Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj
Aspekto
Por la kompleta listo de la eŭropaj balotaj distriktoj, vidi Balotdistriktoj por la Eŭropa Parlamento.
La balota leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003[1] kreis ok distriktojn en Francio, por la elekto de la francaj deputitoj en la eŭropa parlamento.
La 8 distriktoj estas la sekvantaj[2] :
- Nordokcidenta distrikto : regionoj Basse-Normandie, Haute-Normandie, Nord-Pas-de-Calais kaj Pikardio.
- Okcidenta distrikto : regionoj Bretonio, Luarlandoj kaj Poitou-Charentes.
- Orienta distrikto : regionoj Alzaco, Bourgogne, Champagne-Ardenne, Loreno kaj Franĉ-Konteo.
- Sudokcidenta distrikto : regionoj Akvitanio, Languedoc-Roussillon kaj Midi-Pyrénées.
- Sudorienta distrikto : regionoj Korsiko, Provence-Alpes-Côte d'Azur kaj Rhône-Alpes.
- Distrikto Centra Masivo-Centro : regionoj Aŭvernjo, Limousin kaj Centre.
- Francilia distrikto enhavas regionon Île-de-France kaj francojn instaliĝintajn ekster Francio.
- Transmara distrikto arigas la departementojn, teritoriojn kaj kolektivumojn de : Saint-Pierre-et-Miquelon, Gvadelupo (kaj Saint-Martin kaj Saint-Barthélemy starigitaj nun en kolektivumo), Martiniko, Gvajano, Reunio, Majoto, Nov-Kaledonio, franca Polinezio kaj Wallis-et-Futuna, dismetitaj ekde 2009 en tri apartigitaj sekcioj[3]
La sistemo de 8 distriktoj estis aboliciita ekde la balotoj de 2019 de balota leĝo aprobita en 2018, kiu redonis ununuran francan distrikton por la eŭropaj balotoj[4].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de regionaj konsilianoj kaj reprezentantoj en la eŭropa parlamento kaj pri helpo al la politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Aneksaĵo 2 de Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003, page 6492 kaj page 6493, limiganta la distriktojn.
- ↑ Laŭ la dispozicioj difinitaj per la leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 :
« La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo kandidato en tiu distrikto enhavas almenaŭ po unu kandidato por ĉiu sekcio. Dekreto disdonas la seĝojn de la transmara distrikto en la tri sekciojn.
La sekcioj estas limigitaj tiel :
- 1-a sekcio Atlantiko : Gvadelupo, Franca Gujano, Martiniko, Saint-Barthélemy, Saint-Martin, Sankta-Piero kaj Mikelono ;
- 2-a sekcio Hindia Oceano : Majoto, Reunio ;
- 3-a sekcio Pacifiko : Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno. »
- ↑ « LOI n° 2018-509 du 25 juin 2018 relative à l'élection des représentants au Parlement européen » arkivo, ĉe legifrance.gouv.fr, 26-a de junio 2018.
|