James Blunt
James Blunt | |
---|---|
James Blunt, 2007
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | James Hillier Blount |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1974 (50-jaraĝa) en Tidworth |
Edz(in)o | Alexandrina Wellesley |
Deveno | Tidworth, Wiltshire, England |
Ĝenroj | Popmuziko, rokmuziko, Folkmuziko |
Profesio | kantaŭtoro |
Instrumentoj | kantado, gitaro, piano |
Aktivaj jaroj | 2004–nuntempo |
Eldoninto | Warner/Atlantic/Custard |
Retejo | www.JamesBlunt.com |
Persona informo | |
Naskonomo | James Hillier Blount |
Aliaj nomoj | James Blunt |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Lernejo Harrow Elstree School (en) Reĝa Milita Lernejo Sandhurst Universitato de Bristol Wills Hall (en) |
Familio | |
Patro | Charles Blount (en) |
Patrino | Jane Ann Farran Amos (en) |
Edz(in)o | Alexandrina Wellesley (en) (2014–) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro pianisto gitaristo kantisto kantoverkisto komponisto voĉisto |
TTT | |
Retejo | https://www.jamesblunt.com/ |
James Blunt (naskiĝis kiel James Hillier Blount, la 22-an de februaro 1974 en Tidworth, Wiltshire, Anglio) estas brita kantaŭtoro.
Venante el familio kun longa tradicio de militistoj, James kontraktis kun la armeo tuj post finado de la lernejo. Sponsorite de la armeo li studis aviadoteknologion kaj poste sociologion en la Universitato de Bristol kaj post la bakalaŭriĝo en 1996 rekompense devis servi en la Brita armeo. Li fariĝis subleŭtenanto poste kapitano en elita regimento Life Guards. En 1999 li servis kiel armita informoficiro de la NATO-trupoj en Kosovo, kie li laboris antaŭ la frontlinioj por gvidi la NATO-atakojn kontraŭ serbaj celoj. En Kosovo li verkis sian kanton No Bravery. Li forlasis la armeon en 2002 post 6-jara servo.
Kiel muzikisto li jam famiĝis en 2004 per sia unua albumo Back to Bedlam (Reen en la frenezulejon - Bedlam estas konata brita frenezulejo, la vorto fariĝis eponimo). En la kantoj de tiu albumo li traktas siajn travivaĵojn el la milito en Kosovo. La kanto "You're Beautiful" atingis rangon 2 en la tutmonda listo de plej sukcesaj kantoj.
Blunt gajnis du BRIT- kaj du Ivor-Novello-premiojn kaj estis nomumita por kvin Grammy-premioj en 2006. Lia kanto "1973" estis lia unua tutmonda Numero 1 en oktobro 2007.
Blunt engaĝiĝas por Medicinistoj sen limoj kaj krome por Help for Heroes, karitata organizaĵo por helpi vunditajn kaj psikotraŭmatigitajn soldatojn. Li vivas en Ibizo, Hispanio.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2004: Back to Bedlam
- 2007: All the Lost Souls
Muzik-videoj
[redakti | redakti fonton]- 2006: Chasing Time: The Bedlam Sessions
- Videoj ĉe YouTube
Premioj
[redakti | redakti fonton]- MTV Europe Music Awards, 2005 - Plej bona nova akto
- BRIT Awards, 2006 - Plej bona popakto, Plej bona vira kantisto
- NME Awards, 2006 - Plej malbona albumo
- Ivor Novello Awards, 2006 - Plej ofte prezentata verko, Internacia Furorkanto de la Jaro
- MTV Video Music Awards - Plej bona vira video, Plej bona kinematografio
Plia legado
[redakti | redakti fonton]- TV intervjuo ĉe The Hour on CBC angle
- James Blunt intervjuo kaj video ĉe and POP Arkivigite je 2008-11-22 per la retarkivo Wayback Machine angle
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- James Blunt ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- JamesBlunt.com Oficiala James Blunt paĝo angle
- James Blunt Online Encyclopedia Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine angle