Saltu al enhavo

Karl August Varnhagen von Ense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl August Varnhagen von Ense
Persona informo
Karl August Varnhagen von Ense
Naskiĝo 21-an de februaro 1785 (1785-02-21)
en Duseldorfo
Morto 10-an de oktobro 1858 (1858-10-10) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Tubingeno - medicino (1808–)
Pépinière (en) Traduki
Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Rosa Maria Assing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rahel Varnhagen von Ense Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
militisto
taglibristo
poeto
kronikisto
historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl August VARNHAGEN VON ENSE (naskiĝinta la 21-an de februaro 1785 en Duseldorfo, mortinta la 10-an de oktobro 1858 en Berlino) estis germana verkisto.

Varnhagen frue venis Hamburgon studante medicinon, filozofion kaj malnovajn literaturojn. Li aŭskultis prelegojn de Schlegel kaj Fichte en Berlino, de F. A. Wolf, Schleiermacher kaj Steffens en Halle (Saale). Jam en 1803 li eldonis kune kun Adalbert von Chamisso Musenalmanach. En 1809 li iris disde Tübingen al la armeo de Aŭstrio kaj iĝis oficiro post la batalo de Aspern. Resaniĝante post vundiĝo de ĉe Wagram li akompanis la aŭstrian generalon Bentheim kiel adjutanto ĉe vojaĝoj, ekz. en 1810 al Parizo ĝis la kortegon de Napoleono Bonaparte. Kiam la aŭstroj en 1812 partoprenis la kampanjon en Rusujo li iris al Berlino kaj fariĝis en 1813 kapitano en la armeo rusa. Li iĝis adjutanto de Tettenborn kiun li akompanis ĝis Parizo.

Ankoraŭ dummilite Varnhagen eldonis »Geschichte der Hamburger Ereignisse« (Londono 1813) kaj »Geschichte der Kriegszüge des Generals v. Tettenborn« (Stuttgart 1815). Parize li vokiĝis fare de la prusoj al diplomatia servado; sekvis li en 1814 la ŝtatkancelieron Hardenberg al la Viena kongreso, en 1815 al Parizo. Poste li fariĝis ministro en Karlsruhe. Kontraŭvole abdikigite en somero 1819 li plejofte vivis en Berlino kun la titolo de sekreta legatarkonsilisto. Ofendite pro la retiriĝdevo li observis malamike la politikaĵojn, ekz. la internan evoluon de Prusujo.

Verkistece

[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ ia verkista agado ŝanĝis de romantikismaj poezi-provoj je biografioj kaj literaturkritikado. Prozo lia estis influata de la stilo de Goethe. Jen liaj ĉefaj verkoj: »Deutsche Erzählungen« (Stuttgart 1815); »Vermischte Gedichte« (Frankfurt 1816); »Geistliche Sprüche des Angelus Silesius« (Hamburg 1822); »Goethe in den Zeugnissen der Mitlebenden« (Berlin 1823); »Biographische Denkmale« (Berlin 1824–30); »Zur Geschichtschreibung und Literatur« (Hamburg 1833); »Leben des Generals v. Seidlitz« (Berlin 1834); »Leben des Generals v. Winterfeldt« (Berlin 1836); »Leben der Königin von Preußen Sophie Charlotte« (Berlin 1837); »Leben des Feldmarschalls Grafen von Schwerin« (Berlin 1841); »Leben des Feldmarschalls I. Keith« (Berlin 1844); »Hans von Held. Ein preußisches Charakterbild« (Leipzig 1845); »Denkwürdigkeiten und vermischte Schriften« (Leipzig 1843–46); »Karl Müllers Leben und kleine Schriften« (Berlin 1847); »Schlichter Vortrag an die Deutschen« (Berlin 1848); »Leben des Generals Bülow von Dennewitz« (Berlin 1853).

De liaj postlasitaĵoj eldonis Ludmilla Assing la jenon: »Briefe von Alexander v. Humboldt an V.« (Leipzig 1860); »Briefe an eine Freundin« (Hamburg 1860); »Tagebücher« (Hamburg kaj Zuriko 1861–70); »Briefwechsel zwischen V. und Ölsner« (Stuttgart 1865); »Briefe von Stägemann, Metternich, Heine und Bettina v. Arnim« (Leipzig 1865); »Briefe von Chamisso, Gneisenau, Haugwitz, W. v. Humboldt etc.« (Leipzig 1867)

Tre gravis por lia evoluo lia edzino kaj salonistino Rahel Antonie Friederike, kiu tenadis diversajn rondojn de intelektuloj, Berline, sed ankaŭ Parize, Frankfurte, Hamburge kaj Prage.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 1011-1012 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]