Uzanto-Diskuto:ThomasPusch
Arkive
[redakti fonton]- Uzo aŭ neuzo de la vorto "oblasto"
- Transskribo de nomoj ne-latin-literaj sen esperantigo al esperanta prononco
- Pludirektigoj de paĝoj pri "popolo" al "popola lingvo"
- Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887
- Historie: "Litovio" aŭ Litvo"
- Korekto de la ŝablono "Urbo de Germanio" (urbo de) kaj de ties uzo
- Kategorionomoj "geografiaĵo DE aŭ EN lando" (do ekz. "Lagoj de Svislando" aŭ "Lagoj en Svislando")
- Ŝablono:Informkesto administra unuo
- Centrigo de bildosubskriboj
- Diferenco inter "dum" kaj "en"
- Kategorio "sindromoj"
Pliaj, unuopaj temoj laŭ jaroj:
[redakti fonton]
- arkivo 2007 kun temoj
- Kategoriaj alidirektiloj
- Landaj ŝablonoj
- Ŝablono:KategorioGeografioLaŭLando
- Azova maro kaj Nigra maro
- Ĉu du apudaj adjektivoj en nomo?
- Mapo de Eŭropo
- Administranto
- Helpalvoko por germana vikipedio
- Informkesto por artikoloj
- arkivo 2008 kun temoj
- Ŝablono:KategorioMontaroEnLando
- forviŝo de malplena kategorio
- "Ŝablono:Ligo el bildo"
- Naskiĝjaro kaj aĝo
- flagoj svg
- Binet
- Valdorfa pedagogio
- ebla nova portalo (pri psikologio)
- Ŝablono:Plurtone
- Vlaggen
- Informoj sur bildaj paĝoj
- diskutejo...
- Nekonscia tajpado
- Wikipedija:Hornjoserbšćina
- Plibeligo de informkestoj
- Skandinavistiko kaj Nederlandistiko
- Granda Nordia Milito
- Situo sur mapo Moldavio
- Les Halles (Parizo)
- Marko sur bildo
- Neris
- Ĉu vi ne volas/pretas kandidati kiel administranto?
- Pariza Regiono
- arkivo 2009 kun temoj
- Resonkorpo
- Zoo de Londono
- Valo Owens
- Helpo bezonata
- Kato sur varmega ladotegmento
- Korono
- Okulvitra strigo
- Metropoliteno
- Kolonaj ordoj
- Homaj respondecoj
- Ĉapulteko
- Bertha Benz Memorial Route
- Vikifontaro
- arkivo 2010 kun temoj
- Timo Boll
- Dosiero:Navaro-dum-1037.png
- Avatar: The Last Airbender
- Na'via lingvo
- Kriaj koloroj
- Laura Chinchilla
- Ĝermoj
- olimpika tabelo
- Ĉu vi ne volas fariĝi administranto?
- Administraj rajtoj
- Tarator
- Bonan resaniĝon!
- Peto
- Kotdivuara Esperanto-Asocio
- Vulkanologio
- Informkesto pro blazonoj?
- Helpopeto
- Translation request
- Navigilo2
- Forigitaj kategorioj
- Saluton, sorry to bother you
- Heiner Keupp
- Ĝemelaj urboj
- Futbala mondĉampionado
- Internacia Junulara Kongreso
- Aldono de kodo
- Puĉo
- Provlegado
- Uzantobloko kaj lingva demando
- Ŝablono:Informkesto televida kanalo
- Monunuoj
- Defio
- "Rekuperi"
- "Por deletigi?"
- Alinomado de artikoloj pri gubernioj de Japanio
- "Anekti"
- arkivo 2011 kun temoj
- Stivardoj
- mw:Template:Languages
- SVG-Flagoj
- Leysin
- Ŭ kaj v
- Rufa kaj Ruĝa haro
- 2011 Board Elections
- artikolo "Tutmondiĝo"
- VIAF 47453644
- Nurembergo, la 10-an de septembro 2011
- Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj
- Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko
- Distrikta reformo en Meklenburgio-Antaŭpomerio
- Tonalta lingvo
- Helle Thorning-Schmidt
- Oŭrenso
- Ŝablono:Informkesto sciencisto
- Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj
- Grandurbo
- arkivo 2012 kun temoj
- Kuujjuaq (Kebekio)
- Schwarzbach (Majno)
- Litovaj personaj nomoj
- Robert
- Esperanto-Asocio de Rumanio
- Cite web
- Ŝablono:Informkesto kanada provinco-teritorio
- Kanada konfederacio
- Kiel alinomigi ĝin?
- Listo de Meksikaj ŝtatoj
- Ŝablono:Flageto
- Ŝablono:Priskribo
- Gemeinsame Normdatei (GND)
- Berlin-Lichtenberg kaj rilataj artikoloj
- Ekzekut(iv)o?
- Forigita dosiero
- Usona problemo
- Sebastian Giovinco
- Forbaro
- Malgranda problemo
- Provincnomoj
- Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion
- refaktorigita
- Forbaro
- Afiksoj en Esperanto
- Signifoplena kaj ne ekspresiva
- Cleopatra Stratan
- Article translation/collaboration request
- Pavel Stratan
- en la aŭ dum?
- Ŝablono "el"
- Ŝablono:El
- Subpaĝoj
- Foto
- Birdoj
- Tradukpeto
- Hans Georg Link
- Sinagogo
- Ŝablono:Informkesto germania komunumo
- A380
- Bildoj pri Tibor
- Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio
- "Vadmaro (ĝenerale)" estis alidirektita al "Flusejo"
- arkivo 2013 kun temoj
- Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo
- Top Gear
- Flago de Ĝibutio
- Ruĝaj ligiloj
- Mondoñedo
- Esperanto-movado en Vigo
- Inkludigado de balotpaĝo pri elstarigo
- Citŝablonoj
- Misfunkcio
- Parametroj en citŝablonoj
- Diskuto:Alpakao
- Diskuto pri neliberaj dosieroj
- licenco pri foto
- Hungaroj
- Kukuhorloĝo
- Artikolo Sudorienta Kvartalo de Essen
- Ŝablono:Informkesto nuklea centralo
- Trepanado
- Artikolotitoloj pri provincoj de Italio
- Pri diskuto:Titoloj de artikoloj
- Ŝablono:Informkesto lingva familio
- Scorpions
- 2012-W37
- Forigitaj bildoj
- Star Trek oficistoj
- Justa uzo
- Aleksandro Galkin
- Gaviedoj
- Skalo de Mercalli
- Forigitaj dosieroj en Komunejo
- Alinomigado kaj forigado de alidirektiloj
- Uzanto:毛澤東的智障孫子毛新宇
- Ŝablono:Bildo de la Tago2/208
- Hispana literaturo de la Klerismo
- Germana Muzika Arkivo
- Plena informo pri justa uzo
- Unue belan kristnaskon
- diskuto pri pedofilio
- Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio
- arkivo 2014 kun temoj
- Kalumnio kontraŭ la administranto DidiWeidmann fare de uzanto Pangea – ĉu forbari?
- Paroleraro
- Nomoj de meksikaj komunumoj
- Pangea plu misatentas la admonojn kaj atakas
- Landnoma interkonsento ĉe la Aŭstruja Popola Partio
- Ŝablono:Distrikto Cuxhaven
- Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?
- Realŝuto de viaj bildoj al Komunejo
- Averto
- Georg Sauerwein
- Amasa alinomigado
- Re:Rebonvenon
- Ĉefkatedralo
- Ektopia gravedeco
- Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio
- San Pedro
- Svisa instituto de esplorado pri eksterlando
- Neliberaj dosieroj
- Jenő Kuncz
- Santo Domingo Petapa
- Absurda batalo kun KuboF
- Ŝablono:El
- Amt Schenkenländchen
- Ŝablono:Citaĵo el la reto
- Por ADLS
- Dankon pro la novaj kategorioj pri sportoj
- Kirko
- Katedralo de Brno
- Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj
- Kontakto
- Tekstaj librokovriloj
- po
- Eraro/ĝisdatigo Amri Wandel
- Pri resumo
- Weyhusen
- Tahirih
- Kemia ŝablono
- Liv and Maddie
- Kirko
- Big Hero 6 (film)
- Preĝejo Sankta Marteno (Laives)
- arkivo 2015 kun temoj
- Paulo Casaca
- Tradukpeto por meta-vikio
- Subpaĝo de uzanto
- Eraro "zoologia ĝardeno">"bestoscienco"
- Tonlingvo
- Malŝalto de la x-sistemo
- Graflando/duklando
- Frank Christoph Schnitzler
- Vestfalia Paco
- Termina problemo
- Deletion request
- Jonas Marx
- Lingvoj de okcidenta Afriko
- Kotafonua lingvo
- Nudbrankuloj
- Du kategorioj pri unu tempo / redirektiloj al kategorioj
- Ŝablono {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Baden-Virtembergo|081260020}}}}
- Fotoj pri teatraĵoj de Anton Ĉeĥov kaj Pavel Ŝumilov
- Artikolo de la semajno
- {{Lang-en}} en Encyclopedia of Judaism
- Ĉu kunigi?
- Mario Puzo
- Fermo de proponoj por elstaraj artikoloj
- Helpaj ŝablonoj
- Investitura kontroverso
- Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj ...
- Chantal Gacond
- Reinfeld en Latvio
- Francaj arondismentoj kaj kantonoj
- Turingio
- Ans (Belgio)
- Artikoloj pri la provincoj de Belgio kaj pri ties municipoj
- Henegovio
- arkivo 2016
- arkivo 2017
- arkivo 2018
- arkivo 2019
- arkivo 2020
- arkivo 2021
- arkivo 2022
- arkivo 2023
- arkivo 2024
(stacidomo)
[redakti fonton]Saluton! Mi malfaris viajn alinomadojn koncerne stacidomojn Mariupol-Sortuvalnij (stacidomo) kaj Mariupol-Port (stacidomo) - la apartigilo "(stacidomo)" estas necesa por aperigi ilin en Listo de fervojaj stacioj en Ukrainio kaj pli ĝenerale povas utili en aliaj okazoj (ekz. Mariupol-Port, t.e. ĉiufoje kiam uzatas ŝablono {{Stacidomo}}). Dominik (diskuto) 03:59, 6 jan. 2025 (UTC)
- @Dominik: Bone! Mi ĝenerale agas laŭ la principo ke titoloj estu "ne pli komplike ol necese": se estas artikolo pri kvartaleto "Mariupol-Sortuvalnij" aŭ "Mariupol-Port" (ĉe ni ne estas) kaj aldona teksto pri la stacidomo tie, tiam la aldonaĵo (stacidomo) necesas, alikaze ne. Sed kompreneble mi ne tiom orientiĝas pri la funkcio de la ŝablono {{Stacidomo}}. Do se ŝablono estas tiom trikita ke ĝi bezonas la aldonaĵon, tiam tio estas bona argumento ke ĝi jes estas necesa kaj ankaŭ laŭ la principo ke titoloj estu "ne pli komplike ol necese" ĝi estas pravigata. Ĉio en ordo, dankon pro la atentigo. ThomasPusch (diskuto) 10:27, 6 jan. 2025 (UTC)
Modulo:Portalo
[redakti fonton]Saluton! Ŝajne vi forigis "Modulo:Portalo/bildoj/k" - nun ĉiuj artikoloj kun ŝablono {{Portalo Komputiko}} montras eraron: "Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.". Ĉu eblas ripari tion? Antaŭdankon. Dominik (diskuto) 07:43, 8 jan. 2025 (UTC)
- @Dominik: Mi fakte jam rimarkis ke io misas, kiam mi volis meti {{ĝermo|kino}} kaj estis sama fuŝo kiel ĉe vi, sed mi ne tuj konjektis kio povus esti la kaŭzo de la misfunkcio kaj simple metis iun alian taŭgan temvorton en la ĝerman ŝablonon. Mi tre miris kiel la forigo povis okazi, ankaŭ ne trovis iun noton en la protokolo de miaj kontribuoj (klare, forigo ne estas kontribuoj), sed fine mi trovis la protokolon de ĉiuj forigoj kaj tie vidis ke mi estis tre petita malplenigi ĉiun enhavon de "tujaj forigoj"), kaj tion faris la 31-an de decembro frumatene, principe zorge kontrolante ke ĉiu peto de tuja forigo estas fakte pravigita. Sed en la listo estis la forigendaj eroj
- □ 07:00, 31 dec. 2024 ThomasPusch forigis paĝon Ŝablono:Situo sur mapo Usono Bostono (enhavis: '{{Forigu tuj|Ĝ6|Eraro}}') (vidi/malforigi)
- □ 07:00, 31 dec. 2024 ThomasPusch forigis paĝon Modulo:Portalo/bildoj/k/dokumentado (enhavis: '{{forigu tuj|Modulo:Portalo/dokumentado Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Modulo:Portalo}}') (vidi/malforigi)
- Kaj ial kun la forigo de Modulo:Portalo/bildoj/k/dokumentado ankaŭ tute kontraŭvole forviŝiĝis la modulo Modulo:Portalo/bildoj/k mem. Estas bone kontroli ke la teknika eraro vere ne okazis du- aŭ plurfoje - sed bonŝance estis nur unika kazo. Malfari la forigon kompreneble estas neniu ajn problemo, se oni ekkonsciis kaj detektis la problemon. Tial koran dankon pro via atento kaj atentigo! ThomasPusch (diskuto) 11:25, 8 jan. 2025 (UTC)
- Dankon pro la rapida riparo. Nun {{Portalo Komputiko}} bone funkcias. Dominik (diskuto) 13:31, 8 jan. 2025 (UTC)
Kia kuracisto?
[redakti fonton]Saluton! Kiun nomon havas tiu kuracisto, kiu ne laboras en hospitalo, sed havas kuracejon kaj ne estas privata kuracisto? Se homo malsanas, kaj la afero ne estas urĝa aŭ ne estas akcidento, la homo iras al la kuracejo, kaze de febro vokas tiun kuraciston kaj akceptas lin en sia loĝejo. En Vp mi trovis nur unufoje "hejma kuracisto" sen ligilo. Nuna hungara esprimo estas háziorvos, sed mankas pri tio artikolo. Ĉu en aliaj lingvoj? --Crosstor (diskuto) 13:06, 9 jan. 2025 (UTC)
- @Crosstor: Goglo-tradukilo por traduko de la vorto háziorvos proponas la vorton "familia kuracisto", kiu aspektas tute taŭga propono. En Germanio kaj ŝajne en tuta okcidenta Eŭropo jes ekzistas la vorto "Hausarzt", laŭvorte "hejma kuracisto", fakte "kuracisto de ĝenerala medicino" aŭ "ĝenerala kuracisto" (d:Q6500773), sed apenaŭ plu ekzistas la servo ke kuracisto de ĝenerala medicino forlasus sian praktikejon kaj pene vizitus malsanan pacienton - eble ankoraŭ en tre malurbaj regionoj kaj se la kuracisto dum jardekoj konis la pacienton. Normalkaze ekzistas servo de emerĝencaj kuracistoj, la deĵoro alternas ĉiutage kaj estas tre malŝatata de la kuracistoj premataj al ĝi, de tuta regiono kiuj akompanate de ŝoforo vizitas dube krizajn pacientojn kiuj ŝajne ne tiom krize malsanas ke oni tuj transportus ilin al hospitalo, kaj tiam decidas kion fari. Do povas esti ke en vikipedio tute ne ekzistas la koncepto de "hejme vizitanta familia kuracisto", ĉar la servo tiom rariĝis (kvankam historie la servo pli oftis kaj jes bonus havi tekston pri la historia servo). La vorto "familia kuracisto"/"hejma kuracisto" (do kuracisto por ĉiuj anoj de la familio, sen specialiĝo) povas facile kompreniĝi sinonimo al "ĝenerala kuracisto", sed la vikidatuma koncepto d:Q6500773 sendube celas kuraciston ne en hospitalo, kiu unuavice laboras en sia praktikejo - kien ja per ambulanco ankaŭ eblas transporti nemoveblajn maljunulojn... ThomasPusch (diskuto) 13:20, 9 jan. 2025 (UTC)
Pliaj finnaj temoj
[redakti fonton]ATENTU: Mi ĝis almenaŭ fino de februaro ne havos tempon por pliaj finnaj temoj, tiel mi grupigis lastajn notojn en keston kaj petas ankaŭ eventualajn postajn notojn meti tien. Ekster la kesto mi senkomente forigos ilin. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 17 jan. 2025 (UTC)
Pliaj finnaj temoj
|
---|
Utö[redakti fonton]Utö ne apartenas al Alando. 193.210.201.239 04:00, 17 dec. 2024 (UTC)
El la artikolo svedlingvaj finnlandanoj: "Antaŭe el ili multaj apartenis al la reganta supra socia tavolo de Finnlando." Post tio estu teksto: Respondante la sveda estis tra multaj jardekoj la plej grava lingvo en la altkulturo kaj administro de Finnlando. Multaj finnlandaj areoj svediĝis lingve, ankaŭ iuj areoj, kiuj nun havas grandan finnparolantan plimulton – ankaŭ marborda reĝiono de Uusimaa svediĝis lingve kaj nur en la 20-a jarcento la areo lingve refinniĝis." Forbaro[redakti fonton]En Vikipedio, blokado NENIAM estas PUNO sed preventa rimedo. - sen subskribo, 28 dec. 2024
Plibonigita kalendro[redakti fonton]Cxu en la artikolo plibonigita kalendaro estus bone menciita, ke temas pri nun vere malmulte konata afero ecx en Finnlando, kie gxi en 1845 peris grandan, strangan escepton? Mi legis multajn finnajn tekstojn pri historio de kalendaroj, sed nur en unu scion pri la plibonigita kalendaro. 193.210.200.76 06:36, 31 dec. 2024 (UTC) Lestadianismo[redakti fonton]Via plej nova redakto en la artikolo lestadianismo estas erara. En la lestadianismo vere multaj fumas. 46.132.64.82 11:57, 31 dec. 2024 (UTC)
Hospitaloj en Finnlando[redakti fonton]Mi dankas vin pri tio, ke vi aldonis bildon al la artikolo sansistemo en Finnlando. Mi diskutis interrete kun finna eksa menshospitalflegantino. Sxi diris, ke se mi ne prenas mensan helpon, oni POVAS finfine movigi min al mensmalsanulejo. Mi demandis, cxu al Malsanulejo de Malnova Vaasa Malsanulejo de Niuvanniemi. Sxi diris, ke sxi konsilas min por ke min oni ne devas movigi al Malnova Vaasa aux Niuvanniemi. Mi demandis, cxu estas eventuale, ke min oni devas movigi al unu el tiuj du. Sxi diris, ke tio ESTAS eventuale, se mi ne prenas menshelpon kaj tio peras, ke la mensproblemo grandigos do, ke gxin oni ne plu povos flegi en normala mensmalsanulejo. Lau sxi, mi estas pri mia menssaneco forte malsana. Mi rakontis al sxi pri Niuvanniemi. Sxi diris, ke mi NE DEVAS rakonti al sxi pri Mensmalsanulejo de Niuvanniemi, cxar sxi estas eksa mensfleganto kaj tiu mensmalsanulejo, kie sxi laboris, faris multe kunlaboron kun Niuvanniemi kaj sxi ankau diskutis kun kuracistoj, flegantoj kaj pacientoj de Niuvanniemi. Sxi diris al mi, post ke mi diris, ke mi povus viziti Niuvanniemin (mi volus vidi terurajn krimulojn), ke mi ne povas fari do, cxar la pordoj tie estas sxlositaj. Mi diris, ke al Centralmalsanulejo de Meza Finnlando kaj al Malsanulejo de Hatanpää (cxefa malsanulejo de la Universitata malsanulejo de Tampere) oni povas iri libere, sed sxi klarigis, ke en tiuj malsanulejoj oni ne flegas kolerigajn perfortajn krimulojn - la pacientoj ne estas dangxeraj kiel pacientoj de Niuvanniemi. Laux sxi, estas tute malsama afero renkonti tia homo ol renkonti pri mense normala homo, kiu por ekzemple trafika akcidento aŭ kancero estas malsanuleje. Mi demandis, cxu en Niuvanniemi estas esceptaj tagoj tiaj, ke oni povas libere viziti. Sxi respondis, ke kompreneble ne estas tiaj tagoj - Niuvanniemi estas pintprezice zorgata malsanulejo, kie pordoj estas sxlositaj kaj la sxlosilojn havas nur la personalo. 46.132.72.213 22:13, 3 jan. 2025 (UTC)
Uuno Turhapuro[redakti fonton]Ĉu en la artikolo pri la fikcia rolo Uuno Turhapuro oni povus rakonti, ke Uuno Turhapuro naskiĝis en 1946 kaj kreskis en sudfinna kamparo? Plejon el sia prenskreskula vivo li loĝis en Helsinko. Lia nomo Uuno estas elektita, ĉar uuno estas ankaŭ finna parollingva vorto, kiu signifas stultulon. 46.132.76.230 22:15, 5 jan. 2025 (UTC)
Johannes[redakti fonton]Kial estas idiotisme diri Vihtori Torolainen? https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Johannes_Virolainen&diff=prev&oldid=8883156 En 2003 iu komencigis en la finna Vikipedio la artikolon Johannes Virolainen: "Johannes Virolainen (aux ludeme Vihannes Jorolainen [Legomo el Joro]) kreis la devigan svedan en finnlandaj lernejoj." Mia patro diris, ke ne estas bone komencigi artikolon pri grava mujltflanka politikisto kaj forta efikanto en multaj, multaj aferoj tiel je unu afero, kiun li faris (pli bone estus unue diri, ke li estis finna politikisto kaj en pli malfrua epoko de la artikoli mencii, ke unu el liaj multaj politikaj agoj estis krei la devigan bazlernejan svedan). Krome pacxjo diris, ke ne estas aferece tial tuj mencii kromnomon. Lau li, kiam li estis en popollernejo (kansakoulu, folkskola, https://eo.wiktionary.org/wiki/kansakoulu, https://eo.wiktionary.org/wiki/folkskola) la sxerco estis ordinara, kian oni uzis vere ofte, sed gxi ne estas bona en enciklopedia artikolo pri politikisto. 193.210.196.213 05:58, 10 jan. 2025 (UTC) Cxu mia patro pravis laux vi? 193.210.196.213 06:06, 10 jan. 2025 (UTC)https://eo.wiktionary.org/wiki/l%C3%A4roverk Via patro tre pravis, kompreneble. Vi ne sukcesos ne ĉiam reveni al viaj samaj malnovaj ideoj, ĉu? Tio obsedo je malmultaj ideoj estas ĝuste tio kio limigas vian vivon... ThomasPusch (diskuto) 09:09, 10 jan. 2025 (UTC) La komenco de la artikolo en 2003 inkludis krome aserton: "Ei itse osannut ruotsia" (ne mem sciia la svedan). Kompreneble tio ne povas pravi - Virolainen lernis en oppikoulu/läroverk (https://eo.wiktionary.org/wiki/oppikoulu, https://eo.wiktionary.org/wiki/l%C3%A4roverk) faris mezlernejfinan ekzamenon (https://eo.wiktionary.org/wiki/ylioppilaskirjoitukset, https://eo.wiktionary.org/wiki/studentexamen) kaj sxtudis en Universitato de Helsinko. Krome plu kiam li studis en Universitato de Helsinko, la pleja universitata instrulingvo en Finnlando estis plu la sveda, la Universitato de Helsinko estis lingve finnigita en 1937, do nur du jaroj pre la Vintra milito! Sed oni povas mencii lian kromnomon, kies celo ne normale estas moki. Lestadianismo[redakti fonton]Cxu en la artikolo lestadianismo kaj kontraŭkoncipo povus ekzisti ligilo al Universitata malsanulejo de Oulu? 46.132.92.125 16:42, 11 jan. 2025 (UTC)
Mi demandis mian konatulon, konservativa luterana pastro, ke en la 19-a jarcento okazis, ke pastro neis, kiam gepatroj petis lin bapti ilian infanon pagananomulo, kiel ekzemple Seppo aux Ilmari kaj cxu la pastroj nuntempe fari do. Li respondis, ke li komprenas, ke en tiu tempo pastro do neis, sed nuntempe estas alia situacio - ne nuntempe oni volas doni tian nomon de sia infano cxar difinas kiel dio tian paganreligian figuron kaj tial ne nuntempe oni devas malapogi tiajn nomojn. Mia patro diris, ke dum en la 19-a jarcento estis en Finnlando iuj lokoj, kiuj oni servis kiel dion tiajn figurojn. 2001:999:788:E48C:F282:DBF9:CED:A287
Kion mi Jaakko Leinonen faras tian, ke mi ne rajtus redakti? 193.210.161.94 22:31, 19 jan. 2025 (UTC) Tia situacio simple ne ekzistas ie ajn en la mondo: -Membroj de la granda lingva plimulto de la lando estas devigitaj instrui etan minoritatan lingvon en elementa lernejo dum multaj jaroj, kiu en la cetero de la mondo estas parolata nur en la najbara lando trans la golfeto. -por povi frekventi mezlernejon aŭ profesian lernejon, ekzemple, oni devas pli lerni tiun lingvon -por povi studi en universitato aŭ alia supera eduka institucio, oni ankoraŭ devas pli lerni tiun lingvon -scio de tiu lingvo estas postulata por sennombraj postenoj, el kiuj la plimulto ne postulas ĝin - ekzistas tuta partio en la lando, kies sola celo de ekzistado estas konservi kaj plifortigi tiun ĉi sistemon (la sistemo multe plifortiĝis eĉ post kiam la sveda fariĝis deviga ankaŭ en la elementa lernejo; ekde tiam, la devigo etendiĝis de la elementa). lernejo kaj supera mezlernejo al multaj aliaj instruejoj, kaj la devigo estis malmoligita en la universitato) - tiu lobia partio estas subtenata de nur ĉirkaŭ kvar procentoj de la loĝantaro, kaj tamen ĝi havas preskaŭ la tutan lingvan politikan potencon de la lando. -- aldonis sen subskribo je la dato 12:53, 23 jan. 2025 la IP-adreso 193.210.194.78 La informoj pri la plibonigita kalendaro venas de tiu libro: https://helda.helsinki.fi/server/api/core/bitstreams/7c1805a7-8bd7-4ea3-a502-5439ce4f785f/content Interesa informo en tiu libro estas ankaŭ, ke la sveda kaj finna kalendaroj havis vetermarkojn. Komence oni provis ekscii la estontan veteron el la steloj sammaniere kiel horoskopaj informoj, sed poste oni elpensis pli ruzan, pli facilan manieron. La fazoj de la luno ripetas proksimume la saman ĉiujn dek naŭ jarojn. Estis argumentite ke, simile, la vetero ripetiĝus proksimume la saman ĉiujn dek naŭ jarojn. Veterdatenoj komencis esti registritaj en almanakoj antaŭ 19 jaroj. De jaro al jaro kaj de jardeko al jardeko, la almanako ripetis la veteron de Upsalo kaj, poste en Finnlando, Turku kaj Helsinko antaŭ dek naŭ jaroj. En Finnlando, la praktiko finiĝis kun la 1886-datita almanako. La jaro 1867 estis terura jaro de malsato en Finnlando. Nur kelkaj el la plej pozitivaj veterdatenoj de 1867 estis kolektitaj por la almanako de 1886, kaj ni trafis la najlon sur la kapon, ke 1886 estis varma jaro en Finnlando. Greno estis bone akirita, tute male al antaŭ 19 jaroj. Sed la finnaj almanakoj post tiu jaro ne plu havas vetermarkojn presitajn sur ili. Kiam en la 1960-aj jaroj oni komencis plani unuigon de la popollernejo, la keskikoulu kaj la kansalaiskoulu estis klare, ke oni devis ekuzi absolutan devon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon, devon, kia ekzemple en Svedio jam estis. La ĉiuj lernejreformaj komitatoj rekomendis, ke aŭtomate deviga fremda lingvo en peruskoulu estu en la finnlingvaj lernejoj nur la angla kaj en la svedlingvaj lernejoj nur la finna kaj en la finnlingvaj estu libervola instruo de la sveda kaj en la svedlingvaj libervola instruo de la angla, sed cxar por komencigi lukion post la peruskoulu, oni devus scii la svedan, la plano havis tian problemon, ke la finnlingvaj lernejoj en peruskoulu jarojn pre la fino de tiu lernejo devus decidi, cxu ili provos iri al lukio. Kvankam la granda plejo el la spertuloj la devigan svedan en la finnlingvaj lernejoj peruskoulu, la parlamento printempe 1968 akceptis la leĝon pri la fundamentoj de la nova lerneja sistemo tiel, ke iĝis devo lerni en peruskoulu du fremdajn lingvojn, el kiuj unu devas esti la alia enlanda lingvo. En tio efikis krom la Sveda Popola Partio Johannes Virolainen, kiu forte kredis, ke la deviga sveda peras, ke Svedio helpas Finnlandon. Oni ekuzis la novan lernejan sistemon iom post iom en diversaj partoj de la lando en 1972–1977. aldonis sen subskribo je la dato 09:39, 30 jan. 2025 la IP-adreso 193.210.200.226
Hieraŭ[redakti fonton]Hieraŭ denove deklaris la Sveda Popola Partio de Finnlando novan postulon: la deviga sveda devas komenci jam pre la antauxlernejo (https://yle.fi/a/74-20141342). Oni menciu tion en la artikolo sveda lingvo en Finnlando. 193.210.192.77 10:17, 5 feb. 2025 (UTC)
Vi demandis, ĉu Johannes Virolainen havis nun unu antauxnomon. Supozeble. Otavan iso tietosanakirja ne mencias pri li aliajn antaŭnomojn ol Johannes. 193.210.192.77 13:19, 5 feb. 2025 (UTC)
Korhonen kaj Alivaltiosihteeri[redakti fonton]En la informo de la finna Vikipedio mi demandis: cxu la oficio subsxtatsekretario (finne alivaltiosihteeri) estas nomita laux la muzikgrupo Alivaltiosihteeri, cxu la muzika grupo estas nomita lau la oficio aux cxu la nomoj igxis aparte. Iu respondis: La oficio estis unue. Ekzemple Keijo Korhonen estis en la 1970-aj jaroj subsxtatsekretario, la muzika grupo estas fondita 1985. Do, versxajne la grupo elektis sian nomon laux la oficio. Subsxtatsekretario ankaux ne estas nur finnlanda oficio sed gxi ekzistas en multaj landoj. Cxu en la artikolo Keijo Korhonen oni povu rakonti, ke li estis subsxtatsekretario, finne alivaltiosihteeri jam pre la fondo de la samnoma muzika grupo? Laux mia patrino Satu Leinonen la ideo de la nomo de Alivaltiosihteeri estas kontrauxdiro inter la grupo kaj la oficio: subsxtatsekretario estas valora sxtata oficio, kie devonias esti afereca: oni devas fari sian oficiajn taksojn zorgeme fari siajn oficiajn taskojn, onia vizagxo devas esti normalesprime, oni devas paroli aferece ktp. - kiam tia tute klauxna grupo, kiu radie kaj iam ankaux televide parolas malkvalitajn sxercojn, strange ridetas en gazetaj bildoj, estas nomita laux la oficio subsxtatsekretario, tio peras kontrauxdiron, kiu faras la nomon amuza. 193.210.204.240 15:16, 13 feb. 2025 (UTC) En la artikolo Keijo Korhonen oni povus koncize resumi kiujn ŝtatajn postenojn le havis antaŭ ol iĝi ministro en 1976, sed nepre sen aludo aŭ ligilo al la malserioza grupo, kiu tute ne rilatas al la politika agado de Korhonen. Pli grava, aparte en internacia esperanta konteksto, laŭ mi estus lia opozicio al EU. Mi nun aldonetis 6 frazojn al lia artikolo kaj aludis al tiu opozicio. La malserioza grupo rajtas teni sian artikolon, kvankam ĝi estas klaŭna, sed ĝi ne ligiĝu el paĝoj kiuj nur hazarde havas iun komunan vorton. Imagu se iu nur enlande konata grupo elektus al sia la nomon "La finnoj". Tiam ankaŭ rajtus esti teksto pri ili, se ili faris iun eksterordinaran, ekzemple venkis en nacia kantokonkurso, sed oni neniel aldonus ligilojn al tiu paĝo el ĉiu paĝo en kiu iel temas pri finnino aŭ finno. ThomasPusch (diskuto) 17:05, 13 feb. 2025 (UTC) Kameruno[redakti fonton]Vi krikis min, Jaakko Leinonen-on, pri tio, ke mi skribas do unuflanke pri mia lando. Nun mi skribas pri Afriko. Cxu tio estas bone? Kimmo Kiljunen skribis, ke Kameruno estas escepta tiel, ke neniu lingvo estas tia, ke la plejo komprenus la lingvon. Mi skribis tion en la finnlingva Vikipedio en la artikolo Kameruno, sed cxar mi estas do multe vikie malamata, oni forigus la scion. 193.210.203.221 15:30, 15 feb. 2025 (UTC)
|
Specialaĵo:Kontribuoj/46.132.0.0/16 estas forbarenda por 6 monatoj. (firedakto) Taylor 49 (diskuto) 16:38, 11 jan. 2025 (UTC)
- @Taylor 49:
Farite por 1 jaro: pli malpli ĉiuj subkanaloj jam estis forbaritaj pli mallongan tempon ĝis 2022, tiam ĉio forbariĝis de somero 2023 ĝis somero 2024, ekde tiam denove liberis, kaj la misuzado daŭras. Tamen mi ne vidas firedakton en la noto citita de vi, sed en multaj aliaj lokoj jes, tial la propono tute sencas. ThomasPusch (diskuto) 13:12, 17 jan. 2025 (UTC)
- Estas farendaĵo ĉe MediaWiki-Diskuto:Common.css, kaj LTA Pakkoruotsi ĉesu ŝteli tempon de Thomas. Taylor 49 (diskuto) 10:19, 17 jan. 2025 (UTC)
- Nu ja, ke nesperta novulo ŝanĝas landonomon, ĉar li/ŝi vidis antaŭe alian landoformon, okazas pli ofte. Tio estas sama malobeo kontraŭ la regularo kiom ekzemple fari novan tekston de 2 frazoj, sen informkesto kaj sen ekstera ligilo, kaj ne signi la frazon kiel {{ĝermeto}} aŭ almenaŭ kiel {{ĝermo}}. Pli problemaj laŭ mi estis la stultaj redaktoj de la IP-adreso ĉi tie aŭ ĉi tie, malgrandaj sed ĝenaj, kvankam ankaŭ pri ili mi dirus ke la forta vorto "firedakto" estus tro drasta, sed estas "misaj redaktoj": ĉiukaze ili estis nervaj kaj provokaj agoj, kiujn ĉiam denove malfari ligas laborkapaciton. Ĉiukaze la uzanto per tiu IP-adresobloko povis multe malbonigi vikipediajn paĝojn inter aprilo 2019 kaj fino de aprilo 2022, antaŭ ol ĝi unuafoje forblokiĝis, kaj post la unua forbaro de nur unu monato la malhelpa redaktado gaje daŭriĝis. ThomasPusch (diskuto) 18:40, 18 jan. 2025 (UTC)
Thank you for being a medical contributors!
[redakti fonton]![]() |
The 2024 Cure Award |
In 2024 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!
Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2025, there are no associated costs. Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating. |
Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 06:22, 26 jan. 2025 (UTC)
Anfrage einer Filemoverin
[redakti fonton]Guten Morgen @ThomasPusch
Bitte entschuldige wenn ich dir einfach so auf die Diskussionsseite schreibe und da du auf deiner Userseite scheibst auch Deutsch sprichst, tu ich es gleich damit.
Ich habe bemerkt, dass du ein paar Beiträge von mir gesichtet hast und so habe ich bemerkt, dass du hier Admin bist. Nun denn, ich bin hier eigentlich nur tätig als Dateiverschieberin auf Commons und oft ersetze ich die neuen Dateinamen manuell. Manchmal ersetze ich auch ältere jpg/png/gif durch bessere svg Vektor-Grafiken. Tatsächlich verstehe ich kein Esperanto und nehme deswegen auch keine anderen Textverbesserungen vor, dies obliegt den Autoren der hiesigen Sprachversion. Ich tausche eigentlich nur Bilddateinamen aus, sprich gleiches mit gleichem. Hierzu eine Frage? Willst du mich nicht in die Benutzergruppe autoreview hochstufen? Somit könntet ihr künftig auf ein Sichten meiner Beiträge verzichten. Bitte schaue dir in diesem Zusammenhang mein Benutzerkonto an, ich denke dies sollte dir bestätigen, dass ich vertrauenswürdig genug bin. Selbstverständlich darf diese Anfrage auch abgelehnt werden und auch zuerst mit anderen Adminkollegen besprochen werden. Mit liebsten Grüssen aus der Schweiz; Ziv (diskuto) 08:33, 28 jan. 2025 (UTC)
- Nein, die Anfrage macht Sinn, für alle Beteiligten, und muss nicht extra mit anderen Adminkollegen abgesprochen werden. Es gibt im Interface hier gar keine explizite Option "autoreview", nur die Optionen "autochecked user" und "confirmed user", d.h. "Passiver Sichter" und "Bestätigter Benutzer". Vom Sinn her müsste die Funktion "autochecked user" / "Passiver Sichter" hier passen. Die habe ich dir gerade gegeben. Dein bisheriges Benutzerkonto zeigt tatsächlich hochgradig, dass du vertrauenswürdig bist. Ich verlasse mich darauf, dass du auch weiterhin keine anderen Textverbesserungen vornimmt, die du nur errätst - dafür reicht mir dein Ehrenwort. Und es ist eigentlich etwas traurig, dass Wikimedia Commons mehr und mehr straight auf us-amerikanisch umgestellt wird - ich habe prinzipiell keinerlei Problem damit, wenn Wappenbilder eines Landes (oder Kantons) auch einheitlich das Wort "Wappen" oder "blason" oder "stemma" oder "herbas" oder "gerb" oder so weiter enthalten, es muss nur einheitlich sein, aber auf litauisch oder italienisch oder finnisch oder deutsch macht eine Abkürzung C. O. A. überhaupt keinerlei Sinn. Aber mir ist klar, dass das nicht dein kultureller Kreuzzug ist - wenn ein Bild schon umbenannt ist, dann muss man es natürlich überall umbenennen... Also, weiterhin gutes Schaffen. Liebi Grüess in di Schwyz, Thomas 09:45, 28 jan. 2025 (UTC)
- Hallo Thomas, meinen besten Dank fürs Bestätigen.
- Zu den Wappenbildern gibt es wohl folgendes zu sagen: Gerade bei den Grafiken für den DACH-Raum herrscht da eine gewisse Unheinheitlichkeit in der Namensgebung. Es ist gerade der eine Ersteller dabei, der viele Wappenbilder gemacht hat, seine Werke auf DEU XXXX COA umzustellen. Selbiges ist aber auch bei den österreicher Wappen und den schweizer Wappen anzutreffen. Es ist also gut möglich dass in diesem Sinne noch mehr Änderungen passieren werden, da doch eine gewisse Harmonisierung sein sollte. Liebste Grüsse zurück, Ziv (diskuto) 10:58, 28 jan. 2025 (UTC)
- Klar ist eine Einheitlichkeit wichtig und praktisch, und klar wird es schwierig sein sich auf eine Norm zu einigen, die prinzipiell auch gut "DEU Name Wappen" heißen könnte, "LIT Name herbas" usw. Für Amerikaner würde es vermutlich in der Schweiz und in Belgien schon schwierig werden (wobei man die auch etwas herausfordern kann, ein Wort pro anderer Weltsprache zu lernen, kann jeder schaffen), aber ich denke auch die letzeburgisch- und deutschsprachigen Wikipedianer in Luxemburg könnten mit "LUX Name blason" mindestens genauso zurechtkommen wie mit einem "LUX Name CoA" oder "LUX Name COA", weil Englisch dort überhaupt keine Landessprache ist. Aber natürlich würde ich es einem Ersteller auch nicht verübeln, wenn er seine eigens gemachten vielen Wappenbilder auf us-amerkanisch umstellt; es sieht nur kulturell etwas unglücklich aus. Und klar ist sowieso, dass du daran keinen Anteil hast, sondern nur aufräumst. Danke nochmal dafür. ThomasPusch (diskuto) 12:09, 28 jan. 2025 (UTC)
Ŝablono {{/Arbo kun bildoj}}
[redakti fonton]Dankon ke vi forigis la ŝablonon {{/Arbo kun bildoj}}. Ĝi estis misa kreado dum mi celis {{Zamenhof/Arbo kun bildoj}} Agloforto (diskuto) 08:51, 29 jan. 2025 (UTC)
- @Agloforto: Nedankinde. Mi malofte kontrolas ne-plu-uzatajan ŝablonojn, hieraŭ estis escepta duonhoro. Se vi hazarde ankoraŭ trovas tian eksan ŝablonon de vi, kiun vi kaj neniu plu bezonas, vi scias ke vi povas helpi la malpezigon de vikipedio, aldonante ŝablonon {{forigu|ne plu bezonata. Dankon, la origina alŝutinto Agloforto (diskuto) dato}} al la eksa kreaĵo. Kompreneble, tio ne estas skoldo, kaj mi scias ke vi perfekte scias pri la ŝablono "forigu", sed simple vi konscias ke la malmultaj nunaj admin'oj simple ne trovas tiajn ne-plu-uzatajan ŝablonojn kaj tial ili ankoraŭ kuŝas polviĝante dum monatoj, jaroj kaj jardekoj. ThomasPusch (diskuto) 10:59, 29 jan. 2025 (UTC)
--Crosstor (diskuto) 12:54, 10 feb. 2025 (UTC)== Lajos Szakolczay == Eble mi ne rememoris pri ĉiuj viaj demandoj. Jen: Laŭ helpilo de biografioj skribas, ke ĉiuj frazoj estu en paseo (is). Nuntempon mi uzas nur en la enkonduka frazo, post morto en la artikolo ŝanĝiĝos nur la enkonduka frazo jam en paseo. Evidente se mi skribas pri mi: mi naskiĝis, mi lernis ktp, sed mi ankoraŭ vivas. Same Laura Faragó. Ankaŭ ŝi vivas, se vi scivolemas, klaku al Laura Faragó, tial ĝi bluas. Bedaŭrinde ne nur la miaj artikoloj, sed ankaŭ miaj fontoj estas mankhavaj, ofte mankas informoj pri tio, sed kion mi scias, tion mi skribas. La pseŭdonimoj estis kapricaj, komprenu tiel, ke dum sia vivo li havis tiujn nomojn. Ĉu? --Crosstor (diskuto) 13:32, 30 jan. 2025 (UTC)
@Crosstor: Ho, se la helpilo de biografioj skribas, ke ĉiuj frazoj estu en paseo, tiam tio estas drasta eraro: en paseo estu nur tio kio klare estas en finita pasinteco, tiu por romano, gazetartikolo kaj ĉiu alia teksto same validas kiel por biografio. Vi aludas pri la paĝo Vikipedio:Gvidilo por biografioj, ĉu? Mi neniam ĝis nun vidis aŭ eĉ tralegis ĝin. Sed se tie estas klara priskribo aŭ nur forta rekomendo ke "en biografioj ĉiuj frazoj estu en paseo", tiam tio estus ŝanĝenda, ĉar tiom simple ne estas. Mi nun legetis la tekston, sed ankoraŭ ne trovis la indikon al kiu vi referencas. Ĉu vi povas helpi kaj indiki ĝin al mi? ThomasPusch (diskuto) 13:46, 30 jan. 2025 (UTC)
- Antaŭ 15 jaroj mi legis ĝin, do mi jam ne povas reciti ĝin. Plej simple estus, se vi farus en la artikolo Lajos Szakolczay la necesajn riparojn, poste mi vidos la diferencojn. Tamen mi aldonas, ke tiu vivanta homo iom poste mortos, pli poste estas riparinda la mortotago kaj aliaj datenoj. Laŭ la nuna stato post morto de Szakolczay nur la enkonduka frazo estas riparinda. Crosstor (diskuto) 03:35, 31 jan. 2025 (UTC)
- @Crosstor: Mi tute konsentas, ke ĉiu vivanta homo
iomiam poste mortos. Sed tamen oni ne verku biografion en la stilo ke la homo jam delonge mortis dum tiu fakte ankoraŭ tute vivas, nur por ŝpari al ni vikipedian tekstoadapton poste! Fakte ĉe ĵusmortintaj homoj la vikipedia aldono de mortodato kaj en tiu redakto ankaŭ la postmorta ŝanĝo de -as-formoj al -is-formoj relative ofte bone funkcias laŭ mia impreso. Aliflanke mi ankaŭ foje renkontas paĝojn pri Esperanto-eventoj laŭ la stilo "la asocio planas tre grandan kongreson kiu okazos iam en 2011 kaj invitiĝos multaj kongresanoj". Tio kompreneble ankaŭ nur estas signo, ke oni plene forgesis la paĝon kaj nur tial neniu rimarkis ke jam antaŭ pli ol jardeko la jaro 2011 pasis. Tiaj paneoj bedaŭrindas, sed estas nur indiko ke ni havas pli da paĝoj ol da aktivaj kunlaborantoj... Sed estus bone ankoraŭ retrovi la misgvidan konsilon kiun vi vidis antaŭ 15 jaroj kaj tamen ĝustigi ĝin, por ke ĝi ne misgvidu novajn aktivulojn kiuj vidos ĝin nur nun aŭ dum la sekvaj monatoj kaj jaroj !!! ThomasPusch (diskuto) 11:17, 31 jan. 2025 (UTC)
- @Crosstor: Mi tute konsentas, ke ĉiu vivanta homo
- Do ĉe Lajos Szakolczay: ĉio pri kio ni ne havas informon ke la fakto ne plu ĝustas estas en -as-formo: Lia edzino "estas" Laura Faragó, ĉar ambaŭ ankoraŭ vivas kaj ni ne havas informon kun referenco ke ili divorcis. Kaj tiel plu... mi faros la adaptojn en tiu paĝo, kaj vi sendube jam tutklare komprenas la ideon. Mi petus vin nur plu reserĉi la malnovan konsilon de antaŭ 15 jaroj - ja povas ankaŭ esti ke iu jam delonge, eble antaŭ 14 jaroj, ĝustigis la indikon kaj tial ĝi ne plu videblas. Tio jam solvus la problemon. Sed tiel simple ne nepre estas - estus tamen bone rekontroli... ThomasPusch (diskuto) 11:23, 31 jan. 2025 (UTC)
- CETERE: Mi ĵus vidis ke ni ŝajne ne havas esperantan tekston pri la Hungara Arta Akademio, la Magyar Művészeti Akadémia d:Q1162109, sed serĉante mi ĵus tuj vidis tridek biografiajn paĝojn en kiuj menciiĝas la nomo (tie mi ĉesis nombri, estas ankoraŭ pliaj). Do krei tekston pri ĝi estos bona ŝanco tuj ligi 30, 40 aŭ pli da biografioj al ĝi kaj tuj ne havi orfan paĝon. Mi sincere rekomendus al vi kreadon de tiu paĝo - ĝi laŭ mi estos pli centra temo ol trovi unu plian artiston (..., vilaĝan kirkon aŭ lagon...), pri kiu neniu ĝis nun ekhavis ideon fari vikipedian paĝon - kvankam mi neniel volas moketi paĝojn pri lagoj pri kiuj neniu alia jam verkis tekston: al mi ankaŭ la teksto pri la banlago de Gyömrő aspektas tute simpatia! Sed tiu pri la arta akademio estus ankoraŭ pli bezonata... ThomasPusch (diskuto) 11:56, 31 jan. 2025 (UTC)
- Do ĉe Lajos Szakolczay: ĉio pri kio ni ne havas informon ke la fakto ne plu ĝustas estas en -as-formo: Lia edzino "estas" Laura Faragó, ĉar ambaŭ ankoraŭ vivas kaj ni ne havas informon kun referenco ke ili divorcis. Kaj tiel plu... mi faros la adaptojn en tiu paĝo, kaj vi sendube jam tutklare komprenas la ideon. Mi petus vin nur plu reserĉi la malnovan konsilon de antaŭ 15 jaroj - ja povas ankaŭ esti ke iu jam delonge, eble antaŭ 14 jaroj, ĝustigis la indikon kaj tial ĝi ne plu videblas. Tio jam solvus la problemon. Sed tiel simple ne nepre estas - estus tamen bone rekontroli... ThomasPusch (diskuto) 11:23, 31 jan. 2025 (UTC)
Ōamiŝirasato
[redakti fonton]Vi lastatempe movis paĝon al Ōamiŝirasato. Mi kontraŭas tiun miksaĵon de esperantigo kaj transskribo. Ĉu estas fontoj pri tiu "vorto"? Taylor 49 (diskuto) 19:46, 10 feb. 2025 (UTC)
- @Taylor 49: La latinliterigo tute ne estas esperanta vorto (ke ĝi finiĝas per sono "o" estas plena hazardo), sed estas 100-procenta transskribo de la japana vorto 大網白里 (aŭ kun aldono de fina 市=ŝi=urbo, 大網白里市, Ōamiŝirasato-ŝi, samkiel la anglalingva transliterigo Hepburn Ōami-Shirasato-shi estas anglalingva transskribo. Mi konsentas ke estas grave mencii ambaŭ transliterigojn, ankaŭ la fremdlingvan anglalingvan variaĵon kaj mencias ankaŭ la fremdlingvan transliterigo en la unua frazo, sed kiel titolo de esperantlingva teksto pri japana urbo laŭ mi usonangla transskribo estus tre stranga (samkiel franclingva, litova, estona aŭ esperanta transskribo en angla teksto pri Japanio, kvankam ĉi-tie eĉ ne aperas vere mal-esperantaj literoj Y W Q X sed ankaŭ ankaŭ la literoparoj "sh" aŭ "ch" en Esperanto sonas alie ol en la angla). Kial la angla lingvo rilatas al esperantlingva teksto pri japana urbo? Tiam eĉ titolo 大網白里市 pli logikus (tiel ni farus se estus mezgranda sveda urbo kiel Växjö, kiu tute ne bezonas latinliterigon - ni lasus la urbonomon senŝanĝe). Tamen en la esperanta vikipedio kaj ankaŭ ĝenerale en esperantaj tekstoj tekstaj titoloj kiel Växjö akceptiĝas senprobleme, sed titoloj 大網白里市 ne akceptiĝas. Kaj tio estas senca. Ne nur ke por averaĝa esperantisto (kiel mi kaj vi) latinliterigon multe pli facilas rekoni ol japanlingvan nomon en ĉinaj karaktroj, sed ankaŭ tute praktike mi aŭ vi povas nur bloke enkopii tian nomon en ĉinaj karaktroj, ne povus krei ĝin per mia latinlingva komputila klavaro. La germana aŭ sveda vikipedio ne havas skrupulojn uzi la anglalingvan transliterigon Hepburn, ĉar ni denaskaj ĝermanlingvanoj estas grandaj aliancanoj en la nordatlantika kultura unuo de la angla lingvo, sed Esperanto ne estas la germana aŭ sveda lingvoj.
- Mi ĵus ankoraŭ sukcesis savi mian antaŭan diskutpaĝan noton, sed krome jam ekde kvaronhoro havas grandajn komputilajn problemojn, ke mia komputila muso preskaŭ tute ne reagas - mi jam dufoje reŝaltis la komputilon, kaj neniu plibonigo. Tial mi nun malŝaltos la komputilon kaj lasos ĝin ripozi dum la nokto. Espereble morgaŭ, post freŝa reenŝalto, denove ĉio estos en ordo... aŭ mi devos aĉeti novan komputilan muson kaj esperi ke tio helpos... ThomasPusch (diskuto) 21:16, 10 feb. 2025 (UTC)