Saltu al enhavo

Asakusa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaminarimon, kun la grandega lanterno Ĉoĉin, estas la ekstera pordego al la fama templo Senso-ĝi
Pordego al la templo Asakusa
Festivalo (macuri) en Asakusa

AsakusaAsaksa (japane: 浅草 [asakusa]) estas kvartalo en kvartalo Tajto, Tokio, Japanio. Ĝi estas fama pro budhisma templo Senso-ĝi, dediĉita al Kannon. Ekzistas pluraj aliaj temploj en Asakusa, kaj okazas tie diversaj festivaloj.

Dum la plejparto de la 20-a jarcento Asakusa estis la plej grava distreja kvartalo en Tokio. La novelo de Kaŭabata Jasunari Asakusa Kurenajdan (1930), bone montras tion. Nuntempe tiu rolo transiris al Ŝinĝuku kaj aliaj kvartaloj de la urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Asakusa situas je la nord-orienta rando de centra Tokio, je la orienta fino de la Eidan Ginza Linio, apenaŭ du kilometrojn oriente de la granda stacidomo Ŭeno.

Asakusa, ĉe la bordo de la rivero Sumida havas pli tradician japanan etoson ol aliaj kvartaloj de Tokio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Pro multaj religiaj konstruaĵoj en la kvartalo, macuri, ŝintoaj festivaloj estas oftaj en Asakusa, ĉar ĉiu templo aŭ sanktejo okazigas almenaŭ unu macuri-on jare (se ne sezone). La plej granda kaj ŝatata festivalo estas Sanĝa macuri je la fino de printempo, dum kiu stratoj estas fermitaj al trafiko de frumatene ĝis nokte.

La Samba Karnavalo de Asakusa (japane 浅草サンバカーニバル, Asakusa samba kānibaru, portugale Carnaval de Asakusa) estas strata festo, kiu okazas ekde 1981 ĉiun jaron en Asakusa. Je tio dum la lasta sabato en aŭgusto kostumitaj dancistoj kaj festoĉaroj paradas tra Asakusa, je kio simile al karnavalo en Rio-de-Ĵanejro diversaj sambolernejo konkuras en konkurso.

Apud la Senso-ji troviĝas distra komplekso nomita Hanajaŝiki. La kinejoj montras ofte klasikajn japanajn filmojn, ĉar multaj turistoj estas maljunaj japanoj.

Boatoj malsupreniras la riveron Sumida de konstruaĵoj nur kvinminutan piediron for de la templo.

Asakusa estas unu el la gejŝo-kvartaloj de Tokio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]