Distrikto Rhein-Berg
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Kolonjo |
regiona ligo: | Rejnlando |
administra urbo: | Bergisch Gladbach |
areo: | 438 km2 |
loĝantoj: | 286 213 (fine de decembro 2022) |
loĝantoj po km2: | 637 |
aŭtokodo: | GL |
komunumoj: | 8 |
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio | |
La distrikto Rhein-Berg (germane Rheinisch-Bergischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo. Administra centro estas la urbo Bergisch Gladbach.
La distrikto havas areon de 438 km2, kaj fine de junio 2006 ĝi havis 278.859 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto ampleksas la sudokcidentan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Bergisches Land - la eksa mezepoka Duklando Berg - plena je densaj arbaroj. Pli norde troviĝas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono, dum sudokcidente najbaras la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la Ruhr-regiono norde kaj la proksima ĉirkaŭaĵo de Kolonjo sudokcidente, ankaŭ iom influis la pli trankvilan distrikton Rhein-Berg, aparte ĝian centron Bergisch Gladbach, kiun multaj konsideras antaŭurbo de Kolonjo.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj ĉiuj havas urbajn rajtojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.
nomo | areo (km²) | nombro de loĝantoj |
---|---|---|
Bergisch Gladbach | 83,12 | 112 712 |
Burscheid | 27,38 | 18 968 |
Kürten | 67,50 | 20 128 |
Leichlingen (Rejnlando) | 37,33 | 28 048 |
Odenthal | 39,97 | 15 324 |
Overath | 68,80 | 27 405 |
Rösrath | 38,81 | 28 889 |
Wermelskirchen | 74,66 | 34 739 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Bensberg, nun parto de Bergisch Gladbach
|