Saltu al enhavo

Citilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj (« »); („ “); (“ ”) (" ")
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Citilo estas ajna el la interpunkciaj signoj, kiuj pare servas por ĉirkaŭmarki citaĵon, rektan parolon, titolon de verko, nomon de gazeto, firmao ktp. Oni ankaŭ uzas citiojn por marki vortojn uzatajn ironie aŭ eksternorme (vd «ironiaj citiloj»). Citiloj ankaŭ povas esti uzataj alternative al kursivo en bibliografiaj referencoj por citi la titolon de periodaĵo; ili ankaŭ estas uzataj la programlingvoj por limigi signoĉenojn.

Citiloj estas uzataj pare, simile al krampoj, kaj tial ĉiam aperas kiel malferma kaj ferma, respektive antaŭ kaj post la koncerna vorto aŭ frazo.

La formo de citiloj varias inter la lingvoj kaj landoj, kaj tial oni trovas diversformajn ciliojn en Esperanto.

La citiloj en la Fundamento[1]

[redakti | redakti fonton]

Zamenhofo ne opiniis la formon de citiloj grava trajto de la lingvo. En la «Antaŭparolo» de la Fundamento de Esperanto kaj en la Fundamenta Ekzercaro aperas 3 specoj de citilaj paroj, sen ia ajn sencodistingo:

„ “   —   (ĵargone nomata «99—66»)  —   26-foje;
« »   —   (duoblaj angulaj citiloj)   —   8-foje en FE, plus 12 aperoj en la Antaŭparolo, sume 20-foje;
“ ”   —   (ĵargone nomata «66—99»)  —   20-foje.

La arbitrecon kaj samsignifecon de la uzoj klare ilustras «La feino», fabelo dispartigita inter §§ 11, 13–15, 17, 19, 21 kaj 23: komence (ekde §15) la dialogajn dirojn markas “…”; sed en §21, «…».

(En la teksto de FE disponebla en la Akademia retejo aperas ĉiuj 3 citilaj specoj, sed ne ĉiam samkie en la papera eldono de la 1905ª jaro.)

Racia elekto de citiloj preferindaj en Esperanto devas atenti la eblon de vortofinaj apostrofoj. Komparu la prezentojn de frazo el la «Fundamenta Ekzercaro», §27:

  1. Anstataŭ «la» oni povas ankaŭ diri «lʼ»
  2. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „lʼ“
  3. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “lʼ”.

El ĉi tiuj prezentoj, (1) estas la plej bona kaj klara; tamen Zamenhofo ial uzis ĉi-okaze la formon (2), malpli klaran, sed ankoraŭ legeblan; la formo (3) estas simple mabona. Tamen pro la Usona influo ĝuste ĝin preferas PIV1970, «Esperanto», «La Ondo de Esperanto».

Iuj esperantistoj konfuzas la formon 99 66 kun 99 99, kiu lasta en la Fundamento ne aperas; tiu simpligita formo neniom pli bonas ol 66 99, ĉar la ferma citilo same kolizias kun la apostrofo: „l’”; tamen ĝuste tiajn citilojn uzas ekz‑e «Monato».

La angulaj citiloj « » havas firman tradicion en Esperanto. Ilin preferis la eldonejo Hachette, ĉe kiu aperis multaj libroj de la frua periodo; en la postmilita periodo, PV, PIV2002, la grava libroserio «Stafeto»; lastatempe du priaj artikoloj (de Edmund Grimley Evans[2] kaj de Sergio Pokrovskij[1]) ambaŭ rekomendas la angulajn citilojn kiel la plej konvenajn al la signaro de Esperanto.

Citaĵo en citaĵo

[redakti | redakti fonton]

Plureco de la citilaj specoj utilas okaze de citaĵoj enmetitaj en citaĵon. Tamen, allasinte plurajn citilajn formojn, Zamenhofo ne profitis la eblojn kiujn tio donas. Ekz‑e

„aldonu ankoraŭ la vortojn „kaj fingringo“, kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino.“ («La batalo de l' vivo», 1891)
«Kie», mi diras, «estas skribite «gimnazio»? (…)» («La gimnazio», 1909)

Ĉu Zamenhofo malvolis kompliki la lingvon? Nu, en la reeldono de «La batalo», serioze reviziita de la britaj editoroj, la citiloj estas diferencigitaj (kio estas bona), sed por la internaj citiloj estas uzataj la anglaj kurbaj citiloj unuoblaj 6-9 (kio estas ĝene konfuza):

“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” La batalo de l' vivo», 1910)

La du finaj citiloj aspektas malbele, kvazaŭ 3 apostrofoj; eĉ pli malbele aspektus du tujsekvaj dupecaj fermaj citiloj (““), tial en la eldono de 1891 unu citilo estis simple forigita:

„Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ («La batalo de l' vivo», 1891)

Simetrie, simila kolizio povas okazi pri la malfermaj citiloj:

“‘Multe pli granda’ estas relativa al ‘multe malpli granda,’ ĉu ne?”[3]

Al tio aldoniĝas la konfuzo de la angleca interna citilo kun apostrofo, ekz‑e

“Ĉu vi ne aŭdis min diri ‘Plum’’?” la Ŝafo kriis kolere[4]

(la apostrofo ‹’› kaj la ferma citilo ‹’› aspektas kiel la dupeca ferma citilo ‹”›).

Grabowski uzis en «Sinjoro Tadeo»[5] iom malpli konfuzajn citilojn 9—6:

„Nom’ ‚perfidul’‘ gluiĝis, kiel pesto vera, ║ Al mi. (…)“

Tio malkonfuzas apostrofojn disde la unupecaj citiloj, sed restas la kolizio ĉe la ekstremoj: „‚ ‘“. Tial oni ofte enŝovas disigajn spacetojn, ekz‑e “Diri ‘Plum’ ’ ”, sed tio ĝenas ĉe tajpado kaj aspektas malbele. Pli klara, moderna kaj oportuna solvo estas uzi malsamformajn citilojn: «ekstere kaj „interne“», kio solvas ambaŭ problemojn:

Voltero bone konis … «la novan aksiomon ke „ĉio estas bona“».[6]

Enmetitaj citaĵoj tre maloftas en beletro uzanta la franca-pola-rusa prezenton de dialogoj; ili pli oftas ĉe la prezendo ĝermana. Jen ekzemplo el la Kaloĉaja traduko de la Puŝkina «Husaro», aperinta en la Nica Literatura Revuo (2:2, septembro–oktobro 1956):

Citaĵo
 …

‘Husar’ sur forna stang’? Absurdo!
Ĉu tiel do vi min estimas?
Vi freneziĝis, mia turto!
La senhaŭtigon vi ne timas?
Ĉevalon!’ ‘Jen ĝi, idioto!’

(…) 

La kolizio ĉe ‘Husar’ estas tiom aĉa, ke en la posta redakcio aperinta en la Tutmonda sonoro (Vol. 2, p. 419–422) oni rezignis pri diferencigo inter la eksteraj kaj internaj citiloj, tiel ke la leganto devas kalkuli la ingadnivelon sur 4 paĝoj:

… „…” … „…” … „…” „…” „…” „Husar’ …” „Jen ĝi, idioto!” …

La racia, ergonomia maniero prezenti citaĵojn en citaĵo estas uzi klare kontrastajn kaj senambiguajn parojn da citiloj, la fundamentajn « » kaj „ “:

«… „…“ … „…“ … „…“ „…“ „…“ „Husar’ …“ „Jen ĝi, idioto!“ …»

Tio estas multe pli klara kaj facile legebla, ĉar

  1. ne necesas nombri ingadnivelon (la fino de ĉiu el la du niveloj estas aparte markata); kaj
  2. la apostrofo malsamas ol la ferma citilo.

La lingvistaj citiloj

[redakti | redakti fonton]

La lingvistoj ofte uzas la anglecajn apostrofajn citilojn por specialaj celoj (por apartigi esprimojn aŭ sencodifinojn ktp), ekz‑e[7]:

En la tibeta lingvo kang maj  (‘neĝ hom’) signifas: ‘homo de la neĝoj’ …

Tia ambigueco (kiel en la ĵus citita «hom’») malkonvenas al racia lingvo. Zamenhofo en tiaj okazoj uzadis ordinarajn citilojn — kiel en la citita ekzemplo pri „la“ / „l’“, aŭ kiel en FE §42:

La sufikso «um» ne havas difinitan signifon.

Se oni volas uzi citilojn malpli pezajn, oni povas uzi la angulajn citilojn unupecajn aŭ la malpli konfuzajn citilojn 96:

Anstataŭ ‘la’ oni povas ankaŭ diri ‘l’’ — konfuze;
Anstataŭ ‚la‘ oni povas ankaŭ diri ‚l’‘ — iom pli bone;
Anstataŭ ‹la› oni povas ankaŭ diri ‹l’› — plej klare kaj elegante.

Kp tian uzon de la unupecaj angulaj citiloj en la franca Vikipedio sub «Apostrophe (typographie)».

Kun la 3 citilaj specoj konvenaj al Esperanto eblas aranĝi 3 citajn nivelojn sen konfuza gluiĝo de similformaj citiloj kajaŭ apostrofoj:

«Unue „due ‹trie›“».
Citaĵo en papiruso kun teksto de Ireneo (ĉ. 200 p.K.)

Unuopa angula citilo devenas el la malnovgreka tradicio, transprenita de la mezepokaj monaĥaj kopiistoj. Laŭ Izidoro de Sevilo[8],

¹³ > Dustreko.[noto 1] Niaj skribistoj uzas tion en la libroj de la ekleziaj viroj, por apartigi aŭ indiki atestojn el la Sankta Skribo.

Por emfazi speciale gravajn tekstopecojn oni duobligadis (kvazaŭ grasigadis) la signon: ».

Tia maniero citi reviviĝis en la 1990-aj jaroj en retpoŝto kaj retforumoj, kie tamen plurobla citilo > esprimas ne plian gravon, sed pli profundan nivelon de citaĵo. ekz‑e:

  --- Petro skribis:
  > --- Paŭlo skribis:

  >> Cetere, mi havas plenan tekston de la Unua Oficiala Aldono.
  >> Se vi deziras, mi povas sendi al vi ĝian skanaĵon.

  > Jes, mi petas. 

  Sendite. --Paŭlo

Do, la ideo de tiu signo estis almontri la citaĵon, kiel nun oni povas atentigi per la montrofingra vinjeto ☛. Tiun almontran ideon plu konservas la konkavaj citiloj[noto 2] germanaj: ›citaĵo‹. Ĉi tiu ekzemplo demonstras ankoraŭ du aliajn trajtojn, disvastiĝintajn en la 18-a jc: la citiloj iĝis paraj (komenca—fina) kaj enliniaj (antaŭe ili markis nur la komencon de citaĵo kaj situis marĝene).

Konveksaj rondaj citiloj enliniaj

En Francio kaj Anglio la konkavaj citiloj inversiĝis kaj iĝis konveksaj, simile al la krampoj. En Anglio la citiloj leviĝis super la minusklan zonon: “x”; en Germanio ili ĉirkaŭis la minusklan zonon de sube kaj de supre: „x“; en ambaŭ okazoj ili rondiĝis akceptante la koman formon, kutiman en manskribo. (Rondigitajn citilojn sporade uzadis ankaŭ la francoj, tamen ili plu lokis ilin ene de la minuskla zono.)

Kial la citiloj anglaj kaj germanaj iĝis eksterliniaj, leviĝis aŭ malleviĝis ekster la x‑altan zonon? Supozeble ĉar en la praa epoko de la plumba tipografio tio ebligis ŝpari la sortimenton da prestipoj. Komo (situanta sube de la linio) similas konkavan citilon malferman; renversinte koman prestipon oni ricevas konkavan citilon ferman, kies normale suba pozicio iĝas pozicio supra: ‚x‘. En la anglalingva tipografio (malsimile ol en la tipografio germana) abundas apostrofoj, tial por la anglaj surogatoj oni ekuzis la renversitan komon por la rolo de konveksa citilo malferma, kaj la ordinaran apostrofon por la konkava citilo ferma: ‘x’.

Apostrofo klare distingeblas disde la ironia citilo en franca teksto

La francoj preferis klaron ol ŝparon, kaj por la aparta citila funkcio ili kreis apartan paron da signoj, same angulaj kiel la praa citilo malnovgreka kaj klare distingeblaj disde la apostrofoj, komoj kaj aliaj kromsignoj (ekz‑e la grekaj alspiroj, kiel en Οὗτος ἔφη· «Ἁδρόν ἐστι»). Kiel indikite ĉi-supre, tia distingeblo utilas ankaŭ en Esperanto.

Ofte citaĵon akompanas referenco al piednoto aŭ finnoto en formo de supra numero, steleto(j) ktp; ĉe eksterlinia supra citilo tio aspektas malbele kaj konfuze, ekz‑e[9]:

Ĝi fine aperis en 1889 en nova traduko de “R.H. Geoghegan, Kolegio Balliol, Oksfordo,”² …

Kun la enliniaj angulaj citiloj tiaj referencoj aspektas same klare kiel ĉe la ordinaraj vortoj[10]:

… la kromnomo Cebaot, t.e. «de la armeoj»¹ …
Eksterliniaj citiloj makulas tipografian grizon (emfazite per flavo)

Simile pri aŭtorindiko:

ĉio dependas de “se” kaj “kiam”zPIV1970, p. 965
ĉio dependas de «se» kaj «kiam»zPIV2002, p. 1014

Komoformajn citilojn ofte sekvas komoj aŭ punktoj; tia amasiĝo aspektas malbele:

… revuoj „Literatura Foiro”, „Fonto”, „La Gazeto”[11].
… la vortoj “bovlo”, “brilanta”, “rubena”, “hela” kaj “vino” ripetiĝas ofte kaj intermite.[12]

Sekve de tioj la eksterliniaj citiloj rompas la koloran ritmon de la paĝo per blankaj makuloj, la paĝo perdas egalmezuran tipografian grizon, kion multaj presistoj opinias tipografia difekto.

Kp similan pecon kun la citiloj angulaj:

oni aŭdas, kiel li tamburas: «nominativo», «akuzativo», «adicitivo», «multoblativo»…[13].

En la 19ª jc estis tradicio enŝovi nerompeblan mallarĝan spaceton (U+202F) inter la citiloj kaj la citato; nun tiun tradicion retenas la tipografio franca, kaj ĉe tajpado la francoj enŝovas plenan spaceton. En aliaj lingvoj (kaj inter ili, en Esperanto) tiu tradicio plejparte estas forlasita — eventuale oni aldonas tre mallarĝan spaceton, sed neniam la plenan. En la tradicio anglalingva oni povas aldoni mallarĝan spaceton okaze de kunpuŝiĝo de apostrofo kun la 99-citilo, kiel en la titolo[14]:

“Amiko, grizas ĉiu teori’ ” – Pri la traduko de “Faŭsto” al Esperanto

Sed tio estas nesimetria (kompare kun la malferma citilo) kaj ankoraŭ pli difektas la tipografian grizon.

Estas vere, ke sen disŝovo la konveksaj angulaj citiloj iom peze gluiĝas al sia interno. Tiurilate la konkavaj citiloj aspektas pli elegante ankaŭ sen disŝovo, ekz‑e[15]:

… kia falo estas post »kri de l’ morto« la »son’ de l’ plor’« !

Tamen tiaj citiloj tre maloftas en Esperantujo (grava escepto estas la Enciklopedio de Esperanto).

Krom la rektaj citiloj ("citaĵo"), ĉiuj versioj havas malferman (aŭ komencan) signon kaj ferman (aŭ finan) signon: ‘citaĵo’ “citaĵo” „citaĵo” «citaĵo». Plejofte ili havas sian kavan flankon ĉe la citaĵo, simile al krampoj, sed en iuj landoj, ekzemple en Germanio inverse: »citaĵo«.

Kutime oni ne metas spaceton inter la citilon kaj la internan tekston. En altnivelaj tipografiaĵoj oni uzas et-spacetojn ne disigeblaj. Tiu sistemo validas en la francaj tipografiaj reguloj.

Pro praktikaj kialoj – facileco tajpi per ĉiaj klavaroj – la dustreka rekta citilo (") estas ofte uzata anstataŭ la speciala colsigno (″, unikoda signo U+2033) kiel simbolo de la mezurunuoj angula sekundo kaj colo.

Formoj laŭ lingvo

[redakti | redakti fonton]
Citiloj laŭ lingvoj
Lingvo Normo Alternativo Distanco
ĉefa kroma2 ĉefa kroma2
Afrikansa O O      
Albana «O» O O O  
Angla O1 O O O 1–2 pt
Araba «O» O O O  
Belorusa «O» O O 1 pt
Bulgara O O      
Ĉeĥa O O »O« O  
Ĉina O
(en Ĉeftera Ĉinio)
O6
(en Ĉeftera Ĉinio)
O
(en Tajvano kaj Honkongo)
O
(en Tajvano kaj Honkongo)
 
Dana »O« O O O  
Estona O O  
Finna[16] O O »O» O  
Franca3 « O » ‹ O ›1 “ O ” ‘ O ’ ¼ em
Germana3 O O »O« O  
Greka «O» O O O 1 pt
Hebrea O «O» O
Hispana «O» O O O 0–1 pt
Hungara O   »O«    
Irlanda O O     1–2 pt
Islanda O O      
Itala3 «O»   O O 1–2 pt
Japana O O      
Kroata »O« O      
Latva O O "O" "O"  
Litova O O "O" 'O'  
Nederlanda4 O O O O  
Norvega «O»   O    
Pola O «O» »O«5    
Portugala «O» O O O 0–1 pt
Portugala (Brazilo) O O  
Rumana O «O»  
Rusa «O» O O    
En Svisujo3 «O» O OO OO  
Serba O O »O« O  
Slovaka O O »O« O  
Slovena O O »O« O  
Soraba O O      
Sveda O O »O» O  
Turka O O «O» O 0–1 pt
Ukraina «O» O O 1 pt
  1. Izidoro skribis Diple, transskribon de la malnovreka διπλῆ, ‹duopo› — t.e. „du strekoj de la angulsigno“.
  2. Aperon de citila paro ni nomas konkava (resp. konveksa), se ambaŭ ĝiaj citiloj havas sian konkavan (resp. konveksan) flankon turnita eksteren. Do, la citiloj en «x», “x” estas konveksaj, dum tiuj en »x« kaj „x“ estas konkavaj. La samdirektaj citiloj svedaj: »x» aŭ nederlanda-polaj (9999: „x”) estas nek konveksaj, nek konkavaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Laŭ Sergio Pokrovskij: Pri apostrofoj kaj citiloj en Esperanto. (En «Lingva kritiko».)
  2. E. Grimley Evans: Niaj citiloj. La Brita Esperantisto, № 990, Printempo 2021.
  3. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko. Parto 4.
  4. Lewis Carroll tr. Donald Broadribb: Trans la Spegulo. Bookleaf Publishing, 1996, 2000. Ĉap. 5ª. p. 106.
  5. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 10:798­799.
  6. Sergio Pokrovskij: Postparolo al traduko de „Kandido“. En „Kandido, aŭ Optimismo“. Literatura suplemento al LOdE, 2022, p. 166.
  7. «Lingvo kaj vivo», 1989, p. 307.
  8. Etymologiae, Libro I, 21:13.
  9. Humphrey Tonkin: Hamleto en Esperanto. Konferenco «Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo», Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006.
  10. G. Waringhien: NI kaj ĜI. Serio Stafeto, № 30, 1972, p. 79.
  11. Vĕra Barandovská-Frank: Interlingvistiko. Poznań 2020. ISBN 978-83-65483-88-1. P. 151
  12. Charles Dickens, tr. William Auld: La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika. Sezonoj, 2012, ĉap. 7.
  13. Ŝalom Alejĥem, tr. Zamenhof’. La gimnazio. Esperantista Centra Librejo: Parizo, 1929. Paĝo 9.
  14. La titolo de la antaŭparolo de Sabine Fiedler al la Faŭsto-traduko de Karl Schulze. Eldonis Mondial, Novjorko, 2024, p. 38.
  15. L. Tárkony: De paĝo al paĝo. Literatura Mondo, Budapeŝto, 1932, p. 16.
  16. http://www.kielitoimistonohjepankki.fi/haku/lainausmerkit/ohje/55 Konsilaro de la Oficejo por la Finna lingvo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]