Lipót Edelsheim-Gyulai (1826)
Lipót Edelsheim-Gyulai (1826) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1826 en Karlsruhe |
Morto | 27-an de marto 1893 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Friederike Kronau (en) |
Infano | Lipót Edelsheim-Gyulai (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto |
Barono Lipót Edelsheim-Gyulai [edelshejm-djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Edelsheim-Gyulai Lipót Vilmos, estis germana-hungara generalo, senatano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémethi kaj nádaskai [maroŝnEmeti nAdaŝkai]. Li estis adoptita filo de Ferenc Gyulay (ministro), tial li hungariĝis, li baroniĝis en 1882.
Lipót Edelsheim-Gyulai (1826)[1][2] naskiĝis la 10-an de majo 1826 en Karlsruhe, li mortis la 27-an de marto 1893 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lipót Edelsheim-Gyulai (1826) aĝis 16, kiam li aliĝis al la aŭstra armeo. En 1848 li batalis kontraŭ la hungara revolucio de 1848 kiel ĉefleŭtenanto ĉe Bábolna, Mór (urbo) kaj Szolnok, baldaŭ jam kiel kolonelo li batalis ĉe Magenta kaj Solferino, pli poste ĉe Königgrätz. En 1869 li estis nomumita ĉefinspektoro de husaroj, en 1874 komandanto de Hungarlando. Li estis membro de la hungara senato ekde 1885 kaj li partoprenis en la hungaraj politika kaj socia vivoj. Lia edzino naskis solan filon. Li ricevis armean premion en 1859 krome titolojn imperiestra kaj reĝa ĉambelano, ankaŭ vera interna sekreta konsilisto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52358 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=933114&date=2024-11-11 nemzeti névtér