Číčov
Číčov | ||
hungare: Csicsó | ||
municipo | ||
Kastelo en Číčov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Číčov | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Komárno | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Rivero | Danubo | |
Situo | Číčov | |
- alteco | 110 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 46′ 11″ N 17° 46′ 04″ O / 47.76972 °N, 17.76778 °O (mapo) | |
Areo | 29,358825 km² (2 935,88 ha) | |
Loĝantaro | 1 301 (31.12.2010) | |
Denseco | 44,31 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1172 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 946 19 | |
Telefona antaŭkodo | +421-35 | |
Aŭtokodoj | KN | |
NUTS | 501093 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Číčov | ||
Retpaĝo: www.cicov.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Číčov (ĉIĉov) (hungare Csicsó (ĉiĉO)) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.
Situo
[redakti | redakti fonton]Číčov situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Veľký Meder 11, Komárno troviĝas 28 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis de 1172 en formo Chichou. La kampoj apartenis al abatejo Pannonhalma, baldaŭe al fortikaĵo de Komárom. ĝis 1592. La turkoj kelkfoje rabis en la vilaĝo. Ekde 1657 la kampoj apartenis al familio Zichy (ziĉi). Incendioj okazis en 1861 kaj 1863, inundo en 1899.
En 1910 loĝis tie 1356 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ĝuste tie la Danubo trarompis la digojn en 1965, sekve okazis inundo, la plej granda de la regiono. En 2001 loĝis tie 1397 da homoj (plejparte hungaroj). La loĝantaro okupiĝas pri agrokulturo, krome laboras en la proksima industria urbo Győr. Oni alvenis el la ĉefurbo kaj ili formis feriejon ĉe la riverobordo.
Vilaĝservo estas lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- klasikisma kalvinana preĝejo de 1788, turo aldoniĝis en 1796
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino konstruita de familio Zichy en 1660, trakonstruiĝis en la 18-a jarcento, en 1993 renoviĝis
- renesanca kastelo de Zichy de 1657, en la 18-a j.c. barokiĝis, en la 19-a jarcento novbarokiĝis
- parko de la kastelo
- klostro de 1889
- ligna skulptaĵo de tribestro Arpado de 2006
- memoroĉambro pri iama kantoro-instruisto Samuelo Gáspár de 2007
- iama Danubo-branĉo, nun protektata lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Csicsó naskiĝis hungara pedagogo Lajos Mészáros.