Davida neĝopasero
Davida neĝopasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Davida neĝopasero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Montifringilla davidiana (Verreaux, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Davida neĝopasero, konata ankaŭ kiel Malgranda neĝopasero (Montifringilla davidiana), estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Mongolio kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.
Ĝi estas iom simila al la Afgana neĝopasero. Ĝi havas tre brunan dorson striecan je nigro. La pugo kaj krono estas helbrunaj sen strieco. Kiel ĉe la Afgana neĝopasero, ankaŭ la masklo de tiu specio montras tre markatan nigran maskon kiu pluas suben al la gorĝo, dum la kolo estas pli hela. La subaj partoj estas blankecaj al sablokoloraj. Beko kaj kruroj estas nigrecaj. La flugiloj estas nigraj kun blanka horizontala strio videbla dumfluge.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Montifringilla davidiana[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|