Infinitezima kalkulo
Infinitezima kalkulo estas branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kalkulon kaj la integralan kalkulon kunigitajn per la fundamenta teoremo de infinitezima kalkulo. La matematike rigoran formon de infinitezima kalkulo oni kutime nomas analitiko.
La infiniteziman kalkulon malkovris en la 17-a jarcento Newton kaj Leibniz, kiuj uzis infinitezimajn kvantojn por determini tangentojn de kurboj aŭ por faciligi kalkulon de longoj kaj areoj de la kurbaj figuroj.
En la diferenciala kalkulo, oni kalkulas la derivaĵojn de funkcioj, dum en la integrala kalkulo oni kalkulas la integralojn de funkcioj. La fundamenta teoremo de infinitezima kalkulo diras, ke la nedifinita integralo de funkcio ĉiam estas malderivaĵo de tiu funkcio, do ke funkcio f estas la derivaĵo de la nedifinita integralo de f.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bazaj kalkulaj ekvacioj kaj formuloj
- Kalkulo kun polinomoj
- Limeso
- Listo de kalkulaj temoj
- Multvariebla kalkulo
- Senfinecono
- Variada kalkulo
- Isaac Barrow
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.ericdigests.org/pre-9217/calculus.htm Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://ory.ph.biu.ac.il/~havlin/math_book.php3 Arkivigite je 2006-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://math.eitan.ac.il/infi1
- http://bpec.our168.com/wjf/index.php Arkivigite je 2006-01-03 per la retarkivo Wayback Machine