Berberisacoj
Berberisacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
berberiso Berberis L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La berberisacoj[2] (latine Berberidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo ranunkolaloj (Ranunculales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 750 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas berberiso[2].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas herbaj kaj lignaj taksonoj. La plej multaj specioj estas arbustoj. Kelkaj specioj estas kserofitoj en la aziaj dezertoj.
La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj plej ofte trinombraj. La stamenoj malfermiĝas per du klaboj. en ĉiu floro nur estas unu epigina karpelo, kiu plej ofte havas multajn ovolojn.
La fruktoj estas folikloj aŭ beroj, malofte nuksetoj, kiuj enhavas ĝis s 50 semoj.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La plej multaj specioj originas en orienta Azio kaj en orienta Nordameriko. Ilia ĉefa disvastigo estas la nordaj moderaj klimatoj. Kelkaj hejmiĝas en Sudameriko kaj en Nordafriko. Multaj genroj havas disjunktan disvastigejon.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familio Berberidaceae estis starigata en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera plantarum, p. 286[4] aufgestellt.[5] Sinonimoj por Berberisacoj JUSS. estas: Diphylleiaceae SCHULTZ SCH., Leonticaceae AIRY SHAW, Nandinaceae HORAN., Podophyllaceae DC. NOM. CONS., Ranzaniaceae TAKHT..[6]
La familio de la Berberisacoj (Berberidaceae) estas dividita en du subfamiliojn kaj konsistas el 14 ĝis 17 genroj kun ĉirkaŭ 700 specioj:[6]
- subfamilio Berberidoideae: 13 ĝis 16 genrojkun 650 ĝis 700 specioj:
- Achlys DC.: havas disjunktan arealon kun nur du ĝis tri specioj: unu specio en Japanio kaj du specioj en Nordameriko.
- Berberiso (Berberis L.): ĉirkaŭ 400 ĝis 600 specioj.
- Bongardia C.A.MEY.: nur unu specio:
- Bongardia chrysogonum (L.) GRISEB. (sin.: Bongardia margalla R.R.STEWART EX QURESHI & CHAUDHRI): de la orienta mediteranea regiono ĝis okcidenta Pakistano.
- Caulophyllum MICĤ.: disjunkta areo kun nur tri specioj: unu en Japanio kaj du en orienta Nordameriko, inter ili:
- Caulophyllum thalictroides (L.) MICĤ.: en Nordameriko.
- Diphylleia MICĤ.: disjunkta areo kun nur tri specioj: du en orienta Azio kaj unu en orienta Nordameriko:
- Diphylleia cymosa MICĤ.: en Usono.
- Dysosma WOODSON: sep ĝis dek specioj en Ĉinio, el tiu unu ankaŭ en norda Vjetnamio.
- Epimedium L.,: 50 ĝis 60 specioj en Ĉinio, Japanio, Koreio, en la okcidenta Himalajo, Sudeŭropo kaj Nordafriko.
- Gymnospermium SPACH: ses ĝis ok specioj en la norda hemisfero.
- Jeffersonia BARTON: nur unu specio:
- Jeffersonia diphylla (L.) PERS.: en orienta Nordameriko.
- Leontice L.): ĉirkaŭ dek specioj en la norda hemisfero.
- Mahonio (Mahonia NUTT.): kelkfoje en Berberis L.: 60 ĝis 70 specioj.
- Plagiorhegma MAXIM.: nur unu specio:
- Plagiorhegma dubia MAXIM. (sin.: Jeffersonia dubia (MAXIM.) BENTH. & HOOK. F. EX BAKER & MOORE, Jeffersonia manchuriensis HANCE): en Ĉinio, Koreio kaj Rusio.
- podofilo (Podophyllum L.): la ses ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ dekdu specioj precipe en orienta Azio; nur unu specio el orienta (atlantika) Nordameriko.
- Sinopodophyllum T.S.YING: nur unu specio:
- Ranzania T.Itô: nur unu speciot:
- Ranzania japonica (T.ITÔ EX MAXIM.) T.ITÔ: Endemio sur la japana insulo Honŝuo.
- Vancouveria C.MORREN & DECNE.: nur tr speciojen nordokcidenta Usono.
- Nandinoideae: monotipa taksono:
- Nandina THUNB.: Sie enthält nur eine Art:
- doma nandino (Nandina domestica Thunb.): arbusto en Orientazio.
- Nandina THUNB.: Sie enthält nur eine Art:
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj
- Berberidaceae Juss. - berberisacoj
- Achlys DC. - aklio
- Berberis L. - berberiso[2]
- Bongardia C.A. Mey. - bongardio
- Caulophyllum Michx. - kaŭlofilo
- Diphylleia Michx. - difileio
- Dysosma Woodson - disosmo
- Epimedium L. - epimedio
- Gymnospermium Spach - gimnospermio
- Holboellia - holbolio
- Jeffersonia Barton - ĵefersonio
- Leontice L. - leontico
- Mahonia Nutt. - mahonio[8]
- Nandina Thunb. - nandino
- Odostemon Raf. - odostemono*
- Plagiorhegma Maxim. - plagioregmo
- Podophyllum L. - podofilo
- Ranzania T. Ito - ranzanio
- Sinopodophyllum T.S. Ying - sinopodofilo
- Vancouveria C. Morren & Decne. - vankuverio
- Berberidaceae Juss. - berberisacoj
- Ranunculales Juss. ex Bercht. & J.Presl - ranunkolaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Die Familie der Berberidaceae bei der APWebsite.
- Junsheng Ying, David E. Boufford & Anthony R. Brach: Berberidaceae, S. 714-783 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of Ĉinio, Volume 19 - Cucurbitaceae through Valerianaceae, with Annonaceae and Berberidaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und Saint Louis, 28. Februar 2011. ISBN 978-1-935641-04-9. (Abschnitt Beschreibung und Systematik mit Bestimmungsschlüssel der in Ĉinio vorkommenden specioj)
- R. David Whetstone, T. A. Atkinson & Daniel D. Spaulding: Berberidaceae: - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 3 - Magnoliidae and Hamamelidae, Oxford University Press, New York und Oxford, 17. Juli 1997, ISBN 0-19-511246-6.
- S. M. H. Jafri: Familienbeschreibung der Berberidaceae in der Flora of Pakistan.
- Y.-D. Kim, S.-H. Kim, C.-H. Kim & R.K. Jansen: Phylogeny of Berberidaceae based on sequences of the chloroplast gene ndhF, In: Biochemical Systematics and Ecology, Volume 32, , Issue 3, 2004, S. 291-301. COI:10.1016/j.bse.2003.08.002
- Y.-D. Kim, S.-H. Kim & L.R. Landrum: Taxonomic and phytogeographic implications from ITS phylogeny in Berberis (Berberidaceae), In: Journal of Plant Research, Volume 117, 2004, S. 175-182. COI:10.1007/s10265-004-0145-7
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Berberidaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 berberiso en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Berberidaceae ĉe The Plant List
- ↑ Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
- ↑ [Berberisacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis Eintrag bei Tropicos.]
- ↑ 6,0 6,1 Berberisacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ mahonio en PIV ĉe vortaro.net
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Berberidaceae-Links. Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Berberidaceae in Suchmaske eingeben bei Plants for a Future. (engl.)