Kovarce
Kovarce, hungare Kovarc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 km²
- Supermara alteco: 162 m
- koordinatoj: 48° 29′ 50″ N 18° 09′ 30″ O / 48.49722 °N, 18.15833 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 29′ 50″ N 18° 09′ 30″ O / 48.49722 °N, 18.15833 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1560
- Poŝtkodo: 956 15
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
[redakti | redakti fonton]Kovarce situas en valo sub monto 829 m-ojn alta, laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero) (kun ponto, laŭ flankovojoj. Topoľčany troviĝas 9 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1284. En la 14-a jarcento la komunumo ricevis la titolon kampurbo. Baldaŭe la loĝantoj famiĝis pri botistoj kaj potistoj. La turkoj en 1530, 1599 kaj en 1663 disrabis kaj bruldetruis la urbeton (dume en 1640 rabisto Adamko faris la samon), tial la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 vivis tie 824 homoj en 91 domoj, en 1828 811 homoj en 116 domoj. En 1864 sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en Kovarc 1182 homoj, (1061 slovakoj, 73 hungaroj, 37 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Kovarce 1548 homoj, (1426 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 3 hungaroj kajaliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma romkatolika preĝejo de 1755
- baroka kapelo el la 18-a jarcento
- kapelo de 1892
- baroka kastelo, en 1880 pligrandiĝis
- baroka kruco
- monumento pri Slovaka nacia ribelo