Saltu al enhavo

Himalajo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himalajo
nepale: हिमालय, urdue: سلسلہ کوہ ہمالیہ, panĝabe: ھمالیہ, ĉine: 喜马拉雅山脉
montaro
Monto Everesto
Landoj
Parto de Azio
Montoj
Najbaras kun
Parto(j) Sivaliko, Malgranda Himalajo, Granda Himalajo
Riveroj Induso, Gango, Bramaputro
Plej alta punkto Monto Everesto
 - alteco 8 848 m s. m.
 - koordinatoj 27° 59′ 17″ N 86° 55′ 31″ O / 27.98806 °N, 86.92528 °O / 27.98806; 86.92528 (mapo)
Longo 2 500 km (1 553 mi), Or - Ok
Larĝo 350 km (217 mi), N - S
Orogenenezo
montariĝo
Alpa-himalaja sistemo
Horzono UTC (UTC+ 5,5)
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vido al Himalajo kaj Tibeta plataĵo el kosmo
Vikimedia Komunejo: Himalaya
Map

Himalajo (el la sanskritaj vortoj हिमालय hima = neĝo kaj ālaja = domo, do "domo de neĝo"[1]) estas montaro en Azio nome en la Hindia subkontinento, kiu separas la Indus-Gangan Ebenaĵon el la Tibeta Altebenaĵo. Kune kun la pli nordaj regionoj Tibeta Altebenaĵo kaj Pamiro ĝi estas nomata la "Monda Tegmento". Almenaŭ 9 el la 10 kaj 10 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Himalajo, inter kiuj la plej alta monto de la mondo super marnivelo nome Ĉomolungmo. Kontraste, la plej alta pinto ekster Azio (Akonkagua, en Andoj) estas nur 6 961 m alta.[2]

La Himalajo havis profundan influon sur formiĝon de la kulturoj de Suda Azio. Multaj Himalajaj montopintoj estas religie sanktaj kaj por Budhismo kaj por Hinduismo.

Himalajo limas norde kun la Tibeta Altebenaĵo, sude kun la Indus-Ganga Ebenaĵo, nordokcidente kun la montaroj Karakorumo kaj Hindukuŝo, kaj oriente kun la subŝtatoj de Barato nome Sikimo, la distrikto Darĝiling de Okcidenta Bengalo, Asamo, Arunaĉal-Pradeŝo kaj Manipuro. La Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo kunformas la "Hindukuŝa Himalaja Regiono" (HKH).[3][4][5] La okcidenta ankro de Himalajo — nome Nanga Parbat — kuŝas ĝuste sude de la plej norda areo de Induso, dum la orienta ankro — nome Namĉa Barŭa — estas situanta ĝuste okcidente de la granda kurbo de la rivero Jarlung Cangpo. La Himalajo etendas al kvin landoj: nome Barato, Nepalo, Butano, Ĉinio (Tibeto), kaj Pakistano, el kiuj la tri unuaj havas suverenecon super plej el la teritorio.[6]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Himalajo formas la limon inter Ĉinio (Tibeto) unuflanke kaj Barato, Butano, Nepalo kaj Pakistano aliflanke. Ĝi estas longa ĉirkaŭ 2500 km kaj plejparte enhavas kvar paralelajn ĉenojn: nome Sivalikoj sude; La Malalta Himalajo; la Granda Himalajo, kiu estas la plej alta kaj centra montaro; kaj la Tibeta Himalajo norde.[7] Karakorumo estas ĝenerale konsiderata aparta el Himalajo.

Gorĝo Kali Gandaki.

En la mezo de la granda kurbo de la Himalajaj montoj kuŝas la okmilmetraj pintoj de Dhaulagiri kaj Anapurno en Nepalo, separitaj el la Gorĝo Kali Gandaki. Tiu gorĝo disigas la Himalajon en okcidenta kaj orienta sekcioj kaj ekologie kaj orografie – la pasejo al la kerno de Kali Gandaki nome Kora La estas la plej malalta punto de la krestolinio inter Everest kaj K2 (nome la plej alta pinto de la Karakoruma montaro kaj de Pakistano). Oriente de Anapurno estas la okmilmetraj pintoj de Manaslu kaj trans la limo en Tibeto, Shishapangma. Sude de tiuj estas Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo kaj la plej granda urbo en Himalajo. Oriente de la Katmandua Valo kuŝas la valo de la rivero Bhote/Sunkosi kiu estas en Tibeto kaj havigas la ĉefan ŝoseon inter Nepalo kaj Ĉinio – nome Araniko/Ĉina Nacia Aŭtoŝoseo 318. Pli oriente estas Mahalangur Himal kun kvar el la ses plej altaj montoj de la mondo, nome: Ĉo Oju, Everest, Lhotse kaj Makalu. La regiono Ĥumbu, populara por montogrimpado, estas tie en la sudokcidenta deklivaro de Everest. La rivero Arun drenas la nordajn deklivojn de tiuj montoj, antaŭ turniĝi suden kaj flui al la areo oriente de Makalu.

Kanĉenĝango estas sur la limo de Nepalo kun Barato.

Plej oriente de Nepalo, Himalajo staras al la masivo de Kanĉenĝango sur la limo kun Barato, nome la tria plej alta monto en la mondo, la plej orienta okmilmetra pinto kaj la plej alta pinto de Barato. La orienta flanko de Kanĉenĝango estas en la barata ŝtato Sikimo. Iam sendependa regno, ĝi kuŝas sur la ĉefa ŝoseo el Barato al Lhasa, Tibeto, kiu pasas tra la montopasejo Nathu La al Tibeto. Oriente de Sikimo kuŝas la antikva budhisma regno Butano. La plej alta monto en Butano estas Gangkhar Puensum, kiu estas ankaŭ forta kandidato por la plej alta negrimpita monto en la mondo. Himalajo tie estas pli kaj pli kruta kun tre arbaraj deklivaj valoj. Himalajo pluas, turne iomete nordorienten, tra la barata ŝtato Arunaĉal Pradeŝ same kiel al Tibeto, antaŭ atingi sian plej orientan finon en la pinto de Namĉa Barŭa, situa en Tibeto ene de la granda bendo de la rivero Jarlung Cangpo. Trans tiu rivero Cangpo, oriente, estas la montoj Kangri Garpo. Ankaŭ la altaj montoj norde de Cangpo kiel Gjala Peri, tamen, estas foje inkluditaj en Himalajo.

Pli okcidente el Dhaulagiri, Okcidenta Nepalo estas iome fora kaj ne havas tiom altajn montojn, sed estas hejmo de la lago Rara, nome la plej granda lago en Nepalo. La rivero Karnalio fluas en Tibeto sed trairas la centron de la regiono. Pli okcidente, la limo kun Barato sekvas la riveron Ŝarda kaj havigas komercan vojon al Ĉinio, kie sur la Tibeta Altebenaĵo staras la alta pinto Gurla Mandhata. Ĝuste trans la lago Manasarovar el tiu, staras la sakra monto Kajlaŝo en la Montaro Kajlaŝo, kiu staras ĉe la fonto de la kvar ĉefaj riveroj de Himalajo kiuj estas adorataj de Hinduismo, Budhismo, Sufismo, Ĝainismo, kaj Bonpo. En la nove kreita barata ŝtato Utarakando, Himalajo staras denove kiel Kumaona Himalajo kun la altaj pintoj Nanda Devi kaj Kamet. Tiu ŝtato estas hejmo ankaŭ de gravaj pilgrimdestinoj de Ĉaar Dhaam, kun Gangotri, nome fonto de la sankta rivero Gango, Jamunotri, nome fonto de la rivero Jamuno, kaj la temploj de Badrinath kaj Kedarnath.

Ŝimla, iam konata kiel Simla, estas nun ĉefurbo de Himaĉal-Pradeŝo, iam deklarita la somera ĉefurbo de la Brita Hindio kaj nuntempe populara turisma celo.

La venonta Himalaja Barata ŝtato, nome Himaĉal Pradeŝ, estas fama pro siaj montostacioj, partikulare Ŝimla, nome somera ĉefurbo de la Brita Hindio, kaj Dharamsala, nome centro de la tibeta komunumo en ekzilo en Barato. Tiu areo markas la starton de la Panĝaba Himalajo kaj la rivero Sutlej, nome la plej orienta el la kvin alfluantoj de Induso, trafluas la montaron tie. Pli okcidente, Himalajo formas plej el la suda parto de Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Ladako, teritorioj kiuj estas disputataj inter Barato kaj Pakistano. La ĝemelaj pintoj de Nun Kun estas la nuraj montoj super 7000 m en tiu parto de Himalajo. Poste estas la fama Kaŝmira Valo kaj la urbo kaj lagoj de Srinagar. Fine, Himalajo atingas sian okcidentan finon en la spektakla 8000 m pinto de Nanga Parbat, kiu staras super 8000 m super la Indusa valo kaj estas la plej okcidenta el la 8000 m montopintoj. La okcidenta fino finas en grandioza punkto ĉe Nanga Parbat kie Himalajo intersekcias kun la montaroj Karakorumo kaj Hindukuŝo, en la Pakistana teritorio de Gilgit-Baltilando.

La sesmilkilometra veturado de la Hinda kontinento (Hinda Plato) antaŭ ties kolizio kun Azio (Eŭrazia Plato) antaŭ ĉirkaŭ 40 ĝis 50 milionoj da jaroj.[8]

La himalaja kaj karakoruma montaroj estiĝis ĉar la kontinenta plato de Oceanio kaj Hindio koliziis kun relative granda rapideco kaj forto kontraŭ la kontinenta plato de Azio. Geologie Himalajo estas relative nova montaro kaj la proceso ankoraŭ ne finiĝis. La montoj en Himalajo ĉiu-jare kreskas kelkajn centimetrojn kaj la tuta regiono regule skuiĝas per fortaj tertremoj.

La himalaja montaro estas unu el la plej junaj montaroj de la planedo kaj konsistas ĉefe el suprenigitaj sedimentaj kaj metamorfaj rokoj. Laŭ la modernepoka teorio de platotektoniko, ties formacio estas rezulto de kontinenta kolizioorogenezo kune kun la konverĝa limo inter la Hind-Aŭstralia Plato kaj la Eŭrazia plato. Ankaŭ la altaj teroj de Arakan Ĝoma en Birmo kaj la Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo estis formita kiel rezulto de tiu kolizio.

Dum la Supra Kretaceo, antaŭ ĉirkaŭ 70 milionoj da jaroj, la nordenira Hindi-Aŭstralia plato (kiu poste rompiĝis en la Hindia plato kaj Aŭstralia plato[9]) estis moviĝinta je ĉirkaŭ 15 cm jare. Antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj tiu rapide moviĝanta Hindi-Aŭstralia plato estis komplete ferminta la Tetisan Oceanon, kies ekzisto estis determinita de la sedimentaj rokoj setlintaj sur la oceana grundo kaj la vulkanoj kiuj estas je ties bordoj. Ĉar ambaŭ platoj estis komponitaj de malaltdensa kontinenta terkrusto, ili estis trudfaŭltigita kaj faltigita en montaro pli ol en subdukcio en la mantelo laŭlonge de profunda submara fosego.[8] Ofte citita fakto uzita por ilustri tiun procezon estas ke la montopinto de Everest estas farita el mardevena kalkoŝtono el tiu antikva oceano.[10]

Nuntempe, la Hindia plato plue drivas horizontale al la Tibeta Altebenaĵo, kiu trudas la altebenaĵon plue supren.[11] La Hindia plato estas ankoraŭ moviĝanta je 67 mm jare, kaj dum la venontaj 10 milionoj da jaroj ĝi ankoraŭ veturos 1500 km al Azio. Ĉirkaŭ 20 mm jare de la Hind-Azia konverĝo estas absorbita per faŭltotrudo kun la Himalaja suda fronto. Tio kondukas al tio ke Himalajo staras je ĉirkaŭ 5 mm jare, kio faras tiun geologie aktiva. La movado de la Hindia plato en la Azian platon faras tiun regionon sisme aktiva, kio kondukas al tertremoj de tempo al tempo.

Dum la lasta glaciepoko, estis konektita glacirojo el glaĉeroj inter Kanĉenĝango oriente ksj Nanga Parbat okcidente.[12][13] Okcidente, la glaĉeroj kuniĝis kun la reto de glacirojoj en Karakorum, kaj norde, ili kuniĝis kun la iama Tibeta interna glaciejo. Sude, elfluejaj glaĉeroj venis al fino sub alto de 1000–2000 m.[12][14] Kvankam la nunaj valglaĉeroj de Himalajo atingas pleje 20 ĝis 32 km de longo, kelkaj el la ĉefa valglaĉeroj estis 60 ĝis 112 km longaj dum la glaciepoko.[12] La glaĉera neĝolinio (nome altitudo kie akumulado kaj ablacio de glaĉero estas ekvilibra) estis ĉirkaŭ 1,400–1,660 m pli malalta ol ĝi estas nuntempe. Tiel, la klimato estis almenaŭ 7.0 ĝis 8.3 °C pli malvarma ol ĝi estas nuntempe.[15]

Hidrologio

[redakti | redakti fonton]
Kunfluejo de la riveroj Induso kaj Zanskaro en Himalajo.

Sspite sian grandegon, Himalajo ne formas gravan akvobasenon, kaj nombraj riveroj trapasas la montaron, partikulare en la orienta parto de la montaro. Kiel rezulto, la ĉefa montaro de Himalajo ne estas klare difinita, kaj montopasejoj ne estas tiom gravaj por trapasi la montaron kiom por aliaj montaroj. La riveroj de Himalajo drenas en du grandajn riversistemojn:

  • La okcidentaj riveroj kombinas al la Indusa Baseno. La Induso mem formas la nordan kaj okcidentan limojn de Himalajo. Ĝi ekfluas en Tibeto je la kunfluejo de la riveroj Sengge kaj Gar kaj fluas nordokcidenten tra Barato en Pakistanon antaŭ turni sudokcidenten al la Arabia Maro. Ĝi estas nutrita de kelkaj gravaj alfluantoj kiuj drenas la sudajn deklivarojn de Himalajo, inklude Ĝelum, Ĉenabo, Ravi, Beas kaj Sutlej, nome la kvin riveroj de Panĝabo.
  • La aliaj Himalajaj riveroj drenas la Gang-Brahmaputran Basenon. Ties ĉefaj riveroj estas Gango, Brahmaputro kaj Jamuno, krom aliaj alfluantoj. La Brahmaputro originiĝas kiel la Jarlung Cangpo en okcidenta Tibeto, kaj fluas orienten tra Tibeto kaj okcidenten tra la ebenaĵoj de Asamo. Gango kaj Brahmaputro renkontiĝas en Bangladeŝo kaj drenas en la Golfo de Bengalo tra la plej granda riverdelto de la mondo, nome Sunderbans.[16]
Himalajo en Ĝumesongdong en Sikimo, en la rivervalo Ĝumthang.

La nordaj deklivoj de Gjala Peri kaj la pintoj trans la rivero Cangpo, foje inkluditaj en Himalajo, drenas en la rivero Iravadio, kiu originiĝas en orienta Tibeto kaj fluas suden tra Birmo por dreni en la Andamana Maro. La Salŭin, Mekongo, Jangzio kaj Flava Rivero ĉiuj originiĝas el partoj de la Tibeta Altebenaĵo kiu estas mem geologie diferenca el la Himalajaj montoj kaj tiel ne estas konsiderataj veraj Himalajaj riveroj. Kelkaj geologoj referencas ĉiujn tiujn riverojn kolektive kiel ĉirkaŭ-Himalajaj riveroj.[17]

Glaĉeroj

[redakti | redakti fonton]
Sud-Anapurna Glaĉero.

La grandaj montaroj de centra Azio, kiel tiuj de Himalajo, enhavas la trian plej grandajn kuŝejojn de glacio kaj neĝo en la mondo, post Antarkto kaj Arkto.[18] La Himalaja montaro enhavas ĉirkaŭ 15 000 glaĉerojn, kiuj stokas ĉirkaŭ 12 000 km³ da nesala akvo.[19] Inter tiuj glaĉeroj estas Gangotri kaj Jamunotri (Utarakando) kaj Ĥumbu (regiono de Monto Everest), Langtang (regiono de Langtang) kaj Zemu (Sikimo).

Pro la latitudo de la montaro apud la Tropiko de Kankro, la permanenta neĝolinio estas inter la plej alta en la mondo tipe je ĉirkaŭ 5500 m.[20] Kontraste, ekvatoraj montoj en Nov-Gvineo, en Ruvenzori kaj Kolombio havas neĝonlinion iome 900 m pli malaltajn.[21] La plej altaj regionoj de Himalajo estas neĝokovritaj tra la tuta jaro, spite ties proksimeco al la tropikoj, kaj ili formas la fontojn de kelkaj grandaj permanentaj riveroj.

Dum la lastaj jaroj, sciencistoj estis registrintaj rimarkindan fortan pliigon en la proporcio de la retiriĝo de glaĉeroj tra la tuta regiono kiel rezulto de la klimata ŝanĝo.[22] Por ekzemplo, glacia lagoj estis formiĝanta rapidle sur la surfaco de rubo-kovritaj glaĉeroj en la Butana Himalajo dum la lastaj malmultaj jardekoj. Kvankam la rezulto de tio ĉio ne estos konata dum multaj jaroj, ĝi eventuale povus iĝi katastrofa por centoj de milionoj da personoj kiuj dependas el la glaĉeroj por ke la riveroj havu akvon dum la sekaj sezonoj.[23]

Lago Gurudongmar en Sikimo.

La Himalaja regiono disponas de centoj da lagoj.[24] Plej el la plej grandaj lagoj estas en la norda flanko de la ĉefa montaro. Tiuj estas la sankta nesalakava lago Manasarovar, apud la monto Kajlaŝo kun areo de 420 km² kaj altitudo de 4590 m. Ĝi drenas en la najbara lago Rakŝastal kun areo de 250 km² kaj iom pli malalta je 4575 m. Pangong Co, kiu estas etenda laŭ la limo inter Barato kaj Ĉinio, en la plej fora okcidento de Tibeto, kaj Ĝamdrok Co, en sudcentra Tibeto, estas inter la plej grandaj kun areoj de 700 km², kaj 638 km², respektive. La lago Puma Ĝumco estas unu el la plej altaj inter la plej grandaj lagoj kun alto de 5030 m.

Sude de la ĉefa teritorio, la lagoj estas pli malgrandaj. la lago Tiliĉo en Nepalo en la Anapurna masivo estas unu el la plej altaj en la mondo. Aliaj elstaraj lagoj estas Rara en okcidenta Nepalo, Foksundo en la Foksunda Nacia Parko de Nepalo, Gurudongmar, en Norda Sikimo, Gokjo en la distrikto Soluĥumbu de Nepalo kaj la lago Congmo, apud de Ĉin-Barata limo en Sikimo.[24]

Kelkaj el la lagoj montras danĝeron de inundo pro glacilaga eksplodo. La glacilago Cho Rolpa en la valo Rolvaling en la distrikto Dolaĥa de Nepalo, estas konsiderata la plej danĝera. La lago, kiu estas je altitudo de 4580 m konsiderinde kreskiĝis en la lastaj 50 jaroj pro la glacia fandado.[25][26] Tiaj montolagoj estas konataj de geografoj kiel tarn se ili estas formataj de glacia aktiveco. Tarn-oj troviĝas ĉefe en la supraj areoj de Himalajo, super 5500 m.[27]

Moderklimataj Himalajaj malsekejoj havigas gravan habitaton kaj haltejojn por migrantaj birdoj. Multaj mez- kaj malalt-altitudaj lagoj restas malmulte studitaj pri siaj hidrologio kaj biodiverseco, kiel Ĥeĉeopalri en la Sikima Orienta Himalajo.[28]

Familio de neĝoleopardoj en la valo Spiti, Himaĉal Pradeŝ, Barato.

La flaŭro kaj faŭno de Himalajo ege varias laŭ klimato, pluvofalo, altitudo kaj grundoj. La klimato gamas el tropika ĉe la bazo de la montoj ĝis permanenta glacio kaj neĝo en la plej altaj lokoj. La kvanto de jara pluvofala pliiĝas el okcidento orienten laŭlonge de la suda flanko de la montaro. Tiu diverseco de altitudo, pluvokanto kaj grundo kombinita kun la tre alta neĝolinio subtenas varion de distingaj plantaj kaj animalaj komunumoj.[24] La ekstremj de alta altitudo (malalta atmosfera premo) kombinita kun ekstrema malvarmo favoras ekstremofilajn organismojn.[28][29]

Masklo de Hemitrago en Nepalo.

Je altaj altitudoj, la fuĝema kaj iam endanĝerita neĝoleopardo estas la ĉefa predanto. Ties predoj estas membroj de la kapra familio kiuj paŝtas en la alpaj paŝtejoj kaj vivas sur rokeca tereno, kaj elstare la endemia naŭro aŭ Himalaja bluŝafo. Ankaŭ la Blankventra moskulo estas trovebla je alta altitudo. Ĉasita pro sia mosko, ĝi estas nune rara kaj endanĝerita. Aliaj endemiaj aŭ preskaŭ endemiaj herbovoruloj estas la Hemitrago, la Takino, la Himalaja kaprikorno, kaj la Griza goralo. La draste endanĝerita Himalaja subspecio de la bruna urso estas trovebla sporade en la teritorio same kiel la Azia nigra urso. En la montaraj mikse deciduaj kaj koniferaj arbaroj de orienta Himalajo, la Ruĝa pando nutras sin en la densa subkreskaĵaro de bambuo. Pli malalte en la arbaroj de la montetoj loĝas kelkaj diversaj primatoj, kiel la endanĝerita Geea trakipiteko kaj la Kaŝmira semnopiteko, kun tre limigitaj teritorioj en oriento kaj okcidento de Himalajo respektive.[28]

Ruĝa pando.

La unika flaŭra kaj faŭna riĉo de Himalajo estas suferanta strukturajn kaj komponajn ŝanĝojn pro la klimata ŝanĝo. Hydrangea hirta estas ekzemplo de flora specio kiu povas esti trovebla en tiu areo. La pliigo en temperaturo estas ŝanĝante variajn speciojn al pli altaj lokoj. La kverkarbaro estas invadata de pinarbaroj en la Garhŭala Himalaja regiono. Estas informoj de pli frua florado kaj fruktado en kelkaj arbospecioj, speciale de rododendro, pomarboj kaj Myrica esculenta. La plej alta konata arbospecioj en Himalajo estas Juniperus tibetica je 4900 m en Sudorienta Tibeto.[30]

Notindaj unuopaj montoj

[redakti | redakti fonton]
Vido de Himalajo el Kosmo.
Gokyo Lakes, Nepal.

La montoj K2 (Ĉogorio) (8611 m), Gaŝerbrum 1 (8068 m), Falĉan Kangri (aŭ Larĝa MontopintoK3) (8047 m), Gaŝerbrum 2 (8035 m) estas proksimaj al Himalajo sed pli precize apartenas al Karakorumo.

Montaroj kaj areoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Oxford Dictionaries - Himalayas[rompita ligilo] angle
  2. Yang, Qinye; Zheng, Du (2004). Himalayan Mountain System. ISBN 978-7-5085-0665-4. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  3. http://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S2212094714000929 Mapping the vulnerability hotspots over Hindu-Kush Himalaya region to flooding disasters ĉe sciencedirect.com 2015-09-06.
  4. http://www.icimod.org/?q=1137 Regional Information ĉe icimod.org 2015-09-06.
  5. http://www.assess-hkh.at/downloads/Poster1_ASSESS_HKH_scientific.pdf Development of an ASSESSment system to evaluate the ecological status of rivers in the Hindu Kush-Himalayan region ĉe assess-hkh.at 2015-09-06
  6. Bishop, Barry. Himalayas (mountains, Asia). Encyclopaedia Britannica. Alirita 1a de Oktobro 2012.
  7. Himalayas. Encyclopedia Britannica. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  8. 8,0 8,1 "The Himalayas: Two continents collide". USGS. 5a de majo 1999. Alrita la 20an de aŭgusto 2020.
  9. (1995) Geologists Find: An Earth Plate Is Breaking in Two
  10. Mount Everest – Overview and Information de Matt Rosenberg. ThoughtCo ĝisdatigita en la 17a de marto 2017
  11. Plate Tectonics -The Himalayas. The Geological Society. Alirita 13a de septembro 2016.
  12. 12,0 12,1 12,2 Kuhle, M. (2011). "The High Glacial (Last Ice Age and Last Glacial Maximum) Ice Cover of High and Central Asia, with a Critical Review of Some Recent OSL and TCN Dates". In Ehlers, J.; Gibbard, P.L.; Hughes, P.D. (eds.). Quaternary Glaciation – Extent and Chronology, A Closer Look. Amsterdam: Elsevier BV. pp. 943–965.
  13. glacier maps elŝutebla
  14. Kuhle, M. (1987). "Subtropical mountain- and highland-glaciation as ice age triggers and the waning of the glacial periods in the Pleistocene". GeoJournal. 14 (4): 393–421. doi:10.1007/BF02602717.
  15. Kuhle, M. (2005). "The maximum Ice Age (Würmian, Last Ice Age, LGM) glaciation of the Himalaya – a glaciogeomorphological investigation of glacier trim-lines, ice thicknesses and lowest former ice margin positions in the Mt. Everest-Makalu-Cho Oyu massifs (Khumbu- and Khumbakarna Himal) including information on late-glacial-, neoglacial-, and historical glacier stages, their snow-line depressions and ages". GeoJournal. 62 (3–4): 193–650. doi:10.1007/s10708-005-2338-6.
  16. "Sunderbans the world's largest delta". gits4u.com. Arkivita el la originalo en la 3a de januaro 2015. Alirita la 21an de aŭgusto 2020.
  17. Gaillardet, J.; Métivier, F.; Lemarchand, D.; Dupré, B.; Allègre, C.J.; Li, W.; Zhao, J. (2003). "Geochemistry of the Suspended Sediments of Circum-Himalayan Rivers and Weathering Budgets over the Last 50 Myrs" (PDF). Geophysical Research Abstracts. 5: 13,617. Bibcode:2003EAEJA....13617G. Resumo 13617. Alirita la 21an de aŭgusto 2020.
  18. "The Himalayas – Himalayas Facts". Nature on PBS. 11a de februaro 2011. Alirita la 21an de aŭgusto 2020.
  19. "the Himalayan Glaciers". Arkivigite je 2018-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Fourth assessment report on climate change. IPPC. 2007. Alirita la 22an de januaro 2014.
  20. (1978) “Distribution, Feature and Variations of Glaciers in China”, World Glacier Inventory.  Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-24. Alirita 2020-08-20.
  21. Henderson-Sellers, Ann. (2012) The Future of the World's Climate: A Modelling Perspective, p. 199–201. ISBN 978-0-12-386917-3.
  22. "Vanishing Himalayan Glaciers Threaten a Billion", 4-a de junio 2007. Kontrolita 13a de marto 2018.
  23. Glaciers melting at alarming speed. People's Daily Online (2a de julio 2007). Arkivita el la originalo je 2017-10-11. Alirita 17a de aprilo 2009.
  24. 24,0 24,1 24,2 (2019) “Evaluating high-altitude Ramsar wetlands in the Sikkim Eastern Himalayas”, Global Ecology and Conservation 20 (e00715), p. 19. doi:10.1016/j.gecco.2019.e00715. 
  25. Photograph of Tsho Rolpa
  26. Tsho Rolpa
  27. . Highest Lake in the World. Arkivita el la originalo je 2012-08-18. Alirita 14a de novembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-18. Alirita 2020-08-20.
  28. 28,0 28,1 28,2 (25a de februaro 2020) “Establishing Ecological Baselines Around a Temperate Himalayan Peatland”, Wetlands Ecology & Management 28 (2), p. 375–388. doi:10.1007/s11273-020-09710-7. 
  29. . Extremophile. National Council for Science and the Environment (2010).
  30. (May 2007) “Highest Treeline in the Northern Hemisphere Found in Southern Tibet”, Mountain Research and Development 27 (2), p. 169–173. doi:10.1659/mrd.0792. 

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aitken, Bill, Footloose in the Himalaya, Delhi, Permanent Black, 2003. ISBN 81-7824-052-1
  • Berreman, Gerald Duane, Hindus of the Himalayas: Ethnography and Change, 2a rev. eld., Delhi, Oxford University Press, 1997.
  • Bisht, Ramesh Chandra, Encyclopedia of the Himalayas, New Delhi, Mittal Publications, c2008.
  • Everest, the IMAX movie (1998). ISBN 0-7888-1493-1
  • Fisher, James F., Sherpas: Reflections on Change in Himalayan Nepal, 1990. Berkeley, University of California Press, 1990. ISBN 0-520-06941-2
  • Gansser, Augusto, Gruschke, Andreas, Olschak, Blanche C., Himalayas. Growing Mountains, Living Myths, Migrating Peoples, New York, Oxford: Facts On File, 1987. ISBN 0-8160-1994-0 and New Delhi: Bookwise, 1987.
  • Gupta, Raj Kumar, Bibliography of the Himalayas, Gurgaon, Indian Documentation Service, 1981
  • Hunt, John, Ascent of Everest, London, Hodder & Stoughton, 1956. ISBN 0-89886-361-9
  • Isserman, Maurice kaj Weaver, Stewart, Fallen Giants: The History of Himalayan Mountaineering from the Age of Empire to the Age of Extremes. Yale University Press, 2008. ISBN 978-0-300-11501-7
  • Ives, Jack D. kaj Messerli, Bruno, The Himalayan Dilemma: Reconciling Development and Conservation. London / New York, Routledge, 1989. ISBN 0-415-01157-4
  • Lall, J.S. (eld.) kun Moddie, A.D., The Himalaya, Aspects of Change. Delhi, Oxford University Press, 1981. ISBN 0-19-561254-X
  • Nandy, S.N., Dhyani, P.P. kaj Samal, P.K., Resource Information Database of the Indian Himalaya, Almora, GBPIHED, 2006.
  • Palin, Michael, Himalaya, London, Weidenfeld & Nicolson Illustrated, 2004. ISBN 0-297-84371-0
  • Swami Sundaranand, Himalaya: Through the Lens of a Sadhu. Publikigita de Tapovan Kuti Prakashan (August 2001). ISBN 81-901326-0-1
  • Swami Tapovan Maharaj, Wanderings in the Himalayas, English Edition, Madras, Chinmaya Publication Trust, 1960. Tradukita de T.N. Kesava Pillai.
  • Tilman, H. W., Mount Everest, 1938, Cambridge University Press, 1948.
  • 'The Mighty Himalaya: A Fragile Heritage,’ National Geographic, 174:624–631 (Novembro 1988).
  • Turner, Bethan, et al. Seismicity of the Earth 1900–2010: Himalaya and Vicinity. Denver, United States Geological Survey, 2013.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]