la Alpoj (la plej granda estas Lago Lemano aŭ de Ĝenevo) kaj ankaŭ en la suda flanko de Alpoj ĝi estas pli malgranda ol Garda.
La valo de la lago iras esence de nordo al sudo, de la enfluo de rivero Tiĉino al ĝia elfluejo. La norda parto, ĉirkaŭ 10 km longa, apartenas al Svislando, la cetera formas la limon inter la italaj regionoj Lombardio (oriente) kaj Piemonto (okcidente). Krom Tiĉino enfluas precipe riveroj Maggia, Toce kaj Tresa, ĉi-lasta venanta de la Lugana Lago.
Insuloj
[redakti | redakti fonton]- Boromeaj insuloj inter Stresa kaj Verbania: Isola Bella, Isola Madre, Isola Superiore (Italio).
- Insuloj de Brissago (Svislando).
Urboj
[redakti | redakti fonton]Ne estas grandaj urboj ĉe la bordoj de la lago, sed ja estas multaj urbetoj.
En la svisa parto, la plej granda urbo estas Locarno (ĉ. 16mil loĝantoj).
En Piemonto, Verbania (ĉ. 30mil loĝantoj) ekestis el la kunigo de du antaŭaj urbetoj, Intra kaj Pallanza. Notindaj estas ankaŭ Stresa (ĉ. 5mil loĝantoj), tre fama pro la eventoj aranĝataj tie, kaj Arona (ĉ. 14mil loĝantoj).
En Lombardio, la plej grava urbeto estas Luino (ĉ. 15mil loĝantoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Citaĵo
[redakti | redakti fonton]Onidire la poeto Stendhal diris: "Se vi havas koron kaj ĉemizon, vendu la ĉemizon kaj vizitu la ĉirkaŭaĵon de Majora Lago."[mankas fonto]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turismretejo pri Majora Lago Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Portalo pri Majora Lago
- Retejo pri Majora lago Arkivigite je 2011-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo en Majora Lago