Saltu al enhavo

Cingiralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cingiralo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae

Sarotruredoj Sarothruridae

Genro: Mentokrekso Mentocrex
Peters, 1932
Specio: Cingiralo (Mentocrex beankaensis)
Goodman, Raherilalao & Block, 2011
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cingiralo (Mentocrex beankaensis) aŭ Cingia arbarralo estas specio de birdoj en la familio Sarothruridae. Ĝi estas endemia de arbaroj de Madagaskaro.

Ĝi estas endemia de areoj kun sekaj falfoliaj arbaroj kaj kalkoŝtona karsto en la malaltaj teroj de okcident-centra Madagaskaro. Ĝi estas pli granda ol la Kioloida mentokrekso, kaj ankaŭ diferenciĝas laŭ la koloro de la gorĝo, liphara strio kaj regiono ĉirkaŭ la okuloj.

Tiu specio estis iam metita en la genron Canirallus kun la Kioloida mentokrekso kaj la Okula kaniralo. Molekula genetika studo publikigita en 2019 trovis, ke la Kaniralo ne estas proksime rilata al la arbarraloj. Tiuj arbarraloj estis tial translokigitaj al revivigita genro Mentocrex.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2019) “Mitochondrial genomes from New Zealand's extinct adzebills (Aves: Aptornithidae: Aptornis) support a sister-taxon relationship with the Afro-Madagascan Sarothruridae”, Diversity 11 (24), p. 1–21. doi:10.3390/d11020024. 
  2. Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .