Flugilfabo
flugilfabo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Psophocarpus tetragonolobus (L.) DC. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La goafabo (Psophocarpus tetragonolobus), ankaŭ nomata flugilfabo, estas utilplanto en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) el la familio de la Fabacoj (Fabaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La goafabo estas tre disbranĉita, maldekstren volvanta, multjara, herba planto. Ĝi plej ofte estas kultivata kiel unujara planto. La radikoj formas tuberojn kiel rezervorganoj. La folioj estas triparte pinataj. La folietoj estas ovoformaj, 5 ĝis 14 cm longaj kaj 3 ĝis 9 cm larĝaj, pintaj, glatranda aŭ labaj.
Nur malofte la floroj staras unuope, ofte ili staras ĉe akseloj en 2 ĝis 10 cm longaj densaj grapolaj floraroj. La unusimetriaj floroj estas,kun longeco de 2 ĝis 5 cm, relative grandaj. La korolo estas flave roza aŭ violkolora. La „flago“ staras kaj estas 2,5 cm larĝa.
La guŝoj estas 10 ĝis 20 cm longaj kaj havas du ondajn flugilojn kun larĝeco de 5 mm. La guŝoj enhavas inter kvin kaj dudek, maksimume kvardek semojn. La rondaj-ovalaj semoj havas grandecon de 7 ĝis 8 mm. La hilumo estas hela ĝis kremkolora kun malhela rando.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]Naturaj disvastigaj regionoj ne estas konataj. Oni supozas la devenon en Azio, sur la Maskarenoj aŭ en Madagaskaro. Ĝi estas vaste kultivata.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La planto estas multflanke uzata. Kaj la junaj fruktoj, kaj la maturaj semoj kaj la subgrundaj tuberoj estas manĝeblaj. El la semoj oni produktas grasacidojn. 100 gramoj sekigitaj goafaboj enhavas 16 g'ojn da graso, el kiu 3,3 g estas satigitaj 5,8 g unufoje nesatigitaj kaj 3,7 g plurfoje nesatigitaj grasacidoj.[1] La oleo de la semoj estas uzata i. a. por fari sapon. La semoj havas grandan nutrovaloron, kompare al sojfabo.
100 g sekigitaj goafaboj enhavas averaĝe:[1] | |||||
kcal | kJ | proteino | karbonhidratoj | grasoj | fibroj |
400 | 1672 | 33 g | 31 g | 16 g | 5,5 g |
100 g de faboj enhavas jenajn mineralojn kaj vitaminojn: | |||||||||||||
natrio | kalio | kalcio | magnezio | fosforo | fero | zinko | β-karotino | vitamino E | vitamino B1 | vitamino B2 | vitamino B6 | folacido | Vitamino C |
50 mg | 1000 mg | 530 mg | 170 mg | 40 mg | 14,5 mg | 4,6 mg | 50 µg | 10,0 mg | 1,0 mg | 0,30 mg | 0,40 mg | 130 µg | 1 mg |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Shiu-ying Hu: Psophocarpus tetragonolobus. In: Food Plants of China, The Chinese University Press, 2005. ISBN 962-201-860-2. Seite 481.
- B. Mackinder, R. Pasquet, R. Polhill und B. Verdcourt: Psophocarpus tetragonolobus. In: Flora Zambesiaca, Band 3, Teil 5, 2001.
- H.M. Burkill: The useful plants of west tropical Africa, Band 3, 1985.
- Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Joachim Alkämper: Informationen zur Flügelbohne, Goabohne (Psophocarpus tetragonolobus).