Blankulo

Blankulo estas termino kutime uzata por priskribi homon karakterizitan per hela haŭta koloro, kontraste al paralela koncepto nigrulo, kaj kutime - aparte fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj - sinonime al "ano de (postulata) kaŭkaza raso". La vorto ne signifas veran blankecon de la haŭto, sed nur nuancan plihelecon kaj kutime servu por priskribi difinitan kategorion de etnaj grupoj.
La plej kutima difino de "blankulo" estas "persono kun videbla grado de prapatroj el Eŭropo".[1] Tamen, la difino de "blankulo" malsamas laŭ geografia kaj historia kunteksto. Variaj sociaj konceptoj de "blankhaŭteco" havis implicojn pri nacia identeco, religio, populacia statistiko, diskriminacio, apartismo kaj rasaj kvotoj (por enmigro en ŝtaton, dungo aŭ alia privilegia rajto). La koncepto aplikiĝis kun variaj gradoj de formaleco kaj logikeco en sociaj sciencoj, politikaj sciencoj, genetiko, biologio, medicino, lingvoscienco, kulturo kaj juro.
Nuntempaj populacioj
Regionoj ekster Eŭropo kun signifaj populacioj de eŭropaj prapatroj: [2]
- Afriko
Sud-Afriko: 9,6 procentaĵoj de la loĝantaro
Namibio: 6 procentaĵoj de la loĝantaro, el kiuj plej multaj parolas la afrikansan, aldone al malplimulto parolanta la germanan
Reunio: proksimume 25 procentaĵoj de la loĝantaro
Zimbabvo
Bocvano
Kenjo: pli-malpli 0,2 procentaĵoj de la loĝantaro,
Alĝerio
Maŭricio
Ebura Bordo
Senegalo
Kanarioj
Sejŝeloj
Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha (Britio) inkluzive de Tristan da Cunha (Britio)
Svazilando: 3 procentaĵoj de la loĝantaro
- Azio
Siberio (rusoj, germanoj kaj ukrainoj)
Kazaĥio (rusoj, germanoj): 30 procentaĵoj de la loĝantaro
Uzbekio (rusoj kaj aliaj slavoj): 5,5 procentaĵoj de la loĝantaro
Kirgizio (rusoj kaj aliaj slavoj): 13,5 procentaĵoj de la loĝantaro
Turkmenio (rusoj kaj aliaj slavoj): 4 procentaĵoj de la loĝantaro
Taĝikio (rusoj kaj aliaj slavoj)
Honkongo
Kristnaskinsulo: pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
- Latinameriko
Argentino: 97 procentaĵoj de la loĝantaro
Bolivio: 15 procentaĵoj de la loĝantaro
Brazilo: 47,3 procentaĵoj de la loĝantaro
Ĉilio: laŭ variaj fontoj 70 ĝis 90 procentaĵoj de la loĝantaro
Kolombio: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
Kostariko
Kubo: 65 procentaĵoj de la loĝantaro
Dominika Respubliko: 16 procentaĵoj de la loĝantaro
Salvadoro: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
Meksiko: 9 ĝis 17 procentaĵoj de la loĝantaro
Nikaragvo: 17 procentaĵoj de la loĝantaro
Panamo: 10 procentaĵoj de la loĝantaro
Porto-Riko pli-malpli 80 procentaĵoj de la loĝantaro
Peruo 15 procentaĵoj de la loĝantaro
Paragvajo pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
Venezuelo: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
Urugvajo: 88 procentaĵoj de la loĝantaro
- Centra kaj Norda Ameriko
Bahamoj: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
Barbado: 4 procentaĵoj de la loĝantaro
Bermudo: 34,1 procentaĵoj de la loĝantaro
Kanado: 80 procentaĵoj de la loĝantaro
Insuloj Falklandoj: loĝantaro ekskluzive de britaj prapatroj
Franca Gujano: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
Gronlando: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
Martiniko: 5 procentaĵoj de la loĝantaro
Saint-Barthélemy
Trinidado kaj Tobago: 0,6 procentaĵoj de la loĝantaro
Usono: 72,4 procentaĵoj de la loĝantaro
- Oceanio
Aŭstralio: 89,3 procentaĵoj de la loĝantaro
Nov-Zelando: 78 procentaĵoj de la loĝantaro
Nov-Kaledonio: 34,5 procentaĵoj de la loĝantaro
Franca Polinezio: 10 procentaĵoj de la loĝantaro
Havajo: 24,7 procentaĵoj de la loĝantaro
Gvamo: 6,9 procentaĵoj de la loĝantaro
Norfolkinsulo: 50 procentaĵoj de la loĝantaro
Vidu ankaŭ
- Latinamerikaj blankuloj
- Blankaj brazilanoj
- Blankaj kolombianoj
- Blankaj meksikanoj
- Blankaj peruanoj
- Blankaj venezuelanoj
- Blankaj latinusonanoj
- Blankaj barbadanoj
- Blankaj novzelandanoj
- Kaldoŝoj
- Blanka supereco
- Blanka naciismo
Referencoj
- ↑ Alastair Bonnett (2000) White Identities (angle: "blankaj identecoj"). Eldonejo Pearson Education. ISBN 0-582-35627.
- ↑ ciferoj plejparte el la Arkivigite je 2020-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Monda faktolibro de CIA.