La distrikto Viersen situas en la okcidento de la germanafederacia landoNordrejn-Vestfalio, borde de la rivero Rejno kaj proksime al Nederlando, kun kiu ĝi dividas limon de 37 kilometroj. Administra sidejo de la distrikto estas la samnoma urbo Viersen. Ĝis la jaro 1975 la distrikto nomiĝis Krefeld-Kempen kaj havis sian administran sidejon en la urbo Kempen, kvin jarojn antaŭe, dum 1970, la distrikta teritorio administre komplete reorganiziĝis kaj la ĝis tiam eksterdistrikta urboViersen estis aligita al la distrikta teritorio. Geografie la distrikta teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
La distrikto konsistas el 9 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.