21-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 21-a de marto estas la 80-a tago de la jaro (la 81-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 285 tagoj restas.
Je la 21-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 630: Post sia venko super persoj la bizanca imperiestro Heraklio triumfe reportis al Jerusalemo la laŭdire veran krucrelikvon
- 717: En la franka imperio Karolo Martelo venkis dum la batalo de Vincy (proksime al Cambrai) la merovidan reĝon Ĉilperik la 2-an kaj tiel iĝis la dominonto en okcidenta Eŭropo (t.e. venkis la armeon de Neŭstrio)
- 1098: Romkatolika monaka ordeno de cistercianoj fondiĝis
- 1152: Reĝo de Francio Ludoviko la 7-a divorcis de Eleonora de Akvitanio
- 1349: Erfurto: oni masakris ĉirkaŭ 900 judojn, akuzitajn pri kaŭzado de epidemio de nigra morto
- 1460: Dektrijara milito: polaj trupoj rekomencis decidan sieĝon de Malborko
- 1507: Litova urbo Tauragė estis unuafoje menciita (en Vatikanaj dokumentoj, pro la konstruado de preĝejo)
- 1522: En Grudziądz pola astronomo Koperniko lekcias por parlamentanoj de Reĝlando Prusio pri mono, formulante leĝon pri elpuŝigo de pli bona monero per malpli bona, kaj atentigas pri ligo inter kvanto da mono kaj inflacio
- 1556: En Oksfordo la ĉefepiskopo de Canterbury, tradukisto de la Biblio, kunfondinto de anglikanismo Thomas Cranmer estas bruligita sur brulŝtiparo pro herezo
- 1601: Podlaĥio: konsekrado de gotika-renesanca preĝejo en Knyszyn
- 1633: Senditoj de duko de Prusujo Georgo Vilhelmo omaĝis al nova pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1657: Sveda diluvo: batalantaj flanke de Svedio trupoj de Transilvanio konkeris polan urbon Tarnów
- 1666: En unua popolnombrado de la loĝantaro de Kanado estis 3000 loĝantoj
- 1684: Giovanni Domenico Cassini malkovris satelitojn de Saturno: Diono kaj Tetiso
- 1765: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: unua numero de dufoje semajne eldonata gazeto "Monitor" aperis
- 1788: Nov-Orleano estis detruita de incendio
- 1796: Post la tria dispartigo do Pollando imperiestro Francisko la 1-a formale enkorpigis Okcidentan/Novan Galicion al Aŭstrio
- 1800: Rusia Imperio kaj la Otomana Imperio konsentis en la traktato de Konstantinopolo krei Federacian Respublikon de Sep Insuloj — la nomo atribuita al 7 Ioniaj Insuloj inter Grekio kaj Italio (Korfuo, Pakso, Itako, Kefalonio, Lefkado, Zakinto, Kitero), kiujn Francio atribuis al Traktato de Campo Formio en 1797
- 1804: Romiĝermana juro: en Francio ekvalidis civila kodekso — la unua moderna kodigo de civila juro nomata poste kodekso de Napoleono
- 1809: Princo Józef Poniatowski iĝis ĉefkomandanto de la pola militistaro en Varsovia Duklando
- 1844: Komenco de kalendaro en la Bahaa Kredo
- 1846: Saksofono estis patentigita de belgo Adolphe Sax
- Printempo de la Popoloj:
- 1857: Rezulte de tertremo en Tokio pereis 107 mil personoj
- 1861: Tertremo mortigis 18 mil homojn en Argentino kaj detruis la urbon Mendoza
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: taĉmento de Leon Czechowski estis frakasita de rusoj en batalo apud Huta Krzeszowska (distrikto Nisko)
- 1871: Otto von Bismarck iĝis unua Kanceliero de Germanio
- 1874: En Hungario formiĝis registaro de István Bittó
- 1895: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Kloeo
- 1909: La fizikaj restaĵoj de Báb estas entombigitaj en Maŭzoleo sur la deklivo de la monto Karmel (Palestino/Israelo)
- Unua mondmilito:
- 1918: Germana ofensivo ĉe la Okcidenta Fronto por konkeri strategie gravan Amiens - la dua batalo apud la rivero Somme komencita
- 1919: Hungara Sovetrespubliko estiĝis sub gvidado de komunisto Béla Kun, kiu faligis la registaron de Hungario — la dua komunista ŝtato post la Oktobra Revolucio en Rusio daŭris 133 tagojn
- 1922: Dua Pola Respubliko: Leĝdona Sejmo aprobis leĝon pri elektrizo
- 1927: Sendependa Kamparana Partio, kunlaboranta kun komunistoj, estis malfondita de pola registaro
- 1929: Usona aviadisto Charles Lindbergh estis distingita per la Medal of Honor
- 1931: Juho Sunila la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1933: Heinrich Himmler ordonis establi la unuan nazian koncentrejon Dachau
- 1935: Persio eknomiĝis Irano
- 1937: Germanio: en preĝejoj oni legis enciklikon de Pio la 11-a Mit brennender Sorge, kondamnanta ideologion de la Tria Regno
- 1937: En Sovetunio oni enkondukis sciencajn gradojn kaj akademiajn titolojn (asistanto, docento, profesoro)
- 1939: Klaipėda estis aneksita al Tria Regno
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Poznań nokte de la 20-a/21-a de marto sur benkoj kun germanlingva surskribo Nur por germanoj aperis pollingva alskribo Postaĵoj viaj, sed benkoj niaj; en Ĝenerala Gubernio establiĝis Mastrum-Oficejo pri Ledoj kaj Peltoj; Pola ekzila registaro eldonis Polan Blankan Libron kun elekto de dokumentoj pri polaj-germanaj kaj polaj-sovetaj rilatoj ĝis septembro 1939; Aliancanoj: "Grupiĝo A" centriĝas en regionoj Belley, Ĉampanjo kaj Flaxieu, pola Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj restas en Coëtquidan, tankoj kaj unuoj de Kontraŭaviada Defendo en Chalons-sur-Marne
- 1941: En Poznań en malliberejo ĉe la strato Młyńska germanoj senkapigis 10 polojn; Londono: ĉefkomandanto armea generalo Władysław Sikorski en sia Oficira ordono malpermesis al polaj oficiroj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento aparteni al sekretaj asocioj; dum germana bombado de la urbo pereis Hanna Duszyńska, sekretariino de la pola filio de BBC; Orientafrika Fronto: britoj rompis reziston de italoj sur montpasejo, malfermante al si vojon al Harar; Jugoslavio: registara krizo pro aliro al la pakto de trio kaj demisio de 3 ministroj
- 1942: Arthur Greiser ordonis al germanaj juĝejoj en Provinco Vartlando ne respekti eĉ plej fidindajn atestojn de poloj; Hitler nomumis Fritz Sauckel ĉefrespondeculo pri forveturigo al Tria Regno de trudlaboristoj el okupataj ŝtatoj - sekvis intensa deportado de sklavigita laborforto, fine de la milito laboris 7,5 milionoj da fremdlandanoj, inkluzive de 2 mln 850 mil poloj
- 1943: Intelektul-kampanjo: germana polico pafekzekutis kadre de "kampanjo Palestino" en la geto de Radom 130 reprezentantojn de juda intelektularo, en Szydłowiec 10 judojn, kaj en 2 aliaj lokoj 13 personojn; Pola Rezistomovado: en Varsovio membroj de la Organizaĵo de Eta Sabotado "Wawer" presis kaj vendis 10 mil ekzemplerojn de falsigita aldono al "Nova Varsovia Kuriero"; Landa Politika Reprezentantaro fondiĝis – organo de ĉefaj politikaj fortoj (t.n. Granda Kvaropo) de la Pola Subtera Ŝtato - la 9-an de januaro 1944 transformita al Konsilio de Nacia Unueco; nekonataj farintoj (verŝajne la rezistomovado) rabis en Lublin de tabakmagazeno 300 kg da tabako, detruis la ceteron kune kun aparatoj; en Glasgow inaŭguris sian agadon pola Ŝtata Komercista Liceo; pola episkopo en Detrojto per radio apelaciis por helpo al polaj infanoj; laŭvica provo atenci kontraŭ Hitler kun partopreno de Rudolf Christoph von Gersdorff malsukcesis
- 1944: Kontraŭpolismo: germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto pli ol 100 personojn; partizana taĉmento de Pola Enlanda Armeo batalis en Kock kontraŭ germanaj ĝendarmoj; Lublinio: taĉmentoj de Popola Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo atakis germanan aŭtomobilan kolumnon sur la ŝoseo en distrikto Krasnystaw; 7-a brigado kaj parto de la 4-a de Enlanda Armeo malarmiligis apud Vilno taĉmentojn de Organizaĵo Todt - oni liberigis sovetajn militkaptitojn kaj judojn
- 1945: En Gdynia germanoj eksplodigis sian batalŝipon Schleswig-Holstein, kiu pripafis polan gardejon sur Westerplatte komencante la militon; dua soveta okupado de Pollando: pola generalo juddevena Jakub Prawin iĝis komunista akuzisto en Olsztyn, kiel administranto de Varmio kaj Mazurio; Komunistaj krimoj: soldatoj de la Pola Popola Armeo masakris apud Cieszanów en du vilaĝoj ne malpli ol 59 ukrainajn civilulojn, kiuj rifuzis forveturon al la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, verŝajne helpe de speciala NKVD-taĉmento; NKVD forveturigis de Pollando al regiono de Uralo 1400 arestitajn polojn; ĉefministro de la pola ekzila registaro konstatis ke britaj regopovoj cenzuras enhavon de depeŝoj sendataj al Pollando, kaj la Provizora Registaro direktis al la registaroj de Ĉinio, Usono, Britio kaj Sovetunio deklaron pri neinvito de Pollando al konferenco de UN en San-Francisko; dum brita aeratako al sidejo de Gestapo en Kopenhago oni erare bombadis polan apudan lernejon - pereis 102 personoj, inkluzive de 86 infanoj; usona armeo okupis germanan Saarbrücken; bulgaraj kaj sovetaj trupoj sukcese defendis nordan bordon de la rivero Dravo; Operaco Kartago: RAF bombis gestapejon en Kopenhago, krome hazarde trafis Francan Lernejon
- 1948: En Popola Pollando aperis unua eldono de semajnrevuo "Przyjaciółka" (Amikino)
- Stalinismo:
- 1949: Hungario: ĉirkaŭ 30 homoj estas translokitaj de suda Buda al kreata Centra Internigejo en Kistarcsa — en la komunista koncentrejo post torturoj mortis episkopo Zoltán Meszlényi
- 1951: En Varsovio oni fondis Militistan Politikan Akademion je la nomo al Feliks Dzerĵinskij
- 1952: Militkrimuloj Andries Pieters kaj Artur Albrecht estis pafekzekutitaj sur la Altebenaĵo Waalsdorpervlakte - la lasta mortkondamno plenumita en Nederlando
- 1952: Kwame Nkrumah kiel unua afrikano iĝis ĉefministro de brita kolonio Ora Bordo (nun Ganao)
- 1953: Antonín Zápotocký iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1953: Sudano gajnis aŭtonomecon
- 1957: Pola Popola Respubliko: Pola Asocio de Turnirbriĝo estis registrita
- 1960: Sud-Afriko: Masakro de Sharpeville okazis - polico en getourbo Sharpeville pafis al grupo de nearmitaj nigraj manifestaciantoj, kiuj ekprotestis diskriminaciajn pasportajn leĝojn, mortigante 69 homojn kaj vundante ne malpli ol 180 aliajn
- 1961: Unua nafta ŝakto ekfunkciis en Okcidenta Siberio
- 1963: Golfo de San-Francisko: malliberejo Alcatraz estis fermita
- 1964: La 9-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Kopenhago (Danio)
- 1965: Alabamo: Martin Luther King ekgvidis 3200 homojn komence de la tria marŝado favore al civitanaj rajtoj de Selma al Montgomery
- 1968: Arabaj-israelaj militoj: israelaj specialaj fortoj atakis rezidejon de Organizaĵo por Liberigo de Palestino en Jordanio - dum batalo pereis 180 araboj kaj 20 israelaj soldatoj
- 1968: Marto 1968: komenco de dutaga studenta striko en Lodzo, Varsovio kaj bojkoto de okupoj en Vroclavo (ĉe la komenco porsendependa movado de juna generacio)
- 1969: Japanio: en Osako fondiĝis Konami-agentejo pri videoludoj, konata i.a. de Silent Hill
- 1970: La 15-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Amsterdamo
- 1979: Batal-grupo de Socialisma Asocio de Polaj Studentoj eniris al loĝejo de Jacek Kuroń, kie okazis prelego kadre de la Societo de Sciencaj Kursoj (Fluganta Universitato) - atakantoj serioze batis partoprenantojn kune kun la hejmanoj
- 1980: Pollando: emerita bakisto Walenty Badylak sin bruligis en Krakovo protestante kontraŭ prisilentado de la masakro de Katin flanke de komunistaj regopovoj, demoraligo de junularo kaj neniigo de metio
- 1980: Proteste kontraŭ la Soveta invado en Afganio, la usona prezidento Jimmy Carter anoncis bojkoton de la Somera Olimpiko en Moskvo
- 1989: Senkomunismigo: litova urbo Kapsukas estis renomita al Marijampolė
- 1990: Namibio sendependiĝis (de Sud-Afriko) - Sam Nujoma iĝis prezidento
- 1993: Boris Jelcin enkondukis prezidentan regadon en Rusio
- 1999: Bertrand Piccard kaj Brian Jones kiel la unuaj ĉirkaŭiris la Teron per balono
- 2005: Parlamento de Islando donis civitanecon al estinta mondĉampiono pri ŝako Bobby Fischer, serĉata de Usono
- 2006: Nord-Makedonio: Urba Konsilio de Bitola ŝanĝis blazonon de la urbo
- 2009: En Slovakio oficanta prezidento Ivan Gašparovič gajnis prezidentan baloton
- 2012: En Malio rezulte de puĉo oficanta prezidento Amadou Toumani Touré eksiĝis
- 2014: Siria enlanda milito: batalo de Kasab (Gubernio Latakia) inter opoziciaj fortoj kaj la siria armeo komenciĝis
- 2014: Eŭropa Unio kaj Ukrainio subskribis en Bruselo politikan parton de la traktato pri asociiĝo
- 2014: Aneksado de Krimeo al Rusio: ekvalidis kontrakto inter Rusio kaj Republiko Krimeo kune kun apartigita urbo Sebastopolo pri ilia eniro/anekso al Rusio kiel Krimea Federacia Distrikto
- 2018: Htin Kyaw cedis postenon de prezidento de Birmo
- 2019: Ĉinio: 78 personoj pereis kaj 617 vundiĝis en eksplodo de kemiaĵoj en Janĉengo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 26-a tago de la rusa agreso: pasinttage ukraina armeo paffaligis aviadilon, 4 senpilotajn aviadilojn kaj 2 krozmisilojn; nombro de viktimoj de nokta pripafo de Kievo kreskis ĝis 6, en la urbo nokte estos enkondukita elirblokado; Mariupolo plu batalos - pasis la rusa ultimato, korpoj de mortigitoj pro pripafado restas surstarte, rusoj blokas humanitaran helpon; regopovoj de la urbo informis pri deporto de loĝantoj al Rusio; en Melitopolo rusoj forkaptis 4 ĵurnalistojn; Ukraina Armeo detruis 4 el 10 rusajn armeojn (11 batalionojn de tankoj); rusia armeo pripafis porinfanan malsanulejon en Severodoneck, ekbrulis tegmento; Rusio eksterleĝe deportis el parte okupata Donbaso 2 389 infanojn;
- Mondreago: Nov-Zelando transdonos al Ukrainio apogon de 3,46 mln da dolaroj; konsilanto de Svjatlana Ciĥanoŭskaja montris en Tvitero la mapon de Belorusio kun lokoj, kie okazis sabotado direktita kontraŭ rusaj transportoj; ĉina Ruĝa Kruco transdonos plie 10 mln da juanoj (ĉ. 1,5 mln da dolaroj) por humanitara helpo al Ukrainio; Renault refunkciis fabrikon apud Moskvo; 25 mil ukrainoj atingis Hispanion; ĉefministro de Ĉeĥio Petr Fiala konstatis, ke la prezidanto de Rusio respondecas pri militkrimoj; Anonymous atakis Nestlé, la firmaon, kiu ne retiriĝis de Rusio; Hungario estas kontraŭ energetikaj sankcioj koncerne Rusion; "Komsomolskaja Pravda" pri rusaj perdoj - 9 861 soldatoj pereis, 16 mil estis vunditaj (usona spionagentejo informis pri 7 mil)
- 2023: 391-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en la fronto ukrainaj soldatoj rebatis pli ol 120 atakojn - Avdijivka estis celo de artileria kaj raketa atakoj; en okupata Krimeo estis enkondukita krizostato post detruo de la transporto de pafaĵoj Kalibr; super Odeso estis paffaligitaj du raketoj, aliaj du trafis i.a. monaĥejon - en la urbo estis malmuntita memortabulo al Maksim Gorki;
- Mondreago: al Pollando de Ukrainio enveturis 10 mln kaj duono da personoj, kaj estis kuracitaj kelkcent ukrainaj soldatoj; ĉefministro de Japanio komencis viziton en Kievo; atako de ukrainaj senpilotaj aviadiloj al transpumpilejo de nafto apud Novozibkov; regopovoj de Nov-Zelando konfirmis ĉefrontan morton de sia civitano, kiu instruis ukrainajn soldatojn; en Poznań Regiona Apog-Grupo iĝis Garnizono de la Militfortoj de Usono en Pollando; RIA Novosti: Rusio timigas Vikipedion per la puno de 8 mln da rubloj, se anstataŭ "speciala armea operaco" oni skribos pri la milito; Putin kaj Xi Jinping subskribis en Moskvo deklaron pri strategia kunlaboro; pasintjare en Turkio fondiĝis pli ol 1 300 rusajn firmaojn
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1227: Karlo la 1-a, reĝo de Sicilio, Napolo, Jerusalemo, Albanio (m. 1285)
- 1295: Henriko Suso, germana dominikano, teologo kaj mistikulo, reprezentanto de mistikismo rejna-flandra (m. 1366)
- 1417: Nikolao de Flüe, svisa kristana mistikulo, Patrona Sanktulo de Svislando (m. 1487)
- 1521: Morico (Saksio), saksia duko kaj princo-elektisto (m. 1553)
- 1666: Ogyū Sorai, japana konfuceanisma filozofo en la epoko de Edo (m. 1728)
- 1672: Johann Georg Abicht, germana teologo kaj orientalisto (n. 1740)
- 1685: Johann Sebastian Bach, klasika germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de baroko (m. 1750)
- 1707: Benedikt Werkstätter, aŭstra pentristo
- 1716: Josef Seger, ĉeĥa-germana komponisto, orgenisto, edukisto (m. 1782)
- 1736: Claude Nicolas Ledoux, franca arkitekturisto, kunfondinto de novklasika arkitekturo (m. 1806)
- 1763: Jean Paul, germana verkisto, famiĝinta pro horor-temaro (m. 1825)
- 1768: Jean Baptiste Joseph Fourier, franca matematikisto kaj fizikisto konata pro esploroj pri varmotransiro, vibrado aŭ la serio de Fourier (m. 1830)
- 1806: Benito Juárez, prezidento de Meksiko (m. 1872)
- 1815: Pietro Fanfani, itala filologo, bibliotekisto, leksikografo, verkisto kaj humuristo (m. 1879)
- 1825: Aleksandr Moĵajskij, rusa mara vic-admiralo kaj pioniro de aviado (m. 1890)
- 1839: Modest Petroviĉ Musorgskij, rusa komponisto kaj pianisto (m. 1881)
- 1840: Franciŝak Baguŝeviĉ, belorusa poeto, prozisto kaj instruisto, partoprenanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (m. 1900)
- 1851: İsmail Gaspıralı, krime-tatara socia aganto, eldonisto, verkisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1852: Arthur Milchhoefer, germana arkeologo okupiĝanta pri Antikva Grekio (m. 1903)
- 1864: Ferenc Blaskovits, hungara pastro, politikisto (m. 1937)
- 1867: Florenz Ziegfeld junior, usona impresario de Broadway (m. 1932)
- 1875: Erzsébet Krüzselyi, hungara poetino, filino de Bálint Krüzselyi (m. 1953)
- 1877: József Pakots, hungara juristo, ĵurnalisto, verkisto (m. 1933)
- 1881: Karl Fischer, germana soldato kaj ĵurnalisto; pioniro de Wandervogel
- 1887: Erich Mendelsohn, germana ekspresionisma arkitekto de la moderna arĥitekturo (m. 1953)
- 1887: Lajos Kassák, hungara verkisto, pentristo, arkitekto (m. 1967)
- 1890: Gerő Daday, hungara pentristo (m. 1979)
- 1895: Leonido Utjosov, soveta kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Sovetunio (m. 1982)
- 1895: Bernhard Strasser, germana monaĥo kaj animzorganto (m. 1981)
- 1898: Janusz Groszkowski, pola inĝeniero, elektronikisto kaj radioteknikisto, soldato kaj kunlaboranto de Pola Enlanda Armeo, deĉifrinta stirsistemon de V-1 kaj V-2, prezidanto de Pola Scienca Akademio (m. 1984)
- 1891: Károly Szelle, rumania hungara kuracisto, komponisto (m. 1958)
- 1907: Zoltán Kemény, hungara pentristo, skulptisto, kies artverkoj troviĝas en la Belarta Muzeo en Budapeŝto (m. 1965)
- 1908: Endre Kun, rumania hungara inĝeniero pri tekstilo, verkisto pri ekonomio (m. nekonata)
- 1913: Sándor Tóth, rumania hungara matematikhistoriisto (m. 2007)
- 1915: Hiacynta Lula, pola monaĥino, martiro, unu el 122 polaj servistoj de Dio murditaj en koncentrejo Aŭŝvico (m. 1943)
- 1916: Bismillah Ĥan, barata muzikisto, ŝenaj-ludisto (m. 2006)
- 1919: Tibor Bogdán, rumania hungara psikologo, sociologo
- 1920: Eva Seemannová, ĉeĥa aktorino kaj esperantistino, laŭreatino de la Belartaj Konkursoj de UEA, enestanta en Esperanta antologio, aktivulino de Esperanto-teatro, kunfondintino de la Verda Ĉaro de Julio Baghy, honora membrino de UEA kaj de ĈEA (m. 1999)
- 1920: Éric Rohmer, franca kino-reĝisoro, scenaristo kaj verkisto (m. 2010)
- 1923: Nirmala Srivastava, barata guruo, jogano, pacaktivistino, vegetaranino, honora civitano de pluraj urboj en la mondo (m. 2011)
- 1925: Harold Brown, sveda Esperanto-verkisto kaj preleganto pri literaturo, eldonata de Sveda Esperanto Federacio (m. 2004 )
- 1925: Peter Brook, angla filma, teatra kaj opera reĝisoro (m. 2022)
- 1927: Hans-Dietrich Genscher, germana politikisto, ministro pri eksteraj aferoj (m. 2016)
- 1928: Peter Hacks, germana verkisto en GDR (m. 2003)
- 1932: György Bretter, rumania hungara filozofo, eseisto, kritikisto (m. 1977)
- 1940: Solomon Burke, usona rok-kantisto (m. 2010)
- 1942: Ali Abdula Saleh, prezidento de Norda Jemeno kaj la unua prezidento de Jemeno
- 1943: András Buzás, hungara grafikisto okupiĝanta pri infandesegnaĵoj
- 1946: Timothy Dalton, kimra aktoro
- 1946: László Vinczeffy, rumania hungara pentristo, skulptisto
- 1949: Slavoj Žižek, slovena filozofo, sociologo, marksisto, psikoanalizisto
- 1956: Gyula Miholcsa, rumania hungara kameraisto, reĝisoro
- 1960: Ayrton Senna, brazila aŭtosportisto, trifoja mondĉampiono en Formulo 1 (m. 1994)
- 1962: José Antonio Vergara, ĉilia kuracisto pri epidemiologio, aktivulo pri lingva diverseco, esperanto kaj homaj rajtoj kaj laŭvice kunordiganto de Amerika Komisiono de UEA, estrarano de UEA, B-komitatano de UEA, estrarano de UEA kaj dumviva membro de UEA, kunredaktoro de festlibro En la mondon venis nova lingvo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta
- 1964: Kaori Ekuni, japana verkistino, kies libroj estas plej vendataj en Koreio
- 1965: Roger Köppel, svivsa gazeteldonisto kaj politikisto
- 1968: Jaye Davidson, brita-usona aktoro
- 1971: Tadeusz Płużański, pola ĵurnalisto, publicisto, historiisto, laboranto de TVP Historia, dokumentisto de komunistaj krimoj
- 1978: Rani Mukerji, barata aktorino, konata de la barata kino, rolinta en Ofte ridetoj, ofte larmoj
- 1980: Ronaldinho, brazila futbalisto, premiita de Ora Pilko
- 1983: Enikő Burján Gál, rumania hungara pentristino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 547: Benedikto de Nursio, itala monaĥo, fondinto de monaĥejo sur la Monto Kasino, aŭtoro de Benediktana regulo, sanktulo de Prakatolika Eklezio, anglikanismo, luteranismo kaj ortodoksismo, patrono de Eŭropo (n. ĉirkaŭ 480)
- 867: Aelle la 2-a, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 867: Osbert, reĝo de Northumbria, Anglio, ĉ.848-866 (n. nekonata)
- 1063: Rycheza Lotaryńska, pola reĝino
- 1076: Roberto la 1-a, duko de Burgonjo (n. 1011)
- 1471: Jiří z Poděbrad, reĝo de Bohemio forlasinta katolikismon favore al la Husmovado (n. 1420)
- 1487: Nikolao de Flüe, svisa mezepoka ermito, mistkulo kaj sanktulo, patrono de Svislando (n. 1417)
- 1571: Hans Asper, svisa desegnisto kaj pentristo de portretoj de la famaj reformaciistoj (n. 1499)
- 1617: Pokahontas, indiana princino de Nord-Ameriko (n. ĉirkaŭ 1595)
- 1723: János Gassner, aŭstria jezuita oratoro instruinta retorikon (n. 1686)
- 1729: John Law, skota ekonomikisto, financa spekulisto (n. 1671)
- 1751: Johann Heinrich Zedler, germana eldonisto kaj aŭtoro de enciklopedio (n. 1706)
- 1762: Nicolas Louis de Lacaille, franca astronomo kreinta 14 konstelaciojn de la suda ĉielosfero (n. 1713)
- 1801: Andrea Luchesi, itala komponisto kaj orgenisto de la klasika epoko (n. 1741)
- 1843: Robert Southey, angla poeto, reprezentanto de romantikismo (n. 1774)
- 1892: Annibale de Gasparis, itala astronomo kaj matematikisto malkovrinta 9 asteroidojn (n. 1819)
- 1906: Franciszek Karliński, pola astronomo kaj meteologo prilaborinta kodon uzatan inter observatorioj por komuniki pri malkovroj de asteroidoj kaj kometoj (n. 1830)
- 1910: Félix Tournachon Nadar, franca fotisto, karikaturisto, literaturisto, desegnisto, aerŝipisto (n. 1820)
- 1911: Károly Bisztray, hungara juristo kaj verkisto (n. 1822)
- 1928: Franz Zwach, aŭstra-germana kolonelo kaj esperantisto, tradukisto de Zamenhof-poezio kaj de Friedrich Schiller kaj Adalbert Stifter (n. 1856)
- 1928: Jan Stanisław Amor Tarnowski, pola diplomato, politikisto kaj publicisto (n. 1860)
- 1936: Aleksandr Glazunov, rusia, soveta komponisto kaj pedagogo (n. 1865)
- 1942: Olha Kobilanska, ukraina verkistino, publicistino kaj tradukistino, esperantigata de Eugenia Amis (n. 1863)
- 1952: László Udránszky, hungara kuracisto, rektoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (n. 1862)
- 1957: Béla Apáti Abkarovics, hungara pentristo, grafikisto (n. 1888)
- 1957: Charles Kay Ogden, angla verkisto, filozofo kaj lingvisto, aŭtoro de la planlingvo Baza Angla (n. 1889)
- 1962: Erzsi Sándor, hungara operkantistino (soprano), fratino de Mária Sándor (n. 1885)
- 1967: Aurél Gredinár, rumania hungara ĵurnalisto, dramisto (n. 1896)
- 1977: Imre Mikó, rumania hungara juristo, verkisto (n. 1911)
- 1977: Miklós Fischer, hungara verkisto kaj publicisto (n. 1893)
- 1978: Cearbhall Ó Dálaigh, prezidento de Irlando promociinta la irlandan lingvon (n. 1911)
- 1980: Walenty Badylak, pola emerita bakisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, sinbruliginto kontraŭ prisilentado de la masakro de Katin kaj mensogado pri ĝi (n. 1904)
- 1998: László Kazár, rumania hungara grafikisto (n. 1913)
- 1999: Eva Seemannová, ĉeĥa aktorino kaj esperantistino, laŭreatino de la Belartaj Konkursoj de UEA, enestanta en Esperanta antologio, aktivulino de Esperanto-teatro, kunfondintino kun sia edzo Antonín Seemann de artisma kolektivo la Verda Ĉaro de Julio Baghy, honora membrino de UEA kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1920)
- 2004: Hermann-Josef Weidinger, aŭstra pastro, premonstrato kaj misiisto eklerninta la ĉinan tradician medicinon (n. 1918)
- 2010: Wolfgang Wagner, germana opero-reĝisoro kaj scenaranĝisto (n. 1919)
- 2016: Joseph Mercieca, malta katolika kleriko, ĉefepiskopo de Malto (n. 1928)
- 2016: Andrew Grove, usona inĝeniero, kunfondinto kaj prezidanto de la firmao Intel (n. 1936)
- 2017: Helena Amiradżibi-Stawińska, pola-kartvela scenaristino kaj filma reĝisorino (n. 1932)
- 2020: Czesław Bartnik, pola teologo, kreinto de universala personismo, engaĝita politike, profesoro, ligita al la medio de Radio Maryja (n. 1929)
- 2021: Antonio De Salvo, itala esperantisto (n. 1942)
- 2021: Nawal el Saadawi, egipta verkistino (n. 1931)
- 2021: Oldřich Kníchal, slovaka esperantisto (n. 1939)
- 2021: Adam Zagajewski, pola poeto, verkisto, eseisto kaj tradukisto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero la printempa) ekvinokso.
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Ŝafo: ♈ (ĝis la 21-a de aprilo)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Nikolao de Flüe, svisa ermito, mistikulo, patrono de Svislando
- Internacia Tago por la Elimino de Rasa Diskriminacio establita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago en Namibio, tago de la sendependiĝo (1990)
- Monda Tago de Poezio - fiksita de Unesko aŭtune 1999
- Tago de Down-sindromo, ekde 2005
- Noruzo - tradicia irana novjara festo (perse: la Nova Tago); agnoskita en 2010 de UN kiel internacia
- Internacia Tago de Forstoj - establita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2012
- Tago de Lernej-evitado
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.