Distrikto Putna (ĝis 1950)
Aspekto
Distrikto Putna estis distrikto de la Reĝlando de Rumanio de 1889 ĝis administra reformo en 1950. Ĝia ĉefurbo estis Focșani.
La distrikto havis jenajn limojn:
- Norde al distrikto Bacău
- oriente al distrikto Tecuci
- sude al distriktoj Râmnicu Sărat kaj Buzău
- okcidente al distrikto Trei Scaune (Tri Seĝoj)
En 1930 la distrikto havis 194.105 loĝantojn.
-
La blazono de distrikto Putna
-
La situo kaj teritorio de distrikto Putna en 1930