James Maynard
Aspekto
James Maynard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1987 (37-jaraĝa) en Chelmsford |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Oksfordo King Edward VI Grammar School, Chelmsford (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
James Maynard - prononco laŭ sistemo IFA [d͡ʒˈe͡ɪmz mˈe͡ɪnɑː͡ɹd], je plena nomo James Alexander Maynard, naskiĝis la 9-an de junio 1987 en Chelmsford, do nun 37-jaraĝa - estas brita matematikisto, universitata profesoro kaj scienca esploristo. Ekde 2017 li laboras kiel esplora universitata profesoro en la universitato de Oksfordo. Antaŭe li studis kaj post diplomiĝo esploris en la Johana Kolegio de la universitato. En 2022 li kadre de solenaĵo en Helsinko honoriĝis per la medalo Fields.