Saltu al enhavo

Ŝintoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝintoismo)

Ŝintoo
etna religio
vivstilo Redakti la valoron en Wikidata
popola religio • polytheistic religion
Komenco nekonata valoro vd
vdr

Ŝintoo, aŭ pleonasme Ŝintoismo, (japane 神道 shintō) estas unu el la indiĝenaj religioj de Japanio kaj verŝajne la plej malnova[1]. La nomo signifas "la vojo de la dioj," aŭ pli ĝuste, "la vojo de la kamioj" (la japanaj -tō kaj -dō egalas al la ĉina -tao en taoismo). Kamioj (naturaj dioj) estas estas, ekzemple, montoj, arboj, akvofaloj, homoj, ... Oni komencis uzi la nomon nur kiam la budhismo (japane butsu-dō, "la vojo de la Budho") atingis Japanion; ĝis tiam, la religio estis sennoma.

La ŝintoon oni povas priskribi kiel formo de animismo. Grava estas la kulto de naturaj animoj, nomataj kamioj (japane kami) el kiuj tre grava estas la sundiino Amaterasu.

Ĝis la Dua Mondmilito, unu formo de ŝintoo estis ŝtata religio en Japanio. En la ŝtata ŝintoo tre gravis la kulto de la imperiestro (japane tennō), rigardata kiel dio ĝis la imperiestro Hirohito devis rezigni tiun titolon post la kapitulaco en 1945.

Hodiaŭ, la ŝintoo konsistas el multaj sektoj, el kiuj la plej bone konata inter esperantistoj estas Oomoto. En Brazilo, ŝintoaj Mesiana Eklezio kaj Sejĉo-No-Je estas tre konataj.

Ŝintoo dividiĝas en kvar malsamaj tipoj:

  • Ŝintoo praktikata de la japana imperia familio;
  • Ŝintoo bazita sur propraj temploj (kiuj ne havas fondintojn kaj instruojn);
  • Ŝintoo rilatanta al la tradicioj de la japana popolo, heredata de generacio al generacio;
  • Kjoha-ŝintoo –Tiuj posedantaj proprajn Fondinton kaj Instruojn. En tiu ĉi kategorio inkluzivas, krom Oomoto, Tenrikjo,

Sejîo-No-Je, kaj Mesiana Eklezio.

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kamioj. Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Torijo, Itsukushima

La termino ŝintoo signifas "vojo de la dioj". Ĝi estas konsiderata la religio devena de Japanio,[2] populara kulto kiun oni povas priskribi kiel prilaborita formo de animismo naturalisma kun adorado al antaŭuloj, profonde identigita kun la japana kulturo.

Dekomence, tiu etna, indiĝena religio, ne havis nomon ĝis la enkonduko de Budhismo en Japanion (dum la 6-a jarcento el Ĉinio tra Koreio. Unu de la nomoj kiujn ricevis la budhismo estis bucudo, kiu signifas "la vojon de Budo". Por diferencigi budhismon disde la indiĝena religio, tiu baldaŭ konatiĝis laŭ la nomo ŝintoo. Tiu nomo, ŝin-to, devenas de antikva ĉina vorto kiu signifas vojo de la dioj. La japanoj elektis uzi ĉinan nomon por sia religio ĉar en tiu tempo (antaŭ pli ol unu jarmilo), la ĉina lingvo estis la nura lingvo kiu tiam havis skribmanierion en Japanio, ĉar ankoraŭ ne disvolviĝis la skribmaniero de la japana lingvo. La frazo kiu signifas ŝinto en japana estas kami no miĉi.

Kelkaj fakuloj eĉ konsideras, ke ne indas referenci ŝintoan religion propre dirita antaŭ la kreado de la ŝtata ŝintoo kiu unuformigis multajn de la religiaj praktikoj, konceptoj kaj tradicioj.[3] Por kelkaj fakuloj simile al kiel la termino hinduismo enhavas multajn religiajn praktikojn kaj tradiciojn kiel ombrelvorto, la ŝintoo enhavas la diversajn tradiciojn, folklorojn kaj eĉ antabudhismajn japanajn religiojn kiujn unuigis la ŝtato pro politikaj celoj.[3]

Kagami moĉi, 鏡餅, japana tradicia dekoraĵo proponita al diaĵoj de Ŝintoo (神道).

La religioj devenaj de variaj aziaj landoj konservas similajn modelojn, kiel okazas en Ĉinio, Japanio kaj Koreio rilate al la elementoj de kulto al la prauloj. Tio devenas de la fakto ke ĝiaj konceptoj eliras el tio ke ankaŭ la animoesenco restas ligita al la korpo postmorte aŭ povas resti proksime de tiu, kaj eble ĝi povas reveni kiel demonofantomo por damaĝi la homojn se oni ne havigas proponojn kaj ioman adoradon.

Tiuj konceptoj ligiĝas intime kun la tipo de vivo okazigita pere de la agrikultura laboro de la popolo, ĉar Japanio estis ekspluatita de kolonoj ligite dependantaj de la fortoj de la naturo kaj cikloj de la sezonoj, sur kiuj oni konsideris, ke eblas influi profite dominante ilin pere de magio kaj rito. La homoj, dezirantaj atingi la posedon de la magia forto okaziganta de produktaj rezultoj en la naturo, ideigis serion de praktikoj kiuj realiĝas pere de ŝamanoj kaj poste pere de la imperiestroj.[2]

Prahistorio

[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj mitoj de Japanio, konsideritaj la plej grava fonto de ŝintoo, sugestas, ke la religiaj ritoj referencas al naturaj fenomenoj impresaj (montoj, rokaĵoj aŭ arboj), same kiel al nutrodiaĵoj kaj bazaj naturaj fortoj kiuj estas gravaj por la epoko. La popolo esence agrikultura de la epoko estis grava en la socio. Por priskribi la tuton de ĉiuj diaĵoj, la mitoj uzis la esprimon "jao jorozu", kiu laŭvorte signifas "ok milionoj", sed reale komprenebla en la senco "nekalkulebla", "neregebla". Tio indikas, ke la tiama religio ne estis kredosistemo fermita kaj unuforma.

Kiel la tuta antikva japana kulturo, tiu religio probable estis ligita al la Ĵomon kaj Jajoi-kulturoj kaj la religioj aŭstronezioj, kiuj alvenis al Japanio ĉefe tra tera ponto el Tajvano tra la Rjukju-insularo sude. Krome, oni supozas ankaŭ ke gravis la unuaj ŝamanismaj kultoj koreaj kaj plej klasikaj el Siberio (tra Saĥaleno), same kiel influoj de la popolaj ĉinaj kredoj kiuj alvenis al Japanio tra Koreio. [4] Laŭ Helen Hardacre, ŝintoo kaj japana kulturo deriviĝis de la kulturo kaj religio Jajoi. [5] Memorindas ke en prahistoriaj tempoj Japanio ne estis loĝata de ununura grupo etne homogena kaj ke eĉ en historiaj tempoj, ondoj de enmigrado el la kontinento kondukis al lokaj kulturaj diferencoj. Tiukadre, la nomita "Ur-ŝintoo" estis formita per lokaj tradicioj kiuj estis multe pli diferencai unuj de aliaj ol tiuj aktualaj. Ioma normigo okazis nur je la kreado de la japana praŝtato, kies fazo de formado kompletiĝis ĉirkaŭ la jaro 700. La unuaj skribaj fontoj devenas de la Epoko de Nara (Kojiki: 712, Nihon ŝoki: 720), kiu sekvis tuj post la politika plifiksigo. Tial multaj demandoj pri la japana religio prahistoria restas sen respondo pro la manko de fontoj. Ĉio tio rezultis en la fakto ke esplorado jam ne uzas la terminon "ŝintoo" rilate al la prahistoria kaj antaŭbudhisma religio (aŭ plej bone dirite: la religioj) de Japanio, sed oni turnas sin al pli neŭtralaj terminoj kiel "kulto kami ". Tamen, en multaj enkondukaj verkoj ankoraŭ troveblas ofte la ekvacio “ŝintoo = origina japana religio”.

Mitologio kaj imperia rito

[redakti | redakti fonton]
Unu de la sanktejoj (becugū) de la Ise-Sanktejo.

Kiam hegemonia dinastio establiĝis en la centro de Japanio en la 5-a kaj 6-a jarcentoj, aperis kortega kulto pli kaj pli orientita al la ĉinaj ŝtata sistemo kaj kulturo. La kulto al prauloj kaj la moralaj konceptoj de ĉina konfuceismo, krom la kosmologio de la taoismo kaj la kredo en la savo propra de budhismo ludis gravan rolon. Ĉiuj tiuj tradicioj kombiniĝis kun la kultoj al indiĝenaj teritoriaj kaj sonaj diaĵoj (Ujigami) por formi novan tipon de ŝtata ceremoniaro.

La primitiva japana ŝtato aperis el aliancoj de unuopaj klanoj (uji), ĉiu el kiu kultis sian propran ujigami. Kiam la klano de la sekvaj Tennō (imperiestro) establiĝis kiel la dinastio hegemonia ene de tiu alianco, aperis mitologio kiu fuziis la historiojn de la unuopaj diaĵoj de la klanoj en unuigita rakonto mitologia. La plej fruaj tekstaj fontoj de tiu mitologio de la 8-a jarcento jam menciitaj priskribas la mondokreadon kaj la originon de la dinastio Tennō: paro de ĉefaj dioj (nome Izanagi kaj Izanami) kreas la japanajn insulojn kaj ĉiujn aliajn diaĵojn. Amaterasu Omikami (La granda diaĵo kiu brilas en la ĉielo) estas la plej grava kreitaĵoj: ĝi regas la "ĉielajn regnojn" (Takamanohara) kaj oni egaligas ĝin kun la suno. Je ĝia konto, ĝia nepo malsupreniras al la tero por establi la eternan dinastion de la Tennō. Tiu mitologia ideo de la origino de Japanio kaj de ĝia imperia stirpo konstituas centran ideon en ĉiuj postaj klopodoj sistematigi ŝintoon (por ekzemplo, en Joŝida ŝintoo, en Kokugaku kaj en la ŝtato ŝintoo). Kvankam la propra termino "ŝintoo" jam aperis en tiu epoko, ĝi ne estas uzata en la senco de sistema religio.[6] La nomita "Oficejo de la Dioj" (神祇官, Jingi-kan), la nura antikva registara institucio kiu ne respondas al ĉina modelo, ne uzas la nomon de "Oficejo Ŝintoo" (kiel foje oni asertas en la okcidenta literaturo), sed ĝi estas laŭvorte la "Oficejo de la Dioj de la Ĉielo (, jinŝin) kaj la "Oficejo de la Dioj de la Ĉielo" (). ŝin) kaj de la tero (, gi)' - denove koncepto finfine ĉina.

Sinkretismo ŝinto-budhisma

[redakti | redakti fonton]
La Granda Budho (Amitabo) (Daibutsu) en Kōtoku-in, Kamakuro, en Gubernio Kanagavo, Japanio (Nacia Trezoro).

Kvankam la budhismo, ĵus enkondukita en la 6-a kaj 7-a jarcentoj, trafis dekomence rezistadon en la kunteksto de la kulto al la indiĝenaj dioj, baldaŭ trovis formojn integri la kamiojn en sia kosmorigardo kaj influis, inter aliaj, en la konstruaĵoj kaj poste en la ikonografio de la kulto al kamioj. Dum la plimilto de la periodoj de la konata japana historio religia ne estis tamen klara distingo inter budhismo kaj Ŝintoo. Speciale ene de la influaj budhismaj movadoj Tendai kaj Ŝingon-ŝū, la diaĵoj ŝintoo kompreniĝis kiel enkarniĝojmanifestacioj de Budhoj kaj Bodhisatvoj. Tiel, la kulto al Budho kaj la kulto al la kamioj havis la saman celon, almenaŭ teorie. Tiu teologia disvolviĝo startis en la Epoko Heian kaj atingis sian ĉefan punkton en la japana mezepoko (12a ĝis 16a jarcentoj). Oni konas ĝin kiel la teorio de la "origina formo kaj la malsupra spuro", laŭ kiu la "origina formo" (本地, honji) korespondas al budhoj, kaj la "malsupra spuro" (垂迹, suijaku) al kamioj.

La plimulto de la sanktejoj kami estis kontrolitaj de budhistoj inter fino de la periodo Heian (10a ĝis 12a jarcentoj) kaj la komenco de la japana moderneco (1868). Kvankam la ĉefaj ŝintoaj institucioj estis kontrolitaj de heredaj pastraj dinastioj kiu dekomence estis subigitaj al la imperia kortego, la budhistaj institucioj okupis ilian lokon je la dekadencoe de la kortego. Nur la Ise-Sanktejo konservis sian specialan statuson pere de sia privilegia rilato kun la kortego kaj evitis la rektan influon de la budhista pastraro. La pli malgrandaj sanktejoj siaflanke ne havis kutime siajn proprajn ŝintoajn pastrojn, sed ili estis zorgitaj de monaĥoj ĉu budhistoj aŭ senekleziaj.

Unuaj ŝintoaj teologioj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plimulto de la ŝintoaj pastroj de tiu epoko estis samtempe fidelaj budhistoj, estis ankaŭ individuoj devenaj de la antikvaj pastraj dinastioj kaj ankaŭ kelkaj budhistaj monaĥoj kiuj zorgis por la idei adori la kami-ojn sendepende de budhismo. Tiel aperis en la japana mezepoko la movadoj Ise aŭ Ŭatarai Ŝintoo, Rjōbu Ŝintō kaj Joŝida Ŝintō. Tiu lasta partikulare montriĝis kiel doktrino bazita pure sur la kami-oj kaj estas, tial, la bazo de la moderna ŝintoo, kvankam ankaŭ la budhismaj ideoj ludis centran rolon en Joŝida Ŝintō. Kritiko fundamenta de la religiaj paradigmoj de budhismo aperis nur laŭ la nomita sinkretismo ŝinto-konfucea.

Tanimori Joŝiomi (1818 - 1911), kokugaku fakulo.

Dum la periodo Edo, ripetiĝis la kontraŭbudhismaj tendencoj, kiuj rezultis en la fakto ke la ideoj de indiĝena religio sendependa ŝintoa iom post iom iĝis pli popularaj. En la 17-a jarcento, estis ĉefe la konfuceaj saĝuloj kiuj serĉis formojn apliki la instruojn de la ĉina novkonfucea Zhu Xi (literumita ankaŭ Ĉu Hsi, 1130-1200) al la kulto al la indiĝenaj diaĵoj, disvolvigante tiel alternativon al budhismo. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj aperis finfine pensoskolo kiu klopodis por purigi la ŝintoon de ĉiuj "eksterlandaj ideoj", tio estas, el Barato kaj Ĉinio, kaj por trovi la revenan vojon al sia "origino". Tiu skolo nomiĝas Kokugaku en japana (laŭvorte terinstruo) kaj oni konsideras ĝin pionira de la ŝtata Ŝintoo, ĉar ĝi aperis laŭlonge de la 19-a jarfcento dum la reorganizado de la japana ŝtato. Tamen, la Kokugaku havis malmultan influon en la ĝenerala religia praktiko de la periodo Edo. Kiel rezulto, la sinkretismo ŝinto-budhisma plue estis la ĉeftendenco hegemonia ene de la japana religio ĝis la 19-a jarcento. La neformala fokuso de ambaŭ religioj en la nuntempa Japanio baziĝas ankaŭ sur tiu tradicio.

La modernepoko kaj la nuna

[redakti | redakti fonton]

La Meiĵi-reformo de 1868 finigis la feŭdisman reĝimon de la tokugavaj ŝogunoj kaj establis anstataŭe modernan naci-ŝtaton kun la Tennō kiel suprema aŭtoritato. La ŝintoo estis difinita kiel nacia kulto kaj uzita kiel ideologia instrumento por plifortigi la povon de Tennō. Tiucele, oni aprobis specifan leĝon por la "apartigo de kami-oj kaj Budhoj (Ŝinbucu Bunri), kiu malpermesis la kulton kunan de budhismaj kaj ŝintoaj sanktejoj. Kontraste kun la tradicioj de la sanktejoj, ĉefe surloke, la ŝintoaj sanktejoj reinterpretiĝis tiam en la tuta lando kiel kultejoj al Tennō kaj ĉiu japano, sendepende de siaj religiaj kredoj, devis montri respekton al Tennō per vizitoj al la sanktejoj. Tamen, konsiderante religian liberecon garantiitan konstitucie pro okcidenta influo, tui kulto al la sanktejoj ne difiniĝis kiel religia faro, sed kiel patriota devo.

En la intermilita periodo, tiu formo de kulto nomiĝis "sankteja ŝintoo" (jinja ŝintō), dum en la postmilito ĝi nomiĝis plej ofte "ŝtata ŝintoo" (kokka ŝintō). Tamen, ekzistis ankaŭ la kategorio sekta ŝintoo' (ŝuha ŝintō), en kiu oni inkludis diversajn movadojn nov-religiajn kiuj estis malaperintaj laŭlonge de la procezo de modernigo kiuj difiniĝis kiel ŝintoistaj (Tenri-kyō, Oomoto kaj aliaj),[7].

En la floranta militismo de la Ŝova-epoko, ŝintoon oni instrumentis ankoraŭ pli cele al naciismo kaj koloniismo. Krome oni starigis sanktejojn en la teritorioj okupitaj de Ĉinio kaj Koreio, kie ankaŭ lokanoj devis montri sian respekton al Tennō. Post la malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito en 1945, la ŝintoo estis malpermesita oficiale kiel ŝtata religio, kaj en 1946 Tennō rezignis pri ajna intenco de dieco. En la aktualo plue estas unuopaj institucioj kiuj deklaras sin politike proksimaj al la ŝtata ŝintoo, kiel la Sanktejo de Jasukuni en Tokio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (nl) Een land met stilte, licht en respect - Wat maakt Japan speciaal? (Lando kun silento, lumo kaj respoekto - Kio faras Japanion speciala?), Wablieft, la 21-an de julio 2021.
  2. 2,0 2,1 Hattstein, Markus (1997). «Capítulo 4». En Könemann, eld. Religiones del mundo (1a eldono). Germanio. pp. 120. ISBN 3-89508-857-9.
  3. 3,0 3,1 When Shinto Became a “Religion"
  4. Shamanism in Japan; de William P. Fairchild ([1] Arkivigite je 2021-07-31 per la retarkivo Wayback Machine)
  5. Hardacre, Helen (2017). Shinto: A History. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-062171-1
  6. "Shinto in the History of Japanese Religion" de Kuroda Toshio, Journal of Japanese Studies 7/1 (1981); similaj konsideroj jam figuras en la "Remarks on the so-called Ur-Shinto" (arkivo PDF; 1,2 MB) de Nelly Naumann, MOAG 107/108 (1970), pp. 5-13
  7. Totalo de dek tri novaj religiaj sektoj estis deklaritaj oficiale kiel sekta ŝintoo antaŭ 1945.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sintoísmo en la hispana Vikipedio.