Kora Entento
Aspekto
Kora Entento | |
---|---|
traktato | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
La Kora Entento (france: Entente Cordiale) estas serio da interkonsentoj subskribitaj la 8-an de aprilo 1904 inter la registaroj de Francio kaj la Unuiĝinta Reĝlando. La interkonsento rilatis al diversaj disputoj inter la du potencoj rilate al ilia influo kaj rego en partoj de iliaj koloniaj imperioj inkluzive de Egiptio, Maroko, Madagaskaro, Kanado, Siamo kaj Afriko ĝenerale.
La interkonsento signalis la finon de jarcentoj de malamikeco inter la du nacioj.
Tiuj akordoj estis la bazo de la Triopa Entento kun la Rusa Imperio.