Battambang
Battambang | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 130 000 () [+] | ||||
Loĝdenso | 443 686 007 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 6′ N, 103° 12′ O (mapo)13.102777777778103.19833333333Koordinatoj: 13° 6′ N, 103° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 39 m [+] | ||||
Areo | 0,000293 km² ( 0.0 293 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Battambang [+] | |||||
Battambang, aŭ Batdâmbâng (kmere ក្រុង បាត់ដំបង) estas universitata grandurbo en nordokcidenta parto de Kamboĝo. Ĝi estas ĉefurbo de la rizo-produktanta regiono de la lando.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 293 km²
- Supermara alteco: 39 m
- Loĝantaro: 144,328 en 2008
- Horzono: UTC +7
- 13° 06′ 00″ N 103° 12′ 00″ O / 13.10000 °N, 103.20000 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Battambang etendiĝas en ambaŭ bordoj de rivero. Tajlando troviĝas 110, Pnom-Peno 300, Kratie 313 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Battambang estis fondita en la 11-a jarcento. De 1794 al 1904 kaj denove de 1941 al 1946 la urbo estis sub siama (tajlanda) suvereneco. En 1907 la provinco estis cedita al la francoj por esti reunuigita kun Kamboĝo kiel parto de la Franca Hindoĉinia kolonio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Battambang longe estis ĉina komerca nabo. En la urbo funkcias tekstilaj kaj rizaj mueliloj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Battambang situas en la tropika klimato kun influo de musono. La seka sezono daŭras de decembro ĝis marto. Jare pluvas 1368 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Battambang havas flughavenon kaj ŝoseon. Dum la historiaj tempoj la sola vojo estis nur la rivero. Ekde la franca erao ankaŭ fervojo trafikas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La franca kolonia arkitekturo estas ofte videbla ankaŭ nun, krome estas multe da budhismaj temploj. Restis iom da ruinoj el la 10-a jarcento.