Saltu al enhavo

Kuusamo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuusamo

Blazono de Kuusamo

Kuusamo sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Kuusamo
urbetokomunumourbo
www.kuusamo.fi
Provinco Norda Ostrobotnio
Fondita 1868
Areo 5 805 km²
Loĝantaro 15 019 (2023)
Finnlingvaj 98,9 %
Svedlingvaj 0,1 % (plus 1 % aliaj)
vdr
la luterana kirko
Sur finnlanda limo de ŝtatlima zona areo de Finnlando kaj Rusio tabulo, kiu finne, svede, angle, germane kaj ruse rakontas, ke oni ne rajtas senpermese iri al la areo.

Kuusamo estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 15 019 loĝantoj sur areo de 4 978,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Suomussalmi, Taivalkoski, Posio kaj Salla. Parto el Kuusamo estis cedita al Sovetunio en 1940 kaj 1944 (vidu ceditaj areoj). Kuusamo iĝis urbo en 2000. Oni konas Kuusamon speciale pri naturvidindaĵoj kaj la skicentro Ruka. Ekzistas en Kuusamo naturekskursa piedira vojeto Karhunkierros, "ringo de urso". Danny faris pri Kuusamo konatan kanton nome simple Kuusamo.

La teritorio havas komunan limon kun Suomussalmi, Taivalkoski, Posio kaj Salla. Tie estas lago Iijärvi.

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


tipa betula arbaro kun historiaj kabanoj
kaj ligna ventomuelejo en loka etnografia muzeo