Duarte Coelho de Albuquerque
Duarte Coelho de Albuquerque (1537-1579) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1537 en Olinda, Kapitanlando de Pernambuko, Brazilo | ||||
Morto | 1579 en Nord-Afriko | ||||
Ŝtataneco | Kolonia Brazilo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Duarte Coelho vd | ||||
Patrino | Beatriz de Albuquerque (en) vd | ||||
Gefratoj | Jorge de Albuquerque Coelho vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | colonial administrator (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Duarte Coelho de Albuquerque estis 2-a Guberniestro de la Kapitanlando de Pernambuko en Brazilo, post sia patro Duarte Coelho Pereira. Li estis plej maljuna filo de Dona Brites de Albuquerque, portugala nobelulino kaj edzino de la unua kapitanlando de Pernambuko.
Kun lia patro, li kaj lia frato, Jorge de Albuquerque Coelho, ili iris al Portugalio, por efektivigi siajn studojn, en 1554. Tamen, lia patro mortis baldaŭ post ilia alveno. En 1560, la du fratoj revenis al Brazilo, ordonitaj fare de la reĝina reganto de Portugalio, Dona Katarina, por "pacigi la indianojn kiuj atakis la kapitanlandon de Pernambuko".
Duarte de Albuquerque tiam transprenis la registaron de la kapitanlando kaj sukcesis, kun la helpo de ĝentilaj triboj, certigi ĝian supervivadon kaj progreson.
En 1576 li revenis al Portugalio kaj en 1578 li partoprenis en la malsukcesa ekspedicio entreprenita fare de reĝo Dom Sebastião kontraŭ la Maŭroj en Nordafriko. Post la malvenko en la Batalo de Alkazarkibir, en kiu malaperis la portugala reĝo, la du fratoj estis malliberigitaj de la maŭroj. Unu jaron poste ili estus savitaj. Sed Duarte, pro la vundoj ricevitaj, ne supervivus la longan vojaĝon reen al Lisbono.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nuna artikolo estis tradukita el la Portugala Vikipedio.