La Eŭropa Libera Alianco, mallonge ELA (angleEuropean Free Alliance, eŭskeEuropako Aliantza Librea, franceAlliance libre européenne, friseJeropeeske Frije Alliânsje, germaneEuropäische Freie Allianz kaj kataluneAliança Lliure Europea, citante iujn el la nacilingvaj nomoj) estas eŭropa politika partio, kiu grupigas naciajn regionajn kaj aŭtonomajn partioj de la Eŭropa Unio. Nuntempe 34 eŭropaj regionaj partioj membras en la alianco. La membropartioj kandidatiĝas por la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Prezidantino de la ELA estas Eric Defoort[1] el Flandrio.
La ELA fondiĝis dum la jaro 1981 en Bruselo. Fondomembroj estis politikaj partioj, kies programo diferenciĝas de la programoj de la "grandaj partioj de la naciaj ŝtatoj", kaj kies celoj aparte estas ampleksa regionismo kaj administra malcentrigo.
Dum la jaro 1994 la ELA iĝis federacio de partioj laŭ la reguloj de la artikolo de la Traktato de Mastriĥto.
La 9-an de novembro2000 ELA publikigis programecan "Deklaron de Bruselo", en kiu la "senŝtataj nacioj de Eŭropo" klarigas la principojn de sia regionismo. Laŭ tiu deklaro ELA luktas por Eŭropa Unio de liberaj kaj inter si solidaraj popoloj, en kiu laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo la civitanoj reguligu siajn politikajn decidojn sur laŭeble baza nivelo, prefere en komunumo aŭ urbo, se necese en distrikto aŭ regiono, nur esceptokaze en ŝtato aŭ la tuta unio. La partio substrekas:
la aplikon de homaj kaj popolaj rajtoj,
protekton de la medio kaj socian evoluon laŭ ekologiaj kriterioj,
la kreon de justa socio kun politika solidareco, kiu subtenas progreson kaj egalajn ŝancojn,
novorientiĝon de la Eŭropa Unio, kiu laŭ la deklaro tro influiĝas de ekonomiaj konceptoj, de liberalismo, konkurenco kaj centrismo
senperforton dum la atingo de politikaj celoj,
la nepluaplikon de atomenergio kaj la subtenon de alternativaj energiofontoj,
la garantiitan partoprenon de regionoj kun konstituciaj kompetencoj en la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio, kiam la kunsidoj traktas temojn pri kiuj okupiĝas la regiono, cele al pli bona rekono de la historiaj nacioj kaj regionoj,
la neceson de rekta aliro de historiaj nacioj kaj regionoj al la Eŭropa Justica Kortumo,
demokratiajn reformojn de la eŭropaj institucioj kaj fortigo de la Komitato de regionoj kaj
la defendo kaj protekto de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj en la Eŭropa Unio.