Diskuto:Nederlando
Malnova landtabelo
[redakti fonton]Vidu dekstre:
| |||
Reĝlando Nederlando | |||
Bazaj informoj | |||
---|---|---|---|
Oficialaj lingvoj | nederlanda, frisa | ||
Ĉefurbo | Amsterdamo | ||
Areo de ĉiuj ŝtatoj el tio akvo |
41.526 km² 131-a rango 18,41% | ||
Loĝantaro de ĉiuj ŝtatoj Loĝdenso en |
16,3 milionoj 59-a rango 481 /km² 2004 | ||
Monunuo | Euro | ||
Horzono | UTC +1 (somere +2) | ||
Retokodo | .nl | ||
Landokodo | NLD | ||
Telefona landonumero | 31 | ||
Politiko | |||
Politika sistemo | Parlamenta konstitucia monarkio | ||
Ŝtatestro | Reĝino Beatrix | ||
Ĉefministro | Jan Peter Balkenende | ||
Nacia tago | 30-a de aprilo (Reĝinotago) | ||
Bevrijdingsdag | 5-a de majo (Liberiga tago) | ||
Nacia himno | Wilhelmus | ||
Sendependeco - deklarita - agnoskita |
de Hispanio 26-a de julio 1581 1648 |
Landnomoj
[redakti fonton]Ni fakte ne bezonas por ĉiu lando indikon pri la landanoj tuj post la artikoltitolo. Ankaŭe ne ĉi tie.--Ziko 17:13, 26. Sep 2008 (UTC)
Anglismoj en la teksto
[redakti fonton]Kiun sencon ekzemple havus nomi la politikan partion Unio de Kristanoj "ChristianUnion", (mis)prononco [kristĉnJUnjn]? Pri ChristenUnie mi tute konsentus, kaj la esperanta nomo en esperanta teksto ankaŭ estas en ordo, sed angla traduko ĉi tie tute misas. Bedaŭrinde ankoraŭ estas multaj tiaj misoj, kvankam la artikolo klare indikas la lingvojn de Nederlando (nederlanda, frisa, malaltsaksa, limburga, ripuara ktp.). Bone, la angla havas formalan statuson en la karibiaj insuloj Saba kaj Sint Eustatius. Pri tiuj insuloj ankaŭ anglalingvaj referencoj estus en ordo do. Sed krome la angla nur estas fremda lingvo en la lando, neniu indiĝena, kaj la Unio de Kristanoj ne nomiĝas "ChristianUnion", kaj la Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande) certe ne estas eldonita de iu "Government of the Kingdom of the Netherlands" ktp ktp ... Se oni blinde tradukas el la anglalingva vikipedio, oni devas almenaŭ traduki. ThomasPusch (diskuto) 18:59, 17 dec. 2021 (UTC)
Landnomaj formoj
[redakti fonton]La teksto kreiĝis en 2004 en baza versio de Montanesko, kaj tiam, kaj baze ankoraŭ hodiaŭ la artikolo uzas la stilon de landonomoj kun finaĵo -io. Laŭ la landnoma kompromiso, sama stilo uziĝu en la tuta teksto. Tial mi ne vidas pravigon, ke iuj homoj poste ŝanĝis iujn landonomojn arbitre en la teksto al formo -ujo, sed lasis multajn aliajn landonomojn kun finaĵo -io. Se tiel fari, oni devus noti bonan argumenton tie ĉi, kaj mi nun ne povas imagi iun bonan argumenton. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 6 okt. 2023 (UTC)
- Ŝajnas, ke mi havas tian argumenton: ekzistas gravaj kialoj por eviti uzadon de "-io"-formoj kiel anstataŭaĵojn por la formoj kun oficiala sufikso -uj- (ne temas pri landnomoj, kiuj finiĝas je nesufikseca "-io", kiel "Malio" aŭ "Gambio"!). Multaj spertaj lingvanoj (miatakse, plimulto inter la akademianoj) konscie preferas la tradiciajn uj-formojn. Estas neprudente subpremi tian bone pripensitan uzadon simple pro tio, ke la ĝermon de artikolo siatempe kreis persono, kiu ne konscias pri tio ĉi. Se tio okazos, mi rifuzos kontribui al artikoloj, al kiu estos aplikita tia cenzurado.
- Mi, male, tute ne kontraŭos, se formiĝos konsento sisteme preferi la ujo-formojn: ilin ne povos malvalidigi personaj preferoj aŭ modo, ĉar ili estas fundamentaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 12:36, 6 okt. 2023 (UTC)