Cotia (San-Paŭlio)
Cotia | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | Itapecerica da Serra | ||||
Fondita | 1856 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 06700 - 06729 | ||||
Telefonkodo | 011 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 273 640 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 845 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 36′ S, 46° 55′ U (mapo)-23.603888888889-46.918888888889Koordinatoj: 23° 36′ S, 46° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 853 m | ||||
Areo | 323,89 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cotia (São Paulo) [+] | |||||
Cotia [kotia] (oficiale portugale Município de Cotia) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Itapecerica da Serra. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 273 640 loĝantoj sur areo de 323,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 845 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 179 690. La teritorio havas komunan limon kun Carapicuíba, San-Paŭlo, São Lourenço da Serra, Embu, Vargem Grande Paulista kaj Osasco.
Ĝi estis konata kiel la "Urbo de Rozoj" kaj ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cotia situas inter montoj kaj valoj laŭ la samnoma rivero Cotia en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 34, Guarulhos 44, Campinas 81, Curitiba 308, Nova Iguaçu 369, Rio-de-Ĵanejro 386, Belo Horizonte 515, Goiânia 810, Porto Alegre 830, Campo Grande 867, Braziljo 877, Salvador de Bahio 1478, Maceió 1956, Teresina 2108, Recife 2155, Natalo (Brazilo) 2347, São Luís 2364, Belém 2471, Manaus 2680 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Cotia estis fondita en 1580. La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Cotia. Ĝi estis deklarita sendependa municipo la 2-an de aprilo 1856.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la industria sektoro la plej gravaj produktoj estas elektraj kaj agrikulturaj maŝinoj, kemiaĵoj, ceramikaĵoj, ludiloj, teksaĵoj, eksplodaĵoj, nutraĵoj. En la agrikulturo oni kultivas terpomojn, tomatojn, maizojn, fabojn, ajlojn kaj diversajn fruktojn. La kokina industrio estas bone evoluigita en la urbo. Nepre menciindas, ke multaj laboras en San-Paŭlo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Cotia situas en la subtropika klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Cotia kuras 3 gravaj vojoj, inter ili la plej grava kuras al San-Paŭlo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Koĉi, Japanio
- Castanhal, Brazilo
- Fresno, Usono
- Vuĥu, Ĉinio
- Kitami, Japanio
- Surabajo, Indonezio
- Kuching, Malajzio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]