Saltu al enhavo

Gvama ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvama ralo
Gvama ralo (Hypotaenidia owstoni)
Gvama ralo (Hypotaenidia owstoni)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Hypotaenidia
Reichenbach, 1853
Specio: Gvama ralo (Hypotaenidia owstoni)
Rothschild, 1895
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gvama ralo (Hypotaenidia owstoni, nomita loke kaj en ĉamora lingvo ankaŭ koko) estas specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estas malgranda, surterema birdo endemia de Gvamo.[1][2] Ili estas unu el la malmultaj restantaj endemiaj birdospecioj de la insulo. La specio iĝis formortinta en naturo komence de la 1980-aj jaroj kiam biologoj kaptis la restantan naturan populacion por establi reproduktan programon. Ili ekde tiam estis sukcese enkondukitaj en la najbaraj insuloj Rota kaj Kokoso.[3] En 2019, ili iĝis la dua birdospecio reklasita fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo el Formortinta en Naturo al Draste endanĝerigita.[4][5]

Plumaro de plenkreskaj maskloj kaj inoj estas ĉefe bruna kun strieco nigrablanka sur sia malsupraj partoj. Iliaj kapoj estas brunaj kun griza strio super la okulo kaj mezlonga grizeca fortika beko. Ili havas fortajn krurojn kun longaj piedfingroj kiuj helpas ilin marŝi sur marĉa grundo.[6] Iliaj plej oftaj voĉoj estas mallongaj "kip" notoj, sed ankaŭ kriegoj dum la reprodukta sezono.[7]

La nombroj de la Gvamaj raloj draste malpliiĝis pro predado fare de invadaj brunaj arboserpentoj (Boiga irregularis).[3] La specio estas nun bredata kaptivece fare de la Division of Aquatic and Wildlife Resources en Gvamo, kaj en kelkaj kontinentaj usonaj bestoĝardenoj. Ekde 1995, pli ol 100 raloj estis enkondukitaj en la insulo Rota en Nord-Marianoj, kiel klopodo establi nature reproduktantan kolonion. En 2010, 16 birdoj estis liberigitaj en la insulo Kokoso, kaj 12 pliaj estis enkondukitaj en 2012.[4]

Taksonomio kaj etimologio

[redakti | redakti fonton]

La Gvama ralo estis por la unua fojo priskribita kiel Hypotaenidia owstoni en 1895 fare de Walter Rothschild. Rothschild asertis, ke la specia nomo owstoni estis "honore de Mr. Alan Owston, kolektisto de Jokohamo, kies homoj kolektis por mi en Marianoj."[8] La genra nomo, Hypotaenidia, devenas al la antikva greka hipo kun la signifo "sub" kaj tainia kun la signifo "strio" aŭ "bendo."[9][10] Tio referencas al la bendoplumoj vidataj en iliaj subaj partoj kaj flugiloj, tipe ĉe ralspecioj.[11]

Gvamraloj estas mezgrandaj ralospecio, ĉirkaŭ 28 cm longaj. Plenkreskuloj pezas ĉirkaŭ 200 ĝis 350 g.[6] Ili havas longecan korpon, kun malgrandaj flugiloj kaj mezlongaj gamboj. Gvamraloj havas subdisvolviĝintajn flugilmuskolojn kaj estas konsiderataj neflugkapablaj, kvankam ili povas flugi ĉirkaŭ 1 ĝis 3 metroj en unu fojo. Iliaj fortaj krurmuskoloj tamen ebligas ilin rapidkuri anstataŭe.[12]

Plenkreskaj Gvamraloj estas monomorfaj, kun la signifo ke kaj maskloj kaj inoj havas la samajn plumaron kaj karakterojn. Ili estas ĉefe brunaj, kun griza beko kaj sablokoloraj gamboj. La kapo kaj dorso estas helbrunaj. Ili havas helgrizajn superokulajn strion kaj gorĝon, malhelgrizan bruston kun blanka strieco, kaj la gamboj kaj beko estas malhelbrunaj.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Historie, tiu ralo troviĝis nur en la insulo Gvamo. Nuntempe, la ralo estas trovebla en Gvamo, kvankam en kaptiveco, kaj estas naturaj populacioj enkondukitaj en Rota kaj Kokoso. Ekde 1985, la raloj vivis en Gvamo nur kaptive, en la Guam Department of Agriculture.[13]

Tiuj raloj estis iam distribuitaj amplekse tra plimulto de habitatoj en la insulo, kiel ĉe miksaj arbaroj, savanoj, herbejoj, filikarbustaroj kaj terkulturaj areoj. Individuoj observitaj de Guam Division of Aquatic and Wildlife Resources preferis bordajn habitatojn kiuj havigas bonan kovron.[14]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . How did the Guam Rail come back from extinction in the wild? (20a de Januaro 2020). Alirita 2a de Aprilo 2020 .
  2. Guam Rail - Guampedia (en-US) (2009-09-30). Alirita 2024-08-18 .
  3. 3,0 3,1 Conserving the Last of Guam's Avifauna: The Recovery of the Guam Rail (angle) (2020-01-13). Alirita 2024-08-17 .
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2019). “Hypotaenidia owstoni”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22692441A156506469. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22692441A156506469.en. Alirita 19a de Novembro 2021.. 
  5. 5,0 5,1 Sarah Lazarus (19a de Decembro 2019) For the second time in history, a bird has been brought back from extinction in the wild. Alirita 2019-12-22 .
  6. 6,0 6,1 Guam rail (ko'ko') (angle). Alirita 2024-08-17 .
  7. Guam Rail - eBird (angle). Alirita 2024-08-18 .
  8. (1895) “A New Species of Rail”, Novitates Zoologicae 2, p. 480. 
  9. Definition of HYPO (angle). Alirita 2024-08-19 .
  10. Brown, Roland W. (Roland Wilbur). (1954) Composition of scientific words; a manual of methods and a lexicon of materials for the practice of logotechnics., University of Connecticut Libraries, [Washington] 1954..
  11. Rail | Wetlands, Marshlands & Estuaries | Britannica (angle). Alirita 2024-09-07 .
  12. Guam Rail | San Diego Zoo Animals & Plants. Alirita 2024-08-18 .
  13. DAWR Kontra i Kulepbla | DOAG (en-US). Alirita 2024-08-19 .
  14. Guam rail (Gallirallus owstoni). U.S. Fish & Wildlife Service.