Saltu al enhavo

Jamam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamam
police unit (en) Traduki
militista unuo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1973 vd
Lando(j) Israelo vd
Agareo

kontraŭterorismo
• publika sekureco
• ostaĝa krizo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La JAMAM ( hebree ימ״מ) estas milicia speciala unuo de la israela limpolico MAGAV kun fokuso sur kontraŭbatalado de terorismo. La nomo estas hebrea akronimo de la vortoj Speciala Polica Unuo (hebree יחידה משטרתית מיוחדת, Jechida Mishtartit Mejuchedet). Tiu ĉi estas la ĉefa kontraŭterorisma unuo de la Israela Polico.

La funkcia profilo de JAMAM ĉefe inkluzivas kontraŭterorismon kaj savadon de ostaĝoj [1].

Ĉiuj JAMAM-dungitoj estas kontraktaj soldatoj, la plimulto estas armeaj oficiroj. Ajna soldato de la armeo, polico kaj landlimaj trupoj malpli ol 25-jaraj, kiu deĵoris almenaŭ tri jarojn en batalunuoj kaj kompletigis la taĉmentan komandantan kurson, povas iĝi kandidato.

La ĉefaj armiloj de JAMAM estas mallongigita fusilo M16 kaj pistolo Glock. Dum atakoperacioj kiuj ne implikas la liberigon de ostaĝoj, Mini-Uzi estas uzita. Kaŝpafistoj uzas fusilojn Mauser 86SR, sed en la lastaj jaroj ili estis anstataŭigitaj per pli novaj modeloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • YAMAM (hebree) – oficiala retejo (israela Polico oficiala retejo) (2014 arkivo)